4pedagogi/o PV

pedagogio

PED Scienco pri instruado kaj edukado, arto instrui kaj eduki precipe infanojn; didaktiko: lernejo, kiu edukas laŭ Steiner-pedagogio, malfermis siajn pordojn por senpaperuloj [1]; moderna pedagogio postulas, ke ankaŭ malsaniĝintaj infanoj […] rajtas kaj devas kunstudi en la samaj lernejoj kie aliuloj [2]; fakaj prelegoj pri la muzikrilataj merkato, pedagogio, sociologio, politiko, kulturo, ktp [3].
1. G. Van Damme: Sep en unu bato, Monato, 1999/03, p. 6
2. Monato, Bardhyl Selimi: Sistemo ne imuna, 2008
3. Monato, Franz-Georg Rössler: Merkato dampita, 2010
angle:
pedagogy
beloruse:
пэдагогія, пэдагогіка
ĉeĥe:
pedagogie, pedagogika, vychovatelství
ĉine:
教学法 [jiàoxuéfǎ], 教學法 [jiàoxuéfǎ], 教育学 [jiàoyùxué], 教育學 [jiàoyùxué], 訓育 [xùnyù], 训育 [xùnyù], 訓迪 [xùndí], 训迪 [xùndí]
france:
didactique (subst.), pédagogie
germane:
Pädagogig, Didaktik
hungare:
pedagógia, neveléstan, neveléstudomány
japane:
教育学 [きょういくがく], 児童教授法 [じどうきょうじゅほう]
katalune:
pedagogia
nederlande:
opvoedkunde, pedagogie
pole:
pedagogia
portugale:
pedagogia
rumane:
pedagogie
ruse:
педагогика, педагогия
slovake:
pedagogika
ukraine:
педагогіка

pedagogia

Priinstrua: tro malofte oni kritike konsideras ties enhavon, aspekton, valoron – sciencan, pedagogian, lingvan [4]; en pedagogia revuo, eldonita de la flandra ministrejo pri edukado, aperis raporto pri la seksa konduto de lernejanoj [5]; la leningrada pedagogia instituto [6]; la aŭtoro pretendas havi pedagogian sistemon, per kiu li povus el ĉiu sana infano eduki geniulon pri iu ajn fako, kaj la edukadon de siaj infanoj li nomas pedagogia eksperimento, per kiu li pruvis la efikecon de sia sistemo [7]; kiel instruistojn oni dungis unue pedagogie neinstruitajn islamanojn aŭ teologojn el eksterlando [8].
4. W. M. A. de Smet: Ekzotaj arboj en Esperantujo, Monato, 1997/10, p. 19
5. Guido van Damme: Gejunula seksumado, Monato, 1995/01, p. 10
6. Monato, Boris Kolker: Estas danĝere esti poeto, 2003
7. Monato, Edmund Grimley Evans: Pri edukado de geniuloj, 2007
8. Monato, Evgeni Georgiev: 100 jarojn leĝo pri islamo, 2012
angle:
pedagogical
beloruse:
навучальны, дыдактычны
ĉeĥe:
pedagogický, výchovný
ĉine:
教学法 [jiàoxuéfǎ], 教學法 [jiàoxuéfǎ], 师范 [shīfàn], 師範 [shīfàn]
france:
didactique, pédagogique
germane:
pädagogisch, didaktisch
hispane:
didáctico
hungare:
pedagógiai, neveléstani, neveléstudományi
japane:
教育学の [きょういくがくの], 児童教育の [じどうきょういくの]
katalune:
pedagògic
nederlande:
didactisch
pole:
pedagogiczny
rumane:
pedagogic
slovake:
pedagogický, výchovný
ukraine:
педагогічний

pedagogiisto

PED Sciencisto studanta la pedagogion: la barono estis pedagogiisto kaj intencis plibonigi la edukadon de gejunuloj per sporto [9]; Jan Amos Komenský ― la tuta kultura mondo festis la 400-an naskiĝtagon de la granda pedagogiisto [10].
angle:
pedagogue
beloruse:
пэдагог (навуковец)
ĉeĥe:
pedagog
ĉine:
教书匠 [jiāoshūjiàng], 教書匠 [jiāoshūjiàng], 教育者 [jiàoyùzhě]
france:
pédagogue
germane:
Pädagoge, Erziehungswissenschaftler
hungare:
neveléstudományi szakember, pedagógus (tudós)
japane:
教育学者 [きょういくがくしゃ]
katalune:
pedagog
nederlande:
opvoedkundige, pedagoog
pole:
pedagog
rumane:
pedagog
ruse:
педагог (учёный)
slovake:
pedagóg

administraj notoj