*17princip/o
*principo
↝ 
- 1. ↝
- La fonto, origino, prakaŭzo, fundamenta elemento el kiu io devenas: la laboro estas la principo de riĉiĝo; la atomoj estas la principo de la korpoj.
- 2. ↝
- Fundamenta veraĵo aŭ regulo, sur kiu baziĝas rezonado aŭ konduto: iri de la principo al la konsekvencoj; la principoj de la geometrio; la momento en kiu ni ektuŝus tiun principon (la neŝanĝeblon de la Fundamento) estus la komenco de nia morto [1] mi havas kiel principon, neniam prokrasti la aferojn; homo sen principoj (malbonkonduta).
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
- angle:
- principle
- beloruse:
- 1. пачатак, першапрычына 2. прынцып
- ĉeĥe:
- princip, zásada
- france:
- 1. fondement 2. principe
- germane:
- Grundsatz, Prinzip
- hispane:
- 1. principio (fuente) 2. principio (idea, ideal, regla)
- katalune:
- principi
- nederlande:
- principe, grondbeginsel
- perse:
- اصل 1. اساس، مبدأ، منشأ
- portugale:
- princípio (regra, lei)
- ruse:
- 1. начало, первопричина 2. принцип
- slovake:
- zásada
principe
- 1. ↝
- Laŭ teoriaj principoj (kontraste kun "efektive"): tio, kio estos principe decidita de ili kiel dezirindaZ ; principe mi konsentas, sed praktike mi hezitas.
- 2. ↝
- Koncernante la principojn, funde, esence: se ni malkonsentas principe, kial paroli pri detaloj?
- beloruse:
- прынцыпова
- ĉeĥe:
- principiálně, zásadně
- france:
- en principe
- germane:
- grundsätzlich, prinzipiell
- katalune:
- en principi
- nederlande:
- in principe, principieel
- perse:
- اصولاً، اساساً
- ruse:
- в принципе, принципиально
- slovake:
- principiálne, zásadne