*interes/i PV
*interesi
(tr)
- 1.
-
Tenadi ies atenton, persistemon,
- a) ↝
- vekante scivolemon, deziron pli detale koni: hodiaŭ [la problemo] interesas la publikon, morgaŭ ĝi povas esti indiferenta por ĝi Marta ; kion (per kio) do povas min interesi tio, kio fariĝos al vi? Marta ; la lingvistikaj demandoj interesas multajn esperantistojn VdE ; ĉu la libro interesis vin?; meĥaniko tre interesas lin; elektu vi heroon taŭgan por nin interesi; interesi infanon pri matematiko, per rakontoj; oratoro, kiu scias interesi siajn aŭskultantojn; ni laŭte kantadas Esperantajn kantojn kaj per ĉi tio interesas la publikon;
- b) ↝
-
pro graveco, pro kapablo alporti utilon
(materian aŭ moralan) aŭ malutilon:
ni facile forgesas, kio nin ne interesas
PrV
;
en la afero, kiu nun vin interesas, mi mem persone
ne estas kompetenta juĝanto
Marta
;
per kio tiu afero povas vin interesi?;
neniel ĝi min interesas;
la nova leĝo interesas multajn industriojn, ĉiujn
komercistojn;
tiu eltrovo interesas la sciencon;
tio interesas vian reputacion, vian sanon;
la teksto estos disdonata al la interesatoj;
gravi, koncerni
- c)
- (arkaismo) vekante bonfareman senton: mi ekkonis antaŭ nelonge iun malriĉan virinon, kiu min tre interesas Marta ; tiu malriĉa familio interesas multajn personojn PV .
- 2.
- (iu) Doni financan profiton en iu afero: interesi iun en komerca, industria societo; interesita oficisto.
- angle:
- interest
- ĉeĥe:
- zajímat
- france:
- intéresser, brancher (plaire), plaire (à), concerner, importer (à), s'appliquer (à), se rapporter (à), relever (de), toucher (à)
- germane:
- 1.a interessieren
- hispane:
- interesar
- hungare:
- érdekli, érdekelt (vmiben)
- nederlande:
- interesseren
- pole:
- 1. interesować, zaciekawiać, zajmować (przest.) 2. interesować
- portugale:
- interessar
- ruse:
- интересовать
- slovake:
- pútať, zaujímať
intereso
↝ 
- 1.
-
Eco de tio, kio
- a)
- interesas 1.a: tiu libro havas grandan, neniun intereson;
- b)
- interesas 1.b: tio estas sen intereso por mia decido; [demando], kiu povas havi intereson por la homaranoj [1]; [lingvo,] en kiu povus esti publikigataj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por ĉiuj popoloj [2]; ĉu plu vivi, aŭ ĉu morti tuj ? kio estas preferinda, kiam la vivo perdis ĉian intereson ? [3].
- 2. ↝
-
Sento de tiu, kiu estas
- a)
- interesata 1.a: la leganto trovos fortan intereson pri tiu romano; renkonti grandan intereson; li sukcesis ligi la intereson de la lernantoj;
- b)
- interesata 1.b: la tuta esperantistaro havas grandan intereson pri la oficiala enkonduko de ĝia lingvo en lernejoj; la persona intereso tro ofte kondukas la homojnZ ; ne ekzistas kareso sen intereso PrV ; al mi pli plaĉas, ke oni estas kompleza por mi el la pura koro kaj ne pro intereso [4];
- c)
- interesata 1.c: mia konsilo estas nur pro intereso al via sano; mi havas grandan intereson al, por tiu familio; tio vekis en mi intereson por la malliberulo [5];
interesiĝo
- 3. ↝
- Tio, kio interesas 1.b: la intereso de la mondo estas havi unu helpan lingvon, ne du aŭ tri; tion postulas la intereso de la aferoZ ; ili devis batali por siaj subpremantoj kontraŭ la interesoj de sia propra nacio; en la intereso de la Aziaj popoloj; mi devas gardi miajn monajn kaj moralajn interesojn; servi la interesojn de sia klaso; tiaj proletoj estas ĉiam pretaj perfidi la interesojn de sia klaso [6]; pro konkurantaj interesoj ili troviĝadis en konstanta malpacoZ ; la intermiksadon de la interesoj de lando kun la interesoj de tiu aŭ alia gento, lingvo aŭ religio mi rigardas kiel restaĵon de la tempoj barbaraj [7]; mi estas industriisto, devigata gardi miajn interesojn Marta ; posedi grandajn interesojn en societo, entrepreno; tiu oficisto havas intereson en la profitoj; mi havas intereson zorgi pri la profitoj de la firmoZ ; li defendas la interesojn de usona kapitalo; en via propra intereso (por via propra utilo) atentu tiun averton.
1.
