*kvant/o
*kvanto
- 1.
-
Eco de io korpa,
kiu (kvankam eble ne plu nombrebla) estas
mezurebla (maso, pezo, volumeno, valoro);
la mezurita nombro de tiu eco:
laŭ la kvanto de manĝado de ĉiu ili kalkulu
[1];
la tuta oro […] prezentis la kvanton de dudek naŭ kikaroj
[2];
la kvanto de la kupro en ĉiuj tiuj iloj estis nemezurebla
[3];
el vidpunkto de la parolarto, ne gravas nur la kvanto da vortoj, sed ankaŭ, kaj
precipe, ilia taŭga uzado
[4];
la mastrino, siaflanke, plendis pri la malgranda kvanto de la gastoj, pri la
malfacilaj tempoj
[5];
produktokvanto
[6];
vendokvanto
[7];
la totala grena importokvanto
[8];
la eldonkvanto devos esti almenaŭ duoble pli granda ol la supozata vendokvanto
en la proksimaj jaroj
[9];
ne kvanto, sed kvalito decidas pri merito
PrV
.
mezuro2
grando2, kvalito
Rim.: Kiam io estas nombrebla, oni kutime preferas la vorton „nombro“: Nombro da personoj, libroj, jaroj ktp. - 2.
-
Iom granda aŭ tre granda nombro3
da objektoj aŭ personoj, ofte rilate al pli vasta tuto;
kiomo:
ŝi posedis en si sufiĉan kvanton da fortoj de spirito kaj volo
Marta
;
granda kvanto da laboro
Marta
;
super la altaj muroj troviĝis granda kvanto da kamentuboj, el kiuj eliradis fumo
Marta
;
[li] englutis grandegajn kvantojn de la sengusta, fadena kaj pastema
turka konfitaĵo
[10];
pago de ŝuldanto estas bona en ĉiu
kvanto
PrV
.
amaso, iomete, porcio
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 12:4
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 38:24
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 25:16
4. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
5. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, VIII
6. Johán Balano: Ĉu ŝi mortu tra-fike?, 7
7. Monato, MU Binghua: Lakto ne ŝatata
8. Monato, Mu Binghua: Grenokrizo minacas, 2005
9. La Ondo de Esperanto, 1999, No 11 (61)
10. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, Ĉe Aĥmed’ Paŝa’, la granda pentristo
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 38:24
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 25:16
4. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
5. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, VIII
6. Johán Balano: Ĉu ŝi mortu tra-fike?, 7
7. Monato, MU Binghua: Lakto ne ŝatata
8. Monato, Mu Binghua: Grenokrizo minacas, 2005
9. La Ondo de Esperanto, 1999, No 11 (61)
10. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, Ĉe Aĥmed’ Paŝa’, la granda pentristo
- angle:
- quantity, amount
- beloruse:
- колькасьць
- ĉeĥe:
- frekvence, míra, podíl, poměr, rychlost, stupeň, četnost
- france:
- quantité
- germane:
- eldon~o: Auflage (Publikation). 1. Menge, Quantität 2. Menge, Anzahl
- hispane:
- cantidad
- hungare:
- 1. mennyiség, kvantitás 2. mennyiség, szám
- itale:
- quantità
- malaje:
- 1. jumlah
- nederlande:
- hoeveelheid
- pole:
- ilość, liczba, liczność
- portugale:
- quantidade
- rumane:
- cantitate
- ruse:
- количество
- slovake:
- miera, podiel, pomer, stupeň
- tibete:
- མང་ཉུང་
- tokipone:
- mute
- ukraine:
- кількість, величина
kvanta, kvanteca
- Rilata al kvanto: la traduka aktivado el la kvanta vidpunkto estas impresa [11]; en tiu ĉi kazo kvantaj kreskoj en difinita momento transformiĝas en novajn, pli altgradajn kvalitojn [12]; scienco okupiĝas pri kvanta priskribo de la mondo [13]; ĉu tiun kvantan magrecon tamen kompensas elstara kvalito literatura [14]? kvanteca diferenco (kontraste al kvalita).
11.
Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
12. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
13. Julij Muraŝkovskij: Kien fluas roj’ Castalie, II. Pri kio temas?
14. Jorge Camacho: La Majstro kaj Martinelli, Ĉapitro 7
12. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
13. Julij Muraŝkovskij: Kien fluas roj’ Castalie, II. Pri kio temas?
14. Jorge Camacho: La Majstro kaj Martinelli, Ĉapitro 7
- angle:
- quantitative
- beloruse:
- колькасны
- ĉeĥe:
- kvantitativní, množstevní
- france:
- quantitatif
- germane:
- mengenmäßig, quantitativ
- hispane:
- cuantitativo, cuantitativa
- hungare:
- mennyiségi, kvantitatív
- itale:
- quantitativo (agg.)
