*sovaĝ/a FK

*sovaĝa

1.
Proksima al naturo kaj malproksima al civilizo.
a)
ZOO Ne hejmigita: li vivis kun sovaĝaj azenoj [1].
b)
BOT Ne kultivata: sovaĝa greno [2]; ĉe la bariloj volviĝadis supren sovaĝa lupolo [3]; figoj kaj granatoj kreskis sovaĝe [4]; sovaĝa pomo eĉ en la paradiza ĝardeno mem neniam fariĝos ananaso [5].
c)
(pri homo, popolo) Ne havanta agrikulturan aŭ urban civilizon, sin vivtenanta per ĉaso kaj rikolto en la naturo: laŭ lia opinio ĉiuj popoloj sovaĝaj kaj eĉ duone-civilizitaj, enkalkulinte ankaŭ la Japanojn, ne vidas en la kiso simbolon de amo FK .
2.
Malmilda, kruda.
a)
Akre kaj malagrable impresanta la sentumojn pro sia krudeco kaj maldelikateco: sovaĝa koloro; sovaĝe vestita; Volapük sonas tre sovaĝe kaj maldelikate FK ; al ĉio oni povas alkutimiĝi, kaj kio hieraŭ ŝajnis sovaĝa, tio morgaŭ aperas kiel io tute natura kaj bela [6].
b)
Senbride fortega: sovaĝa ludo, gesto; sovaĝe puŝi iun; li estos homo sovaĝa, lia mano estos kontraŭ ĉiuj [7]; jen trankvila, jen en la plej sovaĝa danco FK ; la granda ŝipo balanciĝis en rapidega kurado sur la sovaĝa maro FK ; vi, dioj, […] la sopire petegitan pluvon […] sovaĝtorente verŝas sur la teron Ifigenio . VD:furioza, impetega, senbrida2
afrikanse:
wilde
albane:
egra
amhare:
የዱር
angle:
wild, savage
arabe:
بري
armene:
վայրի
azerbajĝane:
vəhşi
beloruse:
дзікі
bengale:
বন্য
birme:
ရိုင်းသော
dane:
vild
estone:
looduses
eŭske:
basa
filipine:
ligaw
france:
sauvage
galege:
salvaxe
germane:
wild
guĝarate:
જંગલી
haitie:
sovaj
haŭse:
daji
hinde:
जंगली
hispane:
salvaje
hungare:
vas, nyers, durva
igbe:
anụ ọhịa
irlande:
fiáin
islande:
villtur
japane:
ワイルド
jave:
alam bébas
jide:
ווילד
jorube:
egan
kanare:
ಕಾಡು
kartvele:
ველური
kazaĥe:
жабайы
kimre:
gwyllt
kirgize:
жапайы
kmere:
ព្រៃ
koree:
야생
korsike:
salvaticu
kose:
zasendle
kroate:
divlja
kurde:
bejî
latine:
fera
latve:
savvaļā
laŭe:
ປ່າທໍາມະຊາດ
litove:
laukinis
makedone:
диви
malagase:
bibidia
malaje:
liar
malajalame:
കാട്ടുപന്നി
malte:
selvaġġi
maorie:
mohoao
marate:
वन्य
monge:
qus
mongole:
зэрлэг
nederlande:
wild, woest
nepale:
जङ्गली
njanĝe:
zakutchire
okcidentfrise:
wyld
panĝabe:
ਜੰਗਲੀ
paŝtue:
وحشي
pole:
dziki 1. dziki, nieokrzesany (o człowieku) 2.a krzykliwy, ostry 2.b gwałtowny
ruande:
ishyamba
ruse:
дикий 2.b свирепый
samoe:
vao
sinde:
جهنگلي
sinhale:
වල්
skotgaele:
fiadhaich
slovene:
divje
somale:
duurjoogta ah
ŝone:
nyati
sote:
hlaha
sunde:
jarah
svahile:
pori
taĝike:
ваҳшӣ
taje:
ป่า
tamile:
காட்டு
tatare:
кыргый
telugue:
అడవి
ukraine:
дикий
urdue:
جنگلی
uzbeke:
yovvoyi
vjetname:
hoang dã
zulue:
sasendle

sovaĝi

Abrupte, senbride efiki, kiel naturaĵo: la elementoj […] ekstere sovaĝas BdV . VD:elĉeniĝi
germane:
toben
hispane:
asalvajar, embravecer
japane:
荒れ狂う [あれくるう]
pole:
działać dziko
ukraine:
лютувати

