* -em PV

I.

-em

Sufikso montranta inklinon aŭ tendencon al io:
1.
Inklino manifestiĝanta kiel dezirovolo: homo bagatelema PrV ; ŝi estis laborema, sed ŝi tamen restis malriĉa [1]; li estas tre purema, kaj eĉ unu polveron vi ne trovos sur lia vesto [2]; por esti tute verema, mi devas mencii […] Iŝtar ; en la salono […] la muzikemaj membroj de nia familio ĝuas la bruan kulton de Wagner IKr ; tro elektema ricevas nenion PrV ; komplezema malsaĝulo estas pli danĝera ol malamiko PrV .
Rim.: Kun adjektiva aŭ substantiva radiko oni povas neprigi la volatecon anstataŭigante la sufikson -em- per la sufikse uzata radiko -am-: verama, gastama, glorama.
2.
Inklino ekstervola, tendenco, kapablo fortigita per naturaj aŭ akiritaj ecoj, kondiĉoj probabligantaj aŭ faciligantaj koncernan agon aŭ evoluon al koncerna stato: malsanema [3]; malpacema kaj kolerema edzino [4]; virino senkompare babilema [5]; kiu estas timema kaj tremema, tiu iru returne [6]; mi estas dormema matene InfanTorent2 ; falsema buŝo [7]; Dio kreis la homon virtema [8]; nekredemeco [9]; drinkemulo [10].
3.
Elmetita al io kio kapablas produkti indikitan efikon: la animo estas nemortema, kvankam la korpo estas mortema DL ; pereemaj objektoj, oro aŭ arĝento […] [11]; necesis urĝa helpo, antaŭ ol la vento forportos la fajron al la brulemaj fuŝdomoj VaK ; tiu neerarema instinkto de patrinoj KPr ; flamiĝema kiel ligno rezina PrV ; eksplodema kiel pulvo PrV .
Rim.: La adjektiva finaĵo -a kaj la sufikso -ec- donas al la sufikso -em- la sencon de daŭra aŭ kutima inklino: ŝparema [12]; kolerema spirito [13]; kiel rapidemaj bildoj de magia lanterno RBa ; ŝi forpuŝadis [tiujn dubojn] de si kiel ion tro altrudiĝeman, tro pezan por ŝiaj fortoj Marta ; kredemeco [14]. Male la simpla substantiva finaĵo -o prefere donas al -em- la sencon de nedaŭra, pasanta inklino: li sentas dormemon Metrop ; senti dormemon, vomemon.
Rim.: Mi iom pridubas ĉi-lastan eldiron, oni jen trovas ankaŭ priskribon de karaktera eco: ordinara hontemo de l' junaj knabinoj [15]. [W. Diestel]
angle:
inclined, disposed (to do something)
beloruse:
суфікс са значэньнем «схільнасьць», «імкненьне»
germane:
-freudig, -begierig, -haft pere~a: vergänglich.
hungare:
vmire hajlamos
portugale:
sufixo que indica hábito, propensão, inclinação, tendência para.
II.
Vortero memstara signifanta tendencon aŭ inklinon al io:

ema

Prefere agonta laŭ la dirata maniero: esti ema al la edziniĝo ChL ; Volter estis grandburĝo riĉa kaj ema al ricevo de honoroj Kandid ; Jim estas bonega knabo, sed tre ema kredi spiritojn, sonĝojn kaj antaŭsignojn FK ; la signo de la tago igas la homojn esti romantikaj kaj emaj al erotikaj aventuroj LGA ; se li estas homo pia kaj ema oferi sin por la fratoj, konigu lin al mi QuV ; ĉu necesas ke ili (la gardistoj) estu prudentaj kaj kapablaj, plej emaj protekti la civiton [16]? VD:avida, inklina, preta, volonta
16. Platono, trad. D. Broadribb: La Respubliko, Parto 3a
angle:
inclined, disposed, eager (to do something)
beloruse:
схільны
ĉeĥe:
mající sklon, náchylný
france:
enclin, porté (enclin)
germane:
geneigt, aufgelegt, begierig
hispane:
propenso a, muy dispuesto a
hungare:
hajlandó, hajlamos, vmire hajló
japane:
~の傾向がある [~のけいこうがある], ~の好きな [~のすきな]
pole:
skłonny (do czegoś), chętny (do czegoś), skory (przest.)
portugale:
propenso a...
ruse:
склонный, расположенный (к чему-л.)
slovake:
náchylný

