2psikologi/o PV , psiĥologi/o FK

psikologio, psiĥologio   Vikipedio

1.  
PSISCI Scienco pri konsciaj aŭ nekonsciaj fenomenoj de spirito: en la jaro 1887 oni malfermis […] antropologian fakultaton por anatomio, fiziologio, higieno, psiĥologio kaj sociologioFK .
2.
Mensaj apartaĵoj de individuo aŭ grupo: ne eblas, ridindas ĉion ekspliki per la kruela psiĥologio de sovaĝaj subhomoj [1]; Japanoj fariĝis riĉaj, sed ilia psiĥologio restas tipe etburĝa. [2].
3.  
(figure) Intua kapablo kompreni, priskribi aŭ gvidi sentojn de aliaj homoj: mankas psikologio, ne tiom profunde desegnitaj estas la karakteroj de l' ĉefrolantoj [3]. VD:kunsento
1. Redakcie, La Ondo de Esperanto, 2002:4
2. YAMASAKI Seiko^: Busoj, biciklantoj kaj kavaliraj kutimoj, Monato, 2007
3. NikSt: Bona distrilo kaj memlernilo, Monato, jaro 1994a, numero 10a, p. 22a
angle:
psychology
beloruse:
псіхалёгія
bulgare:
психология
ĉeĥe:
psychologie
france:
psychologie
germane:
Psychologie
hispane:
psicología
hungare:
lélektan, pszichológia
katalune:
psicologia
nederlande:
psychologie
portugale:
psicologia
ruse:
психология
slovake:
psychológia

psikologia, psiĥologia

(figure) Bone komprenanta, komentanta, reaganta al animstatoj de kunhomoj: sukcesas ankaŭ kelkaj aliaj psikologiaj portretoj – ili estas, se ne tro profundaj, tamen sufiĉe trafaj [4]; provo prezenti kiel spektaklon la subtilecon de la psiĥologia vivo apenaŭ plaĉus al la originala kreinto [5].
4. Nikolao Gudskov: Libro el malnova verkista arkivo (István Nemere, Vizito sur la teron), Monato, jaro 2001a, numero 12a, p. 27a
5. Trevor Steele: Patrick White --- Vivo kaj verko
angle:
psychological
beloruse:
псіхалягічны
bulgare:
психологичен
france:
psychologique
germane:
psychologisch
hispane:
psicológico
hungare:
lélektani, pszichológiai
katalune:
psicològic
nederlande:
psychologisch
ruse:
психологичный, психологический

psikologiisto, psiĥologiisto   Vikipedio

PSI
Fakulo pri psikologio: Erich Fromm […] estis germana-usona psiĥoanalizisto, filozofo kaj socia psiĥologiisto [6]. SIN:psikologo, psiĥologo
angle:
psychologist
beloruse:
псіхоляг
bulgare:
психолог
ĉeĥe:
psycholog
france:
psychologue
germane:
Psychologe
hispane:
psicológo
hungare:
pszichológus, lélekbúvár
katalune:
psicòleg
nederlande:
psycholoog
ruse:
психолог
slovake:
psychológ

administraj notoj