*ju UV

*ju

(konjunkcio)
Parto de kompleksa konjunkcio ju—des, uzata antaŭ komparativo (plimalpli), responde al des, por montri ion de kies variado dependas la variado de alio: ju pli malmulte vi parolos pri tiu ĉi afero, des pli bone BdV ; ju pli da laborantoj estos, tiom pli rapide estos finita la granda konstruo [1]; ju pli laŭte li kriis, des pli forte la bastono batis la takton sur lia dorso [2]; ju pli longe ŝi aŭskultis, tiom pli fariĝis videble, ke ankaŭ en ŝia kapo kolektiĝas tiaj samaj pensoj Marta ; ju pli longe li parolis kun la boatistoj, des pli nekompreneblaj ili fariĝis por li [3]; ju cerbo pli prudenta, des lango pli silenta PrV ; ju laboro pli publika, des pli granda la kritiko PrV .
angle:
the (more, less)
beloruse:
чым...
bretone:
seul... (elfenn 1añ)
ĉeĥe:
čím (čím-tím)
ĉine:
越‥越 [yuè‥yuè]
germane:
je (... desto)
hebree:
ככל ש-
hispane:
cuanto (más, menos, mayor, menor) (comparativo)
hungare:
minél (pl. inkább)
japane:
~すればするほど
katalune:
com..., com més...
nederlande:
hoe ...
pole:
im
portugale:
quanto (comparativo)
ruse:
чем... (в сочетании со сравн. ст. и союзом ‹тем›)
svede:
ju

*ju... des, des... ju

(konjunkcio)
Para konjunkcio kombinanta komparativajn frazmembrojn samspecajn aŭ subfrazojn, esprimantajn rekte aŭ inverse proporcian variadon. La ju-parto indikas la termon deiran (ekz-e kaŭzon, argumenton), kaj la des-parto, la termon respondan (ekz-e sekvon, funkcion).
a)
ju pli da truoj, des malpli da fromaĝo; Laŭ la slogano, „ju pli malbone, des pli bone“ [4]; la larĝo kaj amplekso de la flankaj galerioj estis des pli grandaj ju pli alte, ĉar ankaŭ la domo estis ju pli alte des pli ampleksa ĉiuflanke [5].
b)
ju pli proksimiĝis la tagmezo, des pli forte bruligis la suno [6].
angle:
*the — the ~ pli malbone, des pli bone: the worse the better.
beloruse:
чым..., тым...
france:
*plus — plus
germane:
*je — desto
pole:
*im — tem
ruse:
*чем — тем ~ pli malbone, des pli bone: чем хуже, тем лучше.

administraj notoj