- nederlande:
- kwantitatief
- pole:
- ilościowy, licznościowy
- ruse:
- количественный
- slovake:
- kvantitatívny, množstevný
- ukraine:
- кількісний
mezkvanto PV
- angle:
- medium quantity, medium amount
- beloruse:
- сярэдні лік
- ĉeĥe:
- průměrné množství
- france:
- moyenne
- germane:
- Mittelwert, Durchschnitt
- hungare:
- középérték, átlag
- itale:
- media (sost.)
- nederlande:
- gemiddelde
- pole:
- średnia (liczba)
- ruse:
- среднее (число)
- slovake:
- priemerné množstvo
eldonkvanto
Nombro de la ekzempleroj produktitaj por certa elkvanto: la broŝuro aperis en tre malgranda eldonkvanto [16]; eldonkvanto: 500 ekzempleroj [17]; multaj mendoj ne povis esti plenumitaj, ĉar la eldonkvanto estis tro malgranda [18].
16.
Ulrich Lins: La danĝera lingvo, studo pri la persekutoj kontraŭ Esperanto, Antaŭparolo de la 2a
eldono
17. Ulrich Matthias: Fajron sentas mi interne, I
18. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto
17. Ulrich Matthias: Fajron sentas mi interne, I
18. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto
- angle:
- issue (publication quantity)
- ĉeĥe:
- náklad (počet výtisků), vydávané množství
- france:
- tirage (d'une publication)
- germane:
- Auflage (Anzahl)
- hispane:
- tirada (número de ejemplares que componen una edición)
- hungare:
- (kiadási) példányszám
- nederlande:
- oplage
- pole:
- nakład
- ruse:
- тираж
- slovake:
- náklad
- ukraine:
- наклад, тираж
mortokvanto
- Nombro de mortoj en difinita grupo, demografie kalkulata laŭ jaro kiel elmilo de la samjara mezuma nombro de individuoj: iama absoluta misproporcio, rilate al la infana mortokvanto inter progresintaj kaj malprogresintaj landoj, estis malpliigita […] al 107 mortoj je 1000 novnaskitoj [19]; oni priesploris la mortokvanton de biciklistoj, kiuj partoprenis la t.n. Tour de France [20]; Tu eltrovis artemizion, drogon, kiu multe reduktis la mortokvanton de pacientoj suferantaj malarion [21].
19.
Monato, Evgeni Georgiev: Aspektoj de vivekspekto, 2013
20. Monato, Paulo Sérgio Viana: Sportuloj, sanaj uloj, 2014
21. Selena: Fokusoj de la Semajno, Ĉina Radio Internacia, 2015-11-27
20. Monato, Paulo Sérgio Viana: Sportuloj, sanaj uloj, 2014
21. Selena: Fokusoj de la Semajno, Ĉina Radio Internacia, 2015-11-27
- france:
- taux de mortalité
- germane:
- Sterberate
- ukraine:
- смертність
movokvanto

- Fizika grando, egala al produto de maso per rapido (vektoro): ĉar movokvanto ĉiam konserviĝas, la sumo da movokvantoj antaŭ la kolizio devas egali la sumon da movokvantoj post la kolizio [22].
- angle:
- momentum (quantity in physics)
- ĉeĥe:
- hybnost
- france:
- quantité de mouvement
- germane:
- Impuls
- hispane:
- cantidad de movimiento, impulso, ímpetu
- hungare:
- mozgásmennyiség, impulzus
- itale:
- quantità di moto
- nederlande:
- hoeveelheid van beweging
- pole:
- pęd
- rumane:
- impuls
- ruse:
- количество движения, импульс
- slovake:
- hybnosť
- ukraine:
- кількість руху, імпульс, розгін
naskokvanto
- Nombro de naskoj en difinita grupo, demografie kalkulata laŭ jaro kiel elmilo de la samjara mezuma nombro de individuoj: la naskokvanto estas ege malalta – multaj paroj ne volas naski bebon [23]; inter 1992 kaj 2003 la loĝantaro de Rusio sume malkreskis je 3,5 milionoj pro la ŝrumpinta naskokvanto [24].
- france:
- taux de natalité
- germane:
- Geburtenrate
- ukraine:
- народжуваність
angula movokvanto

- Fizika grando, egala al vektora produto de levilbrako per movokvanto: la dua leĝo de Kepler […] respondas al la konserva leĝo de angula movokvanto [25]; bazita sur la malcerteca principo de Werner Heisenberg, la ekzakta movokvanto kaj pozicio de la efektiva elektrono ne samtempe povas determiniĝi [26].
- angle:
- angular momentum
- germane:
- Drehimpuls
- hispane:
- momento angular
- itale:
- momento angolare
- pole:
- moment pędu, kręt
- rumane:
- moment cinetic