emi

Esti inklina al iu agmaniero, havi tendencon evolui kiel indikite: li ne tre emas danci Tor ; mi emas rompi al mi la kapon kontraŭ la murojn Kandid ; se Kristoforo deziris babili, li emis renkonti homon, kun kiu li povis paroli sen pripensi konvenajn vortojn HsT ; ju pli ofte li ilin atingadis, des pli ŝia koro emis al li QuV ; se vi emas konduti tiel, vi iru al knabinoj, kiuj ŝatas tiajn ĝentilaĵojn InfanTorent2 ; ĝuste en ĉi tiu horo oni emas observi la elmetitajn antaŭ kinejoj kaj teatroj afiŝojn kaj, hezitante, elekti, kio estas hodiaŭ vizitenda Metrop ; la amo emas ne paroli [17]; germanoj emas diri „ŝtrato“ anstataŭ „strato“, „ŝporto“ anstataŭ „sporto“, ktp [18] okazas, ke oni ricevas novaĵon, al kiu oni emas tuj akre reagi [19]; la historio emas ripeti sin, ĉu en la antikva romia epoko, ĉu en la 16a jarcento, ĉu en la 21a [20]; tutaj grupoj de specioj emas produkti malfekundajn hibridojn [21]; ŝtatoficistoj emas senti, ke ilia intereso en ties funkcioj kiel civitanoj estas tiel malgranda, ke ĝi estas nekonsiderinda [22].
17. T. Ujeviĉ, trad. B. Vanĉik: Fosilioj, La nica literatura revuo, 2:6
18. H. Seppik: La tuta Esperanto, Unua leciono, § 3a.
19. R. Rotsaert: La Dek Ordonoj de retpoŝtoMonato
20. D. Broadribb: Pri indiĝenaj meksikanojMonato
21. Ĉ. Darvin, trad. Klivo Lendon: La Origino de Specioj, ĉap. 8a
22. J. Adcock, trad. D. Rogers: De kie? Kien? Kaj kiel?
angle:
like to, be fond of, be into, be willing to, be eager to, be apt to, be inclined to, tend to (have a tendency to)
beloruse:
схіляцца, быць схільным, мець схільнасьць, імкнуцца
ĉeĥe:
mít chuť, mít náchylnost, mít rád, mít sklon
ĉine:
[yù], 祝愿 [zhùyuàn], 媟 [xiè]
france:
avoir envie (de), pencher (pour)
germane:
mögen, wollen, begierig sein auf, Lust haben, neigen zu
hebree:
לנטות ל
hispane:
tener muchas ganas de (desear), tender a, tener inclinación a
hungare:
hajlik, hajlandó, hajlamos (vmire)
japane:
~する気がある [~するきがある], ~しがちである
pole:
być skłonnym (do czegoś), być chętnym (do czegoś), być skorym (do czegoś.) (przest.), być zamiłowanym (w czymś)
ruse:
быть склонным
slovake:
mať chuť, rád robiť

emo

Inklino, tendenco, spontanea voloprefero por io: kiam vi havus tempon kaj emon por tio HsT ? disbati la malbonojn, kreitajn de la blinda sento, de la stulta tradicio kaj de la senkontrola emo al ĉio neracia Kandid ; ŝi esperis, ke la naskiĝo de infano […] kontentigos la plej rajtajn emojn de ŝia koro ChL ; ŝajne li ne havis emon paroli plu pri tiu temo InfanTorent2 ; ilia komuna emo al brutaj furiozeksplodoj [23]; tiu absurda emo ekplori daŭre ĝenis ŝin [24].
23. G. Waringhien: Paŭlo Verlaine, La nica literatura revuo, 3:3
24. M. Boulton: Ebrivirgeco, La nica literatura revuo, 3:3
angle:
inclination, desire, lust, appetite
beloruse:
схільнасьць
ĉeĥe:
chtění, chuť, náchylnost, náklonnost, sklon
ĉine:
[yù], 志趣 [zhìqù]
france:
inclination (penchant), envie (penchant), penchant, tendance (penchant)
germane:
Neigung, Begierde, Lust
hebree:
נטיה
hispane:
inclinación (gusto), tendencia (gusto), manía, debilidad (por)
hungare:
hajlam, hajlandóság, beállítottság, irányultság
japane:
傾向 [けいこう], 好み [ごのみ], くせ
pole:
skłonność, zamiłowanie, inklinacja
ruse:
склонность
slovake:
náklonnosť, sklon