L. L. Zamenhof: Homaranismo,
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Deklaracio
3. Claude Piron: Lasu min paroli plu!, Revenis amo, feliĉu ni!
4. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, 4
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kion rakontis la kvara muso
6. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Kio estas burĝo?
7. L. L. Zamenhof: Originala Verkaro, § III-6 (Homaranismo)
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Deklaracio
3. Claude Piron: Lasu min paroli plu!, Revenis amo, feliĉu ni!
4. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, 4
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kion rakontis la kvara muso
6. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Kio estas burĝo?
7. L. L. Zamenhof: Originala Verkaro, § III-6 (Homaranismo)
- ĉeĥe:
- interes
- france:
- intérêt (qu'on trouve à qc ou qn), utilité, profit (qu'on trouve dans qc), avantage (qu'on trouve à qc), penchant (pour qc ou qn), inclination (pour qc ou qn), goût (pour qc ou qn), sympathie (pour qc ou qn), sollicitude, attention (pour qc ou qn)
- germane:
- Interesse
- hispane:
- interés
- hungare:
- érdek, érdekelődés, érdekeltség
- nederlande:
- belang, belangstelling
- pole:
- 2. zainteresowanie, zaciekawienie 3. interes
- portugale:
- interesse
- ruse:
- интерес
- slovake:
- interes
interesa ↝
- Interesanta: interesa romano; propono interesa por la industrio.
- ĉeĥe:
- zajímavý
- france:
- intéressant
- germane:
- interessant
- hispane:
- interesante
- hungare:
- érdekes
- nederlande:
- interessant
- pole:
- interesujący, ciekawy, zajmujący
- portugale:
- interessante
- ruse:
- интересный
- slovake:
- zaujímavý
interesegi
(tr)
- Pasie interesi.
- france:
- passionner (captiver), captiver (passionner), fasciner (passionner)
- hispane:
- apasionar, cautivar, fascinar
- hungare:
- roppant érdekli
- nederlande:
- belang inboezemen
- pole:
- pasjonować się, fascynować się
- ruse:
- захватывать (сильно интересовать)
interesigi
- 1.
-
Igi interesiĝi:
interesigi la komercan ĉambron pri Esperanto
PV
;
mi provis paroli al kelkaj ekslernantoj kaj eĉ salutis
ilin per „Boŭnan tagon“ aŭ
„Boŭnan vesperon“ por interesigi ilin,
sed ŝajne ili jam estas tute kontraŭ Esperanto
[8];
kiam vi sukcesas interesigi kaj kredigi iun pri la neceseco
de Esperanto, ne diru, ke vi „konvinkigis“ lin
[9].
Rim.: La sendiferenco disde "interesi 1" estas apenaŭ perceptebla, kio riskas sugesti, ke „interesi“ estas netransitiva. Eble tial ĉi tiu formo mankas en PIV.
- 2.
- PV (malofte) Fari ion interesa.
8.
Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, C. Rossetti: Sonĝo teruras, sonĝo forkuras, leciono 7a
9. H. Seppik: La tuta Esperanto, 1937
9. H. Seppik: La tuta Esperanto, 1937
- france:
- 1. susciter l'intérêt, intéresser (faire s'intéresser) , faire s'intéresser
- hungare:
- 1. felkelti az érdeklődését 2. érdekessé tesz
- nederlande:
- 1. belangstelling wekken 2. interessant maken
- pole:
- 1. zainteresować (kogoś, czymś) , zaciekawiać (kogoś, czymś) 2. uatrakcyjniać
- ruse:
- 1. заинтересовать (кого-л. чем-л.) 2. сделать интересным
interesiĝi, sin interesi
Iĝi interesata:
- 1. ↝
-
la germanoj tre interesiĝas pri verkoj
el sovetia vivo
[10];
ni ĉiuj interesiĝas en tiu demando;
interesiĝi pri libro, pri oratoro.
sekvi
- 2.
- mi interesiĝas pri liZ .
- 3.
- sin interesi en entrepreno; interesiĝi en la profitoj.
10.
V. Varankin: Metropoliteno, ĉap. 2
- ĉeĥe:
- zajímat
- france:
- s'intéresser, ressentir de l'intérêt, prendre des intérêts, aimer (avoir de l'intérêt pour)
- hispane:
- interesarse
- hungare:
- érdeklődik
- nederlande:
- 1. zich interesseren voor 2. zich interesseren voor 3. zich interesseren in
- pole:
- 1. interesować się, być ciekawym (czegoś), zajmować się (przest.) 2. interesować się, być ciekawym (czegoś), zajmować się (przest.) 3. interesować się, zajmować się (przest.)