sovaĝejo

EKOL Necivilizita kaj nekultivata lando: mi hazarde vidis du infanojn ludantajn en tiu sovaĝejo el balaaĵoj [8]; la verda valo restas malantaŭe kaj ekas seka sovaĝejo kun kaktoj kaj tolao-arbetoj [9]; ni volas en ĉi tiu sovaĝejo konstrui domon al ni [10].
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Turgardisto Ole
9. Monato, Marta Solís: Unika fervojo en Andoj, 2005
10. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947
beloruse:
дзікая мясцовасьць
france:
désert, nature sauvage
germane:
Wildnis
hispane:
naturaleza salvaje
hungare:
vadon
japane:
未開拓地 [みかいたくち], 荒野 [こうや]
nederlande:
wildernis
pole:
dzicz
ruse:
дикая местность
ukraine:
дика місцевість

sovaĝulo

Tiu, kiu vivas en naturo, for de civilizo: Ron Jebarra estis sendube terura sovaĝulo, ĉar la polico proponis premion por lia detranĉita kapo [11].
11. T. Steele: Por savi nigran animon, en: Australia Felix, 1999
angle:
recluse, savage, barbarian
france:
sauvage (subst.)
japane:
野蛮人 [やばんじん], 乱暴者 [らんぼうもの]
pole:
barbarzyńca, dzikus, dziki (człowiek)

malsovaĝa

1.
ZOO (pri indidvidua besto:) Kitimiĝinta al homo(j), ne plu timanta homo(j)n: malsovaĝa leono en kaĝo [12]; Meze sur la planko staris la malsovaĝa korniko, turnadis la kapeton ĉiuflanken kaj observadis Gerdan [13].
2.
BOTZOO (Vegetala aŭ animala specio) Adaptita al kultivado aŭ bredado kaj konsumado en homa mastrumado: malsovaĝa greno (tritiko, sekalo, rizo); malsovaĝa rajdbesto; IPBES atentigas, ke antaŭ 2016 malaperis 9% de la rasoj de malsovaĝaj mamuloj bredataj por nutrado aŭ laboro [14]. VD:hejmigitaANT:sovaĝa1.bsovaĝa1.a
12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXI
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
14. Julius HAUSER: Formorto minacas ĝis unu milionon da specioj, Monato, №012479
angle:
tame 2. domesticated
beloruse:
акультураны, прыручаны, цывілізаваны
france:
2. cultivé (plante), domestique (animal)
germane:
zahm
hungare:
szelíd, kezes
japane:
飼いならされた [かいならされた]
nederlande:
tam, mak
pole:
udomowiony (o zwierzęciu), oswojony (o zwierzęciu lub człowieku), uprawny (o polu)
ruse:
1. ручной (о животном), прирученный 2. окультуренный, одомашненный, пригодный к разведению
ukraine:
свійський

malsovaĝigi

(tr)
1.
Igi malsovaĝa1: dividante sian panon kun urso, li malsovaĝigis ĝin [15]; la granda besto apartenis al speco, kiun la ruĝaj homoj neniam malsovaĝigas [16].
2.
BOTZOO Adapti (vegetalan aŭ animalan specion) al kultivado aŭ bredado kaj konsumado en homa mastrumado: laŭ la hipotezo de la pruraj originoj de niaj kolomboj, oni devas supozi ke almenaŭ sep aŭ ok specioj estis tiom ĝisfine malsovaĝigitaj en antikva tempo per duoncivilizitaj homoj, ke ili estas tre fekundaj en kaptiteco [17].
15. Monato, Saliko: Praa religia temo, 2009
16. E. R. Burroughs, trad. K. R. C. Sturmer: Princino de Marso, 1938
17. Ĉarlz Darvin, trad. Klivo Lendon: La Origino de Specioj, ĉapitro 1a
angle:
tame
france:
apprivoiser, domestiquer
germane:
zähmen
japane:
飼いならす [かいならす]
pole:
oswajać, udomawiać, ujarzmiać
ruse:
1. приручить, приручать 2. окультурить, одомашнить

malsovaĝigo

La ago malsovaĝi kaj ĝia rezulto: Fakte ne la absurdaj muroj kaj piramidoj, sed tri aliaj atingoj determinis la kurson de la antikva historio: la bronzo; la malsovaĝigo de la ĉevalo; kaj la fero [18].
18. Sergio Pokrovskij: La granda stepo, La Ondo de Esperanto, 2003:2
pole:
oswojenie, udomowienie
ruse:
приручение, одомашнение, окультуривание, доместикация

administraj notoj