*pup/o UV
*pupo
- 1.
Figureto de homo, eventuale de besto, el diversa malpeza materialo, kutime kun moveblaj membroj, uzata kiel infana ludilo, teatra rolulo, aŭ sorĉilo, por ekspozicio de vestoj ktp: la infano serĉis sian pupon [1]; en la puplito kuŝis ŝia pupo Sofio [2]; flikkudrita pupo [3]; flava vaksa pupo kun la granda nigra ĉapelo [4]; lerte faritaj vizaĝoj de vestvendejaj pupoj [5]; pupoj […] el porcelano [6]; la Barbie-pupoj specialiĝis pri metioj kaj ekesprimis la idealojn de moderna virino [7]; (figure) ŝi ne suspektis, ke […] ŝi estis nur pupo, kiun li vestis per sia revo [8]; (figure) elegantulino, nura pupoB .
marioneto
pupteatro
- 2.
- (komune)
krizalido
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 18
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Floroj de la malgranda Ida
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝparmonujo
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Floroj de la malgranda Ida
5. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto
6. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Pupekspozicio
7. Monato, Saliko: Ludilmuzeo de Helsinko, 2011
8. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Sepa
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Floroj de la malgranda Ida
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝparmonujo
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Floroj de la malgranda Ida
5. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto
6. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Pupekspozicio
7. Monato, Saliko: Ludilmuzeo de Helsinko, 2011
8. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Sepa
- angle:
- chrysalis, pupa 1. doll, puppet
- beloruse:
- 1. лялька, марыянэтка 2. лялечка (заал.), кукалка
- bulgare:
- 1. кукла
- ĉeĥe:
- loutka, panenka, panenka (hračka)
- ĉine:
- 蛹 [yǒng], 人偶 [rénǒu], 傀 [kuǐ], 木偶 [mùǒu] 1. 玩偶 [wánǒu], 娃娃 [wáwa], 洋娃娃 [yángwáwa]
- france:
- 1. marionnette, poupée 2. chrysalide
- germane:
- 1. Puppe, Spielzeugpuppe 2. Puppe, Schmetterlingspuppe
- hispane:
- muñeca (juguete)
- hungare:
- 1. baba 2. báb
- indonezie:
- 1. boneka 2. kepompong, pupa
- japane:
- 人形 [ひとがた], 指人形 [ゆびにんぎょう], さなぎ, お人形 [おにんぎょう]
- katalune:
- 1. ninot 2. pupa
- nederlande:
- pop
- portugale:
- 1. boneco, boneca 2. pupa, crisálida
- ruse:
- 1. кукла, марионетка 2. куколка
- slovake:
- bábika, panenka (hračka)
- svede:
- puppa 1. docka
- tibete:
- ཨ་ལས་པད་ཀོག་
- ukraine:
- лялька, маріонетка, лялечка (комахи)
pupisto, pupludisto
- Prezentisto de pupteatraĵoj: sian tutan personaron li portis […] en granda kesto, li estis pupludisto [9]; pupistoj estas alvokataj por prezenti ombroludon [10]; pupistoj faris pupajn kapojn kaj membrojn, kaj dekoristoj konstruis la scenojn [11]; ni pupistoj celas eduki la infanojn, distrante ilin [12].
9.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Pupludisto
10. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo, Ombro sur interna pejzaĝo
11. Monato, Hayasi Kaneyuki: Priploru la krizan temon, 2006
12. Monato, Julia Sigmond: Georgo, 2011
10. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo, Ombro sur interna pejzaĝo
11. Monato, Hayasi Kaneyuki: Priploru la krizan temon, 2006
12. Monato, Julia Sigmond: Georgo, 2011
- angle:
- puppet player
- france:
- montreur de marionnettes
- germane:
- Puppenspieler
gantpupo
Marioneto movata per enŝovita mano – la montra fingro movas ĝian kapon, la dika kaj la longa fingroj movas ĝiajn brakojn: gantpupo estas en grandeco de ĉ. 40 cm kun malgranda kapo ligita kun ganto [13].
13.
Li Qiang, Zhang Meizhi, trad. Fan Yizhu, Xu Senrong: Enciklopedieto de Ĉinio, ĉapitro
„Pupteatro“, p. 234a
- angle:
- hand puppet, glove puppet
- beloruse:
- пальчаткавая лялька
- bulgare:
- кукла на ръка
- ĉine:
- 傀 [kuǐ]
- france:
- marionnette à gaine
- germane:
- Handpuppe
- hungare:
- kézibáb, kesztyűs báb
- indonezie:
- boneka tangan
- katalune:
- putxinel·li, titella de guant
- nederlande:
- handpop
- portugale:
- marionete de luva, fantoche
- ruse:
- верховая кукла, перчаточная кукла
- ukraine:
- лялька
fadenpupo
Marioneto movata de supre per fadenoj ligitaj al korpo kaj membroj: la fadenpupa teatro altiras spektantojn […] per ritmaj paroloj, kantoj, muzikaĵoj kaj dekoracioj [14].
14.
Li Qiang, Zhang Meizhi, trad. Fan Yizhu, Xu Senrong: Enciklopedieto de Ĉinio, ĉapitro „Pupteatro“, p. 232a
- angle:
- marionette
- beloruse:
- марыянэтка (на нітках)
- ĉine:
- 傀儡 [kuǐlěi], 木偶 [mùǒu], 提線木偶 [tíxiànmùǒu], 提线木偶 [tíxiànmùǒu], 傀 [kuǐ]
- france:
- fantoche, marionnette à fils, pantin
- germane:
- Marionette
- hungare:
- zsinóros báb, marionett
- indonezie:
- boneka tali, marionet
- katalune:
- marioneta, titella de fils
- nederlande:
- marionet
- portugale:
- marionete, marionete de fio
- ruse:
- марионетка, кукла на нитках
stangopupo
Granda marioneto movata de malsupre per stangoj subtenantaj la membrojn: stanga kaj ferstanga pupoj estas tenataj de ludantoj dum prezentado [15].
15.
Li Qiang, Zhang Meizhi, trad. Fan Yizhu, Xu Senrong: Enciklopedieto de Ĉinio, ĉapitro „Pupteatro“, p. 232a
- angle:
- rod puppet
- beloruse:
- штокавая марыянэтка, штокавая лялька
- france:
- marionnette à tige
- germane:
- Stabfigur
- hungare:
- botpálcás báb, rúdpálcás báb
- indonezie:
- wayang
- katalune:
- titella de varetes
- nederlande:
- stokpop
- portugale:
- marionete, marionete de vareta
- ruse:
- тростевая кукла
administraj notoj
~o:
Mankas verkindiko en fonto.