- portugale:
- interessar-se
- ruse:
- интересоваться
- slovake:
- pútať, zaujímať
interesiĝo ↝
-
Stato de iu interesata:
li montris plej grandan interesiĝon pri miaj ideoj
kaj tre varme min akceptis
[11];
vigla diskutado post la raporto evidentigis profundan
interesiĝon
de la delegitoj koncerne la Esperantajn aferojn.
intereso 2
- france:
- intérêt (qu'on trouve à qc ou qn), penchant (pour qc ou qn), inclination (pour qc ou qn), goût (pour qc ou qn), sympathie (pour qc ou qn), sollicitude, attention (pour qc ou qn)
- germane:
- Interesse
- hungare:
- érdeklődés
- nederlande:
- interesse
- pole:
- zainteresowanie, ciekawość, zaciekawienie
- portugale:
- interesse
- ruse:
- заинтересованность
neintereso, neinteresiĝo ↝
- Manko de intereso: pro la neinteresiĝo de la ceteraj estraranoj, Renato Corsetti mem prenis je si la respondecon plutrakti kun BKC [12]; li aŭdis voĉon, kiu malgraŭ lia neintereso allogis lian atenton [13].
12.
A. Grigorjevskij:
Mi estis elektita hazarde, Libera Folio, 2004-08-19
13. M. C. d'Aulnoy, trad. D. J. Harlow: La flava gnomo, [2000?]
13. M. C. d'Aulnoy, trad. D. J. Harlow: La flava gnomo, [2000?]
- france:
- désintérêt, incurie
- germane:
- Desinteresse
- hispane:
- desinterés
- pole:
- brak zainteresowanie
- portugale:
- desinteresse
- ruse:
- незаинтересованность
pliinteresigi
- Igi pli interesa: ni krome ludu almenaŭ unu stelon je poento, por pliinteresigi la ludon [14].
14.
L. Beaucaire:
Kruko kaj Baniko el Bervalo, 1974
- france:
- rendre plus intéressant, intéresser (le jeu)
- pole:
- uatrakcyjniać
- ruse:
- сделать более интересным
seninteresa, neinteresa ↝
-
Senigita je intereso:
Ken havas malgravan seninteresan oficon en la urba administrejo
[15];
lia opinio estas tute seninteresa por mi.
indiferenta, malgrava, bagatela, banala.
gurdita.
15.
Claude Piron: Lasu min paroli plu!, La vesperfuŝulo
- ĉeĥe:
- bez zájmu, fádní
- france:
- inintéressant, sans intérêt, dénué d'intérêt, banal, commun (inintéressant), insignifiant (inintéressant), quelconque (inintéressant)
- germane:
- uninteressant
- hispane:
- vulgar (en el sentido de común), insulso, indiferente
- hungare:
- érdektelen
- nederlande:
- onbelangrijk
- pole:
- nieinteresujący, nieciekawy
- portugale:
- sem interesse (adj.)
- ruse:
- безынтересный
- slovake:
- nezainteresovaný
seninteresiĝi
(malofte)
- Perdi intereson, ne havi intereson: la rusa Registaro seninteresiĝas pri nia propagando, eĉ likvidas la poresperantajn organizojn [16]; oni do ne miru ke la plej multaj civitanoj de la membroŝtatoj seninteresiĝas [pri la konstitucia traktato] [17].
16.
E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Je la lumo de la sperto
17. A. C. Robert, trad. V. Lutermano: Speciala kajero pri Eŭropo, Le Monde Diplomatique en Esperanto, 2004-03
17. A. C. Robert, trad. V. Lutermano: Speciala kajero pri Eŭropo, Le Monde Diplomatique en Esperanto, 2004-03
- france:
- se désintéresser (montrer du désintérêt)
- germane:
- desinteressiert sein
- hispane:
- desinteresarse
- portugale:
- desinteressar-se
- ruse:
- потерять интерес
seninteresiĝo ↝
(malofte)
-
Stato de iu seninteresinta.
indiferenteco
senfervoreco, flegmo.
- france:
- désintérêt grandissant, tendance à l'indifférence, tendance à la banalisation
- germane:
- Desinteresse
- nederlande:
- onverschilligheid
- portugale:
- desinteresse (subst.)
- ruse:
- незаинтересованность
administraj notoj
pri
~o:
~a: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~egi: Mankas dua fontindiko.
~egi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~iĝi, sin ~i: Mankas verkindiko en fonto.
sen~iĝo: Mankas dua fontindiko.
sen~iĝo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
Pro la reverkado mi devis grupigi la tradukojn hu, nl, de fine de la artikolo. La koncernatoj bv kontroli. [MB]pri ~igi 2.:
Mi dubas, cxu ~igi sola havas la montritan signifon. [MB]~o: Mankas verkindiko en fonto.
~a: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~egi: Mankas dua fontindiko.
~egi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~iĝi, sin ~i: Mankas verkindiko en fonto.
sen~iĝo: Mankas dua fontindiko.
sen~iĝo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.