emigi

(tr)
Al iu faciligi, preferigi iun agon aŭ konduton: la malseka vetero neniun emigis al la longaj plezuraj promenoj [25]; kio nun emigas vin akcepti tiun defion [26]? [hungaroj] fakte estis la unuaj eksterlandanoj kiujn mi ekkonis dum mia unua aranĝo kaj [ili] emigis min eklerni la lingvon [27].
25. , Rakonto
26. , Intervjuo
27. , En la lando de la kuloj – Kronikoj de 2013
angle:
make inclined, make (someone) desire (something)
beloruse:
схіляць, заахвочваць
ĉeĥe:
naklonit (někoho k)
france:
donner envie (de), engager (inciter), inciter, pousser (inciter)
germane:
geneigt machen, Lust machen
hungare:
kedvet csinál, hajlamosít, motivál
pole:
skłaniać (do czegoś, ku czemuś), nakłaniać (do czegoś), zachęcać (do czegoś)
ruse:
склонить
slovake:
nakloniť (niekoho k)

malema

Ne volonta, ne inklina al io: Matildo tro artista ĉiam montriĝis malema por tiaj funkcioj KPr ; ĉu vi kredas ke Dio […] estas senafekta, kaj plej malema forlasi sian propran formon Rsp ? transseksuloj […] en la socio […] povas facile sperti malemajn reagojn [28]; li maleme interparolis kun iu, silentis dum tagoj kaj semajnoj kaj vivis nur en sia propra interna mondo [29]. VD:egalanima, flegma, inerta, indiferenta, pigra, seninteresa
28. , Ĉefartikolo
29. S. Engholm: Homoj sur la tero, 1932
angle:
listless, unwilling, reluctant
beloruse:
нясхільны
ĉeĥe:
neochotný
ĉine:
无精打采地 [wújīngdǎcǎide], 漠然 [mòrán], 不情愿地 [bùqíngyuànde], 忘情 [wàngqíng], 无兴趣 [wúxìngqu], 惝 [chǎng]
france:
peu enclin, réticent
germane:
lustlos, antriebslos, unwillig, gleichgültig
hebree:
לא נוטה
hungare:
vonakodó, kelletlen
japane:
まったく~する気のない [まったく~するきのない], ~嫌いの [~きらいの]
pole:
niechętny, nieskory (przest.)
ruse:
несклонный
slovake:
neochotný

malemo

Malinklino, sendezireco: Kajsa ne montris malemon […], nek malgajon pro la malviglo de sia edzo HsT ; mia kunulino […] lacigita pro mia malemo, forlasis min [30]; ŝi estis iom kaŝema, pro ĝentileco aŭ malemo vundi ChB ; rilate maldeziron kaj malvolon kaj malemon, ĉu ni klasifiku ilin kiel similajn al malakcepto, malaprobo, kaj, ĝenerale, la tiaj maloj Rsp ? laŭdinda estas la Zamenhofeca toleremo kaj malemo al trudado de nepre obeendaj reguloj [31]; apenaŭ pravas plendantoj pri ĝenerala malemo de esperantistoj al legado [32]. VD:indiferenteco, seninteresiĝo
30. , Blogo de la amiko
31. Monato, Petro Desmet': La unua Zamenhof-monumento de la 21a jarcento: dika Pomego!, 2006
32. S. Belov: Vojaĝo al UK en Hanojo, 2013-01-12
angle:
listlessness, disinterest, lack of interest
beloruse:
нясхільнасьць, нежаданьне
ĉeĥe:
odpor
ĉine:
不起劲 [bùqǐjìn], 反感 [fǎngǎn], 惮 [dàn], 不感兴趣 [bùgǎnxìngqù], 忿 [fèn]
france:
aversion, désintérêt
germane:
Lustlosigkeit, Desinteresse, Antriebslosigkeit, Abneigung, Unwille
slovake:
nechuť, nevôľa

administraj notoj