4kverel/i PVEF
kvereli
                     (ntr)
                  - 
                              Kolere, brue aŭ eĉ perforte interdisputi kaj
                              malpaciĝi:
                              
                                 du viroj kverelas inter si
                                 [1];
                                 
                              
                                 ili ambaŭ ekkverelis sur la kampo, kaj ĉar estis inter ili neniu savanto, unu
                                 frapis la alian kaj mortigis lin
                                 [2];
                                 
                              
                                 [ili] kverelas kontraŭ vi
                                 [3];
                                 
                              
                                 li ofte faris tiel, kiam oni kverelis kaj tro ordonis, tiam li aspektis duone
                                 stulta kaj duone mokanta
                                 
                                    InfanTorent2
                                    
                                    ;
                                 
                              
                                 [la] diketa virino laŭte, kun plezuro bruis, kverelis kun sia edzo
                                 
                                    LGA
                                    
                                    ;
                                 
                              
                                 ĉirkaŭ tiu problemo elformiĝis la du partioj, […] kiuj senĉese
                                 kverelas
                                 
                                    VaK
                                    
                                    ;
                                 
                              
                                 grupoj da kriantaj kaj kverelantaj transportistoj kaj havenlaboristoj
                                 
                                    Tor
                                    
                                    .
                                 
                               disputi,
                           koleri,
                           konflikti1.a,
                           vortobatali disputi,
                           koleri,
                           konflikti1.a,
                           vortobatali
1.
                           
                           trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 25:11
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 14:6
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 41:12
                  2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 14:6
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 41:12
- angle:
- quarrel
- beloruse:
- сварыцца, лаяцца
- ĉine:
- 吵架 [chǎojià], 反目 [fǎnmù], 争吵 [zhēngchǎo], 爭吵 [zhēngchǎo], 斗嘴 [dòuzuǐ], 鬥嘴 [dòuzuǐ], 譊 [náo], 阋 [xì], 鬩 [xì], 打架 [dǎjià], 争执 [zhēngzhí], 爭執 [zhēngzhí]
- france:
- se quereller
- germane:
- streiten, zanken
- hispane:
- pelearse, disputar, reñir
- hungare:
- veszekszik, civakodik
- japane:
- 口論する [こうろんする], 口げんかする [こうげんかする]
- nederlande:
- ruzie maken
- pole:
- kłócić się, sprzeczać się, wadzić się (przest.), czubić się (przest.), waśnić się (przest.), poróżnić się, awanturować się
- portugale:
- brigar, querelar, altercar, porfiar
- ruse:
- ссориться, браниться
- svede:
- gräla
- tibete:
- རྩོད་པ་རྒྱག་
- ukraine:
- сваритися
kverelo
- 1.
- Malafabla, akra interdisputado: ŝi evoluigis la kverelon je arto LGA ; ĉu vi, sinjoroj, bonvolus ĉesigi la kverelon, ke mi povu ricevi pacon por legi pri la paco [4]? kial ili sin miksus en niajn lokajn politikajn kverelojn ChV ?
- 2.
- Reciproka malamikeco, akompanata de plena ĉesigo de normalaj interrilatoj, serioza malakordo, malpaco: li devis forlasi sian vilaĝon pro iu komplika kverelo, pri kiu mi nenion komprenis ChR ; la kantisto estis pafmurdita ĉe kverelo antaŭ koncerto Kon11 ; Ĉu ne estas strange // Ke, kvankam nin katenas ĉi kverelo // Tiel longjare […] tamen tute mankas // Malamo en la sango por la homoj, // Kiujn ni mortigadas tag-al-tage [5]
- angle:
- quarrel
- beloruse:
- 1. сварка 2. звадка, разлад
- ĉine:
- 争吵 [zhēngchǎo], 爭吵 [zhēngchǎo], 舋 [xìn], 譊 [náo], 吵 [chǎo]
- france:
- querelle
- germane:
- 1. Streit 2. Streit, Auseinandersetzung, Fehde
- hispane:
- 1. riña, pelea, disputa
- hungare:
- 1. veszekedés, civakodás 2. harag
- japane:
- 口論 [こうろん], 口げんか [くちげんか]
- nederlande:
- 1. ruzie, rel 2. strijd
- pole:
- 1. kłótnia, sprzeczka, niesnaska, scysja, swara (przest.), awantura, burda (przest.) 2. waśń (przest.), zwada (przest.)
- ruse:
- ссора 1. перебранка
- tibete:
- རྒྱ་འདྲེ་
- ukraine:
- сварка
kverelema
- 
                              Ema kvereli:
                              
                                 lia maljuna kaj kverelema edzino la tutan tagon kuŝis sur la forno kaj senĉese
                                 grumblis kaj insultis
                                 [6];
                                 
                              
                                 se ne estus lia agado, la (kiel ĉiam kaj
                                 ĉie) kverelema esperantistaro de Rusio apenaŭ kreskus
                                 rapide
                                 [7]
                                 
                              
                                 la brazila movado laŭdire pli fortas ol antaŭ 20 jaroj, kiam ĝi estis kverelema
                                 kaj dividita
                                 [8];
                                 
                              
                                 opinio-sondaĵoj en diversaj eŭropaj landoj […] indikis, ke civitanoj
                                 tra la unio neniel perturbiĝos, se la kverelemaj, postulemaj britoj retiriĝos
                                 [9].
                                 
                               kriema,
                           malpacema kriema,
                           malpacema
6.
                           
                           La Ondo de Esperanto, 2003, № 7 (105)
7. Nikolao Gudskov: Tiam kiel nun, Eventoj, n-ro 50:2 (marto 1994)
8. La Ondo de Esperanto, 2002, № 8-9
9. Monato, Paul Gubbins: Referendumo ena-ekstera, 2013
                  7. Nikolao Gudskov: Tiam kiel nun, Eventoj, n-ro 50:2 (marto 1994)
8. La Ondo de Esperanto, 2002, № 8-9
9. Monato, Paul Gubbins: Referendumo ena-ekstera, 2013
- angle:
- quarrelsome, cantankerous, shrewish
- beloruse:
- звадлівы, звадны, сварлівы, грызьлівы
- ĉine:
- 好辩 [hàobiàn], 好辯 [hàobiàn], 泼辣 [pōla], 潑辣 [pōla], 好斗 [hǎodòu], 好争吵 [hǎozhēngchǎo], 好爭吵 [hǎozhēngchǎo]
- france:
- querelleur (adj.)
- germane:
- streitsüchtig
- hispane:
- pendenciero, peleón, camorrista
- hungare:
- veszekedős, civakodó természetű
- japane:
- 口論好きな [こうろんすきな], けんか早い [けんかはやい]
- nederlande:
- twistziek
- pole:
- kłótliwy, swarliwy (przest.)
- ruse:
- сварливый, склочный, придирчивый, драчливый, задиристый
- ukraine:
- сварливий