*esprim/i UV

*esprimi

(tr)
Montri sian penson aŭ senton per paroloj, gestoj aŭ aliaj aŭdeblaj aŭ videblaj signoj: esprimi opinion, deziron, ĝojon, kontentecon, doloron; por esprimi direkton, ni aldonas al la vorto la finon ‚n‘ [1]; klare liaj rigardoj esprimis la deziron de lia koro [2]; mi esprimas […] koran dankon al tiuj […] institucioj en Parizo, [3]; ili permesis al si esprimi sian admiron [4]; ĉiuj komencis laŭte esprimi sian suspekton [5]. VD:eldiri
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 28
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ib kaj malgranda kristino
3. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ekzistas diferenco
5. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo, Britujo
angle:
express
beloruse:
выражаць
ĉeĥe:
dát najevo, projevit, projevit, projevovat, vyjádřit, vyjadřovat, vyjádřit, vyslovit, říci
ĉine:
寄予 [jìyǔ], 抒发 [shūfā], 用語言表達 [yòngyǔyánbiǎodá], 口头表达 [kǒutóubiǎodá], 名状 [míngzhuàng], 表明 [biǎomíng], 挤出排挤 [jǐchūpáijǐ], 抒 [shū], 表示 [biǎoshì]
france:
exprimer (dire)
germane:
ausdrücken, äußern
hispane:
expresar
hungare:
kifejez
japane:
表現する [ひょうげんする], 示す [しめす], 言い表す [いいあらわす]
katalune:
expressar
nederlande:
uitdrukken
perse:
بیان کردن، ابراز کردن، اظهار کردن
pole:
wyrażać
portugale:
exprimir, expressar
ruse:
выразить
slovake:
prejaviť, vyjadriť, vysloviť
svede:
uttrycka
ukraine:
виражати, висловлювати

esprimo

1.
Montro de penso aŭ sento per paroloj aŭ gestoj: milda esprimo aperas sur lia malama vizaĝo [6]; la rozo […] estas la esprimo kaj la simbolo de […] amo [7]; la trajtoj […] ĉe la nun tute plenkreska knabino montris ankoraŭ la saman esprimon, kiu iam lumis sur la vizaĝo de la infano [8]; iliaj okuloj havis esprimon de trankvila frenezo [9].
2.
LIN Dirmaniero, formulo2, komplimento1: tiu esprimo estas malklara, internacie nekomprenebla; novaj esprimoj devas esti enkondukataj nur iom post iom, nerimarkeble[10]; en ĉiu lingvo natura tre multaj esprimoj havas por ĉiu parto de parolo apartan vorton [11]; kiamaniere demandi? ― sed ŝi trovis nenian konvenan esprimon [12].
3.
MATMatVort KOMP Sinsekvo da simboloj, indikanta matematikan aŭ programan objekton: la esprimo `a^x-2` konsistas el kvar simboloj kaj prezentas rezulton de du sinsekvaj operacioj; kalkulu la esprimon `a^2+5a-2`, kiam `a=2`; egalaĵo konsistas el du esprimoj kunigitaj per egalsigno. SUB: Komparu kun: formulo.
afrikanse:
frase
albane:
fraza
amhare:
ሐረግ
angle:
expression
arabe:
العبارة
armene:
արտահայտություն
azerbajĝane:
söz
beloruse:
выраз
bengale:
ফ্রেজ
birme:
ထားသောစာပိုဒ်တိုများ
bosne:
frazu
ĉeĥe:
projev, výraz, vyjádření
ĉine:
表达式 [biǎodáshì], 晶光 [jīngguāng], 花柱 [huāzhù], 語氣 [yǔqì]
dane:
sætning
estone:
fraasi
eŭske:
esaldi
filipine:
parirala
france:
expression
galege:
frase
germane:
Ausdruck
guĝarate:
મહાવરો
haitie:
fraz
haŭse:
magana
hebree:
ביטוי, הבעה
hinde:
वाक्यांश
hispane:
expresión
hungare:
kifejezés
igbe:
okwu
irlande:
frása
islande:
setning
japane:
フレーズ
jave:
tembung
jide:
פראַזע
jorube:
gbolohun
kanare:
ನುಡಿಗಟ್ಟು
kartvele:
ფრაზა
katalune:
expressió
kazaĥe:
сөйлем
kimre:
ymadrodd
kirgize:
түрмөк
kmere:
ឃ្លា
koree:
문구
korsike:
scritta
kose:
ibinzana
kroate:
fraza
kurde:
bikaranînê
latve:
frāze
laŭe:
ປະໂຫຍກ
litove:
frazė
makedone:
фраза
malagase:
andian-teny
malaje:
frasa
malajalame:
ശൈലി
malte:
frażi
maorie:
kīanga
marate:
वाक्यांश
monge:
kab lus
mongole:
өгүүлбэр
nederlande:
uitdrukking
nepale:
वाक्यांश
njanĝe:
mawu
panĝabe:
ਵਾਕੰਸ਼
paŝtue:
عبارت
perse:
1. بیان، ابراز، اظهار 2. عبارت، اصطلاح 3. عبارت
pole:
1. wyraz 2. wymowa 3. wyrażenie, wyrażenie (algebraiczne)
ruande:
interuro
ruse:
выражение
samoe:
fuaitau
sinde:
جملي
sinhale:
වැකිය
skotgaele:
abairt
slovake:
kombinácia znakov, výraz
slovene:
stavek
somale:
odhaahda
ŝone:
chirevo
sote:
poleloana e reng
sunde:
babasan
svahile:
maneno
svede:
uttryck
taĝike:
ибора
taje:
วลี
tamile:
சொற்றொடர்
tatare:
гыйбарә
telugue:
పదబంధం
ukraine:
фраза
urdue:
جملہ
uzbeke:
ifoda
vjetname:
cụm từ
zulue:
isisho

