pand/o PIV1

granda pando

ZOO Specio de grandaj mamuloj (Ailuropoda melanolenca) plandopaŝaj, inter 100 kaj 150 kilogramojn pezaj, kun nigra-blankaj feloj, sin nutrantaj per bambuaj ŝosoj, vivantaj nur en Ĉinujo en Siĉŭano: granda pando, rara besto de Ĉinio [1].
france:
panda géant
indonezie:
panda, panda raksasa
katalune:
panda gegant
latinece:
Ailuropoda melanolenca
nederlande:
reuzenpanda
portugale:
panda-gigante, panda

malgranda pando

ZOO Specio de mamuloj (Ailurus fulgens) proksimume 3 aŭ 4 kilogramojn pezaj, kun bruna dika felo, sin nutrantaj precipe el bambuoj, vegetaĵoj, insektoj, vivantaj de Nepalo ĝis okcidenta Ĉinujo.
france:
petit panda
indonezie:
panda merah
katalune:
panda petit
latinece:
Ailurus fulgens
nederlande:
kleine panda
portugale:
panda-pequeno, panda
svede:
kattbjörn, liten panda, mindre panda, röd panda
Rim.: La sistematika loko de pandoj malstabilas. Oni metis la malgrandan pandon en la familion procionedoj, la grandan en la familion ursedoj, sed ankaŭ kreis por ambaŭ propran familion ailuredoj.

administraj notoj

malgranda ~o: Mankas dua fontindiko.
malgranda ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.