Freŭd/o SPV

Freŭdo

PERSPSI Germanlingve Sigmund Freud (1856 – 1939), aŭstra psikiatro kaj psikologo, la fondinto de la psikanalizo: influis ŝin Spinoza, Platono, Freŭdo [1]; por reala malmunto de la religio, do, necesas kompreni ties radikojn – subkonsciajn, psikologiajn, sociologiajn, tion komencis Fejerbaĥo, Markso, Freŭdo kaj aliaj gravaj pensuloj, kaj ĝuste ilia laboro bezonas daŭrigon [2].
1. Monato, Franz-Georg Rössler: Vivo en vortoj
2. Monato, Nikolao Gudskov: Ateismo eksterscience
angle:
 Freud
beloruse:
 Фройд
france:
 Freud
germane:
Sigmund Freud
hungare:
 Freud
itale:
 Sigmund Freud
nederlande:
 Sigmund Freud
portugale:
 Freud
ruse:
 Фрейд
ukraine:
 Фрейд

freŭda

Iel rilatanta kun la konceptoj de Freŭdo: sofo estas ofte ligita kun la freŭda psikanalizo [3].
angle:
 Freudian
beloruse:
 фройдаўскі
france:
 freudien
germane:
 freudsch
hungare:
 freudi
itale:
 freudiano
nederlande:
 freudiaans
portugale:
 freudiano
ruse:
 фрейдовский
ukraine:
 фрейдівський, фрейдистський

freŭdismo

PSI Doktrino, iniciatita de Freŭdo, pri la erotika origino de ĉiaj homaj instinktoj kaj sentoj: „Kompendio de psikanalizo aŭ la Freŭdismo en nur 100 paĝoj“ [4]; Ernő Kahána […] luktis kontraŭ freŭdismo [5]. VD:libido
angle:
 Freudianism
beloruse:
 фрайдызм
france:
 freudisme
hungare:
 freudizmus
itale:
 teoria freudiana
nederlande:
 freudianisme
portugale:
 freudismo
ruse:
 фрейдизм
ukraine:
 фрейдизм, фройдизм

administraj notoj