*disput/i

*disputi  

(ntr)
Prezenti partion, opinion en disputo1: kiam Naomi vidis, ke ŝi firme decidis iri kun ŝi, tiam ŝi ĉesis disputi kun ŝi [1]; pri la profundeco de niaj propraj sentoj ni ne volas disputi [2]; vi bone dormis, dum mi sidis kaj disputis kun nia maljuna amiko, ĉu tio estis historio, ĉu fabelo [3]; la junaj knabinoj pasie disputas pri la libro de Buĥarin Metrop ; pri tiu demando ankoraŭ disputas teoriistoj kaj filozofoj [4]; kial vi volas disputi kun mi [5]? VD:debati, polemiki, diskutiVD:kvereli, konflikti
Rim. 1: PV kaj la PIV-oj trudas al tiu verbo sencon proksiman al „kvereli“. Kvankam vulgaruloj iam disputas tre akre kaj kvereleme, tio ne estas nepra trajto de la verbo mem; la ekzemploj el diversaj aŭtoroj, malnovaj kaj modernaj, pruvas la eblon disputi amike, afable kaj respekte. [Sergio Pokrovskij]
Rim. 2: Oni disputas por konsideri iun temon de ĉiu ajn flanko, t.e. oni celas findiskuti la temon, problemon ktp, kaj laŭeble findecidi la koncernan demandon. Do diskuti, debati, kvereli priskribas laŭgrade la manierojn, la emociecon, en kiu oni kondukas disputon. [Wolfram Diestel]
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Rut 1:18
2. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 23a
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sambuka virineto
4. Platono, tr. D. Broadribb: La Respubliko, Noto de la tradukinto
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 2:29
angle:
argue, contend, *dispute
beloruse:
дыспутаваць, спрачацца
ĉeĥe:
přít se disputovat, dišputovat, hádat se, přít se, vadit se
france:
se disputer, se quereller
germane:
*disputieren, *streiten, ausdiskutieren, verhandeln, gründlich erwägen
hispane:
disputar
pole:
dysputować, prowadzić dysputę, spierać się
portugale:
disputar, contender, porfiar, questionar
ruse:
*спорить
slovake:
dohadovať sa, škriepiť sa

disputo

1.  
Vorta konkuro (buŝa aŭ skriba), en kiu ĉiu el la partoprenantaj partioj defendas siajn tezojn (regule prezentitajn), argumentas pri ilia pravo kaj kontestas la tezojn de la kontraŭuloj: pri tio mi havis kun la reĝo de elfoj plenforman disputon [6]; subtilaj sofistaj disputoj kies celo estas nur ilia propra gloro dum disputado, ĉu en tribunalo ĉu en privata vivo [7]; la Lepsika disputo estis grava evento en la historio de Reformacio; la organizaĵo „Europa Union Deutschland“ la 22-an de Junio 2007 aranĝis publikan disputon pri eŭropa lingvo-politiko [8].
2.
Reciproka pretendado je iu rajto, posedaĵo ktp: post kreo de la nova federacia ŝtato, disputoj pri la amplekso de tiuj apartaj povoj solviĝas pli ofte fare de juĝistoj ol fare de politikistoj [9]; la loto ĉesigas disputojn kaj decidas inter potenculoj [10]; pasanto, kiu sin miksas en malpropran disputon [11]; pacienculo kvietigas disputon [12].
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Monteto de elfoj
7. Platono, tr. D. Broadribb: La Respubliko, Parto 5a
8. Informilo por Iinterlingvistoj, 63 (4:07), p. 5a
9. Kep Enderby: Unu grandan rondon familianMonato
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 18:18
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 26:17
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 15:18
ĉeĥe:
disputace, dišputace, dišputát, hádka, výstup
france:
~o: dispute
germane:
Disput Lepsika ~o: Leipziger Disputation
hebree:
מַחֲלוֹקֶת
hispane:
disputa
pole:
Lepsika ~o: dysputa lipska 1. dysputa, spór 2. spór
ruse:
спор Lepsika ~o: Лейпцигский диспут 1. диспут 2. тяжба, раздор
slovake:
dišputácia, hádka
tokipone:
utala

disputema

1.
Kiu ofte kaj volonte disputas, polemikas: mildanima, ne disputema [13]; ĝi estas la rezulto de surprizega nombro da eksperimentoj […] fare de la tre bona observanto kaj tre disputema atestanto Gartner [14]
2.  
(evitinde) Kverelema: vi neniam estis kolera kaj disputema BdV .
13. La Nova Testamento, I. Timoteo 3:3
14. Ĉ. Darvin, tr. Klivo Lendon: La Origino de Specioj, ĉap. 8a
ĉeĥe:
hašteřivý, hádavý
germane:
disputfreudig
hebree:
נתון למחלוקת
ruse:
1. придирчивый, склонный к спорам
slovake:
hašterivý, hádavý

nedisputebla  

(evitinde)
Kiu ne permesas disputojn pri siaj decidoj; nekontestebla: aŭtoritata kaj nedisputebla institucio decidos [15]; ĉiu homo havas plenan, naturan kaj nedisputeblan rajton, paroli kian lingvon aŭ dialekton li volas [16];
Rim.: Tiu vorto estas misgramatika, ĉar en Esperanto disputi ne estas verbo transitiva, kaj la sufikso „-ebl“ havas sencon pasivan. La celatan sencon transitivan esprimas la verboj „kontesti“ kaj „pridisputi“. [Sergio Pokrovskij] (Do ĝuste devus esti „nepridisputebla“.) [Wolfram Diestel]
ĉeĥe:
nesporný
germane:
unbestreitbar
slovake:
nesporný

pridisputi  

(tr)
Kontesti: okupanta ŝtato ne rajtas esence ŝanĝi la staton de fremda aŭ pridisputata teritorio kaj ne rajtas tie loĝigi siajn civilulojn [17]; ĉefministro Ehud Barak proponis ne 98 % sed 90 % el la pridisputataj teritorioj al la palestinanoj [sen] la plej fekundaj teroj kaj la plej akvoriĉa grundo [18]; la donitaĵoj estas […] pridisputeblaj [19].
17. Eskil SVANE: Misinformaj komentojMonato
18. Monato, Eskil Svane: Misinformaj komentoj
19. Monato, Paŭlo Peeraerts: Ethnologue listigas 7299 lingvojn
france:
contester
germane:
erwägen, besprechen
hebree:
להתווכח על
pole:
kwestionować
ruse:
оспорить, оспaривать

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.