esprimaĵo

1.
Esprimo2: el liaj poemoj, nur kelkaj superas la nivelon de simpla emocia esprimaĵo [13]; la redakcio jam havas sufiĉan provizon de verkoj, kaj ke tial la demando pri publikigo de mia romano, laŭ ŝia esprimaĵo, „forfalas“ [14].
2.
MAT(arkaismo) [15]=esprimo3
angle:
expression
germane:
Ausdruck
perse:
2. عبارت
pole:
2. wyrażenie (algebraiczne)

esprimilo

1.
Ia rimedo por esprimi ion: pentristo, skulptisto aŭ alia artisto esprimas sin per aliaj rimedoj ol per la lingvo, tio signifas, ke sur tiu senta kampo li uzas nelingvajn esprimilojn [16]; tiu silento […] estis la plej perfekta esprimilo de iliaj komunaj pensoj [17].
2.
LIN Lingva rimedo por esprimi iun sencon aŭ nuancon: la penso starigas inter ideoj certan nombron da rilatoj, por kiuj la naciaj lingvoj ne ĉiam disponas esprimilojn [18]; en okazo de kunveno li uzu neŭtralan esprimilon, kiel Esperanto [19]; KOMP rekursiaj funkcioj estas eleganta esprimilo por prezenti multajn klasikajn algoritmojn.
16. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
17. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, III.
18. G. Waringhien: Lingvo kaj vivo, 1989
19. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof
angle:
expressive means, (language) feature
beloruse:
выяўленчы сродак
ĉeĥe:
výrazový prostředek
france:
moyen d'expression
germane:
Ausdrucksmittel 2. Ausdrucksmöglichkeit, Formulierung
hispane:
medios de expresión
hungare:
kifejezőeszköz
katalune:
mitjà d'expressió
nederlande:
uitdrukkingsmiddel
perse:
ابزار بیان
pole:
wyrażenie, środek wyrazu
ruse:
изобразительное средство, средство выражения
slovake:
výrazový prostriedok
ukraine:
засіб вираження

esprimisma

Konforma al la stilo de esprimismo, el la esprimismo: „La krio“ estas unu el la plej reprezentaj artaĵoj de la esprimisma movado [20].
angle:
expressionist
beloruse:
экспрэсіянісцкі
france:
expressioniste (adj.)
germane:
expressionistisch
hispane:
expresionista
itale:
espressionistico
katalune:
expressionista
perse:
اکسپرسیونیست
pole:
ekspresjonistyczny

esprimismo

BELA Arta stilo, kiu forte prezentas sentojn kaj emociojn, eĉ per troigo aŭ karikaturo, historie precipe germandevena movado el la unua duono de la 20a jarcento; ankaŭ nomata ekspresionismo: esprimismo velkos kun naŭzo / post laŭto ekestos kontemplo [21]; Miklós Radnóti […] debutis kiel avantgarda poeto, liaj fruaj poemoj montras la influojn de esprimismo kaj superrealismo [22].
21. J. S. Skorupski: Soneto je kelkaj kontemploj, Sonetado, 1995-07-20
22. N. Ruggiero: taglibro de nenifaranto, 2005-11-06
angle:
expressionism
beloruse:
экспрэсіянізм
ĉine:
表现主义 [biǎoxiànzhǔyì]
france:
expressionisme
germane:
Expressionismus
hispane:
expresionismo
itale:
espressionismo
japane:
表現主義 [ひょうげんしゅぎ]
katalune:
expressionisme
perse:
اکسپرسیونیسم
pole:
ekspresjonizm

dankesprimo

Pli-malpli formalo esprimo de danko: ĉiu kreitaĵo de Dio estas bona, kaj nenio devas esti forĵetita, se oni ĝin ricevas kun dankesprimo [23]; per preĝo kaj peto kun dankesprimo, viaj deziroj sciiĝu al Dio [24]; li lasis lin kun sinceraj dankesprimoj [25].
23. La Nova Testamento, I. Timoteo 4:4
24. La Nova Testamento, Filipianoj 4:6
25. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
angle:
thanks, expression of thanks
beloruse:
выражэньне падзякі
france:
formule de remerciement
germane:
Danksagung
hebree:
תודה
japane:
感謝の言葉 [かんしゃのことば], 謝辞 [しゃじ]
nederlande:
dankbetuiging
pole:
wyrażenie podziękowań, podziękowanie
ukraine:
висловлення подяки

subesprimo

MATKOMP
Esprimo rigardata kiel parto de alia esprimo: ŝpari komunajn subesprimojn en programo; redukti egalajn subesprimojn en algebra frakcio. SIN:termo
angle:
subexpression
beloruse:
падвыраз
france:
sous-expression
germane:
Unterausdruck, Term
hispane:
subexpresión
hungare:
részkifejezés
katalune:
subexpressió (inform.)
perse:
زیرعبارت
pole:
podwyrażenie
ruse:
подвыражение

vizaĝesprimo

Esprimo de emocio, sento, opinio videbla sur la momenta ŝajno de la vizaĝo; fizionomio1: li […] havis la vizaĝesprimon de kaprica infano, kiu tuj ekploros [26].
26. L. Karpunina: Neokazinta amo, 2007
angle:
facial expression
beloruse:
выраз твару
ĉine:
顏色 [yánsè], 神 [shén], 神色 [shénsè], 神态 [shéntài]
france:
figure (expression du visage), physionomie
japane:
表情 [ひょうじょう]
nederlande:
gelaatsuitdrukking
pole:
wyraz twarzy
ukraine:
вираз обличчя

administraj notoj

sub~o: Mankas dua fontindiko.
sub~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.