2social/a PV

sociala  

POL Koncernanta la bonajn vivkondiĉojn de homoj: sociala loĝejo (loĝejo ludonata je favora prezo al malriĉuloj) [1]; „Pri Novaj Aferoj“ de Leono la 13-a (1891) estas la unua granda sociala encikliko [2]. VD:socia
1. D. Vidal, J. Algazy, trad. V. Lutermano: La palestinanoj de Israelo, le Monde diplomatique, 2010-05
2. Vikipedio, Katolika sociala doktrino, 2010-04-29
angle:
social, communal
beloruse:
сацыяльны
ĉeĥe:
sociální, společenský
france:
social
germane:
sozial
hungare:
társadalmi, szociális
nederlande:
sociaal, maatschappelijk
ruse:
социальный
slovake:
sociálny

socialismo   Vikipedio

POL Doktrino, kiu taskas al politikaj aŭtoritatoj zorgon pri socialaj aferoj, interalie gvidon de ekonomio por la komuna bono: en 1917, kiel estas konate, la socialisman movadon kaj la tutan mondon skuis la preno de la povo en Rusio fare de radikala socialista partio, la bolŝevika [3]. ANT:sociala kredito
3. T. del Barrio: Juan Gracia..., [vidita en 2010]
angle:
socialism
beloruse:
сацыялізм
ĉeĥe:
socializmus
france:
socialisme
germane:
Sozialismus
hungare:
szocializmus
nederlande:
socialisme
ruse:
социализм
slovake:
socializmus

administraj notoj