2norm/o PV

normo

1.
(komune) Ordinara, laŭregula stato: mil talentoj […] laŭ la ĝisnuna normo de l' elspezoj povis sufiĉi por sep ĝis dek tagoj [1].
2.
Konvencio; kondutoj, formoj konsiderataj modelaj, akcepteblaj en iu socio: kiel ŝi travivos la proceduron en rusa lingvo laŭ normoj kaj kutimoj, pri kiuj ŝi konas nenion CKv ; ne ekzistas difinitaj normoj pri beleco ChM ; iom tro mankis karno, laŭ normoj stefanaj ChR ; la lingva uzo devas kiel eble plej proksimiĝi al socia normo, por ke ĝia efikeco (komprenateco) estu maksimuma EeP ; sen la skriba literaturo […] kultura kaj tradicia normoj neniam estus povintaj ekesti EeP . VD:kutimo2, mezuro4, uzanco
3.
TEKEKON Metia, teĥnika regulo difinanta komune observatajn procedojn, mezurojn, ecarojn: samnormigi ĉiujn fabrikaĵojn, laborilojn; li proponis […] pligrandigon de la labornormoj (kp disciplino2) ĉe la sama salajro, aŭ malpligrandigon de la salajro ĉe la samaj normoj Metrop ; ekde 1925 la aperigon de la ŝlosiloj prizorgis ICK, poste UEA, laŭ la normo de ICK ĝis 1933 aperis ŝlosiloj en 26 lingvoj EeP ; internacia listo, pretigita laŭ la kondiĉoj de la Ĝenerala Regularo kaj laŭ la normo: unu komitatano B je 250 delegitoj EeP ; JUR sistemo de juraj normoj (kp kodekso2) [2]; librotenaj normoj MD02 ; la normoj de World Wide Web Consortium (W3C) Kon11 ; kuracista institucio havanta avangardan teknologion por trakti la Ebolo-pacientojn kaj sekurecajn normojn superajn al la postulataj de MOS Kon11 ; dizelaj veturiloj, kiuj plenumas la poluajn normojn Kon11 ; 200-oble pli granda ol la normoj (t.e. limvaloro) (3-5 milirentgenoj) Kon11 ; la planeda semajnsistemo [en] la 20a jarcento […] fariĝis internacia normo Kon11 . VD:kanono2, modelo, ŝablono, tipo
4.
MATPIV1 (super reela aŭ kompleksa vektora spaco) Tia reela bildigo `p`, ke por ĉiuj ajn vektoroj `x`, kaj por ĉiu ajn skalaro `alpha` veras: (1) `p(x) ge 0`; (2) `p(x)=0`, se kaj nur se `x=0`; (3) `p(alpha*x)=|alpha|p(x)`; kaj (4) `p(x+y) le p(x)+p(y)`: la normon de vektoro `x` oni ofte signas per `||x||`; la nocio normo plivastigas por vektoraj spacoj la nocion de moduloabsoluta valoro; por normoj super algebroj oni plie postulas, ke `p(x xx y) le p(x)*p(y)`; en spaco provizita per skalara produto, la bildigo `p(x)=sqrt(:x|x:)` estas normo, nomata eŭklida normo; la bildigo, kiu ĵetas paron `(x,y)` al `||x-y||` estas metriko.
angle:
1. norm, standard 3. norm, standard 4. norm
beloruse:
1. норма, стандарт 3. норма, стандарт 4. норма (вэктара)
ĉeĥe:
 norma, pravidlo, předpis, standard
france:
4. norme (d'un vecteur)
germane:
 Norm 2. Konvention 3. Vorschrift, Vorgabe, Regel 4. Norm
hispane:
 norma
hungare:
1. norma, szabály, szabvány, előírás sam~igi: szabványosít. 3. szabvány 4. norma
katalune:
 norma sam~igi: normalitzar.
nederlande:
1. norm 3. regel
pole:
1. norma, standard 3. norma, standard 4. norma (wektora)
portugale:
 norma
ruse:
1. норма, стандарт 3. норма, стандарт 4. норма (вектора)
slovake:
 norma, pravidlo, predpis, štandard
tibete:
 ཚད་ལྡན་
ukraine:
 норма, еталон, зразок, стандарт

norma

1.
Koncernanta la normon; normanta: Sennacieca Asocio Tutmonda lanĉis verkon, kiu estas jam ekde tiam konsiderata lingvo-norma referenco en nia lingvo Kon11 ; mi fidis […] trovi la faktojn en unu-du normaj fakverkoj [3]; la Valencia Lingvo-Akademio […] interakordis pasintlunde agnoski kiel ‚ĉiucelan oficialan norman referencon‘ la valencian uzitan ekde 1983 de la Departemento pri Klerigo kaj Kulturo [4].
Rim.: Por distingi tiun sencon disde ‚normkonforma‘ oni povas uzi ankaŭ ‚normiga‘: antaŭnelonge aperis internaciaj normigaj dokumentoj pri doganaj aferoj [5].
2.
Konforma al normo, normita, laŭnorma, normala: norma lingvo FK ; revizio de 118 800 normaj paĝoj en 5 lingvoj EeP ; la romianoj anstataŭis la egiptan „norman grenon“ per sia propra valuto Kon11 ; laŭ norma prononco de la germana lingvo la menciitaj nomoj efektive finiĝas per -er [6]; presiloj havas nur normajn paperformatojn, do ankaŭ deklinia notico foruzas folion A4 [7]; nur tio atingas la rulbendon, kio estas norma [8]; pavilono el normaj EU-paledoj [9]; la salajronivelo tie apenaŭ kompareblas kun tiuj normaj en la unio [10].
angle:
 normal, standard
beloruse:
2. нармальны, стандартны, адпаведны норме, адпаведны стандарту
ĉeĥe:
 noremní, normový, normální, předpisový
germane:
1. Norm- 2. normgerecht, normgemäß, normiert, genormt
hispane:
 normal
hungare:
1. szabvány-, norma- 2. szabványos, norma szerinti, szabályos
katalune:
1. normatiu 2. normal
nederlande:
 normaal, standaard-
pole:
1. normowy 2. normatywny, standardowy
portugale:
 normal
ruse:
2. нормальный, соответствующий норме, стандартный
slovake:
 normový, predpisový
ukraine:
 відповідний нормі, нормальний, стандартний

normi

MAT(fakula ĵargono)
(vektoran spacon) Provizi ĝin per normo 4.
Rim.: Ial MatVort preferis uzi „normigi“ ĉi-sence, dum ŝajnas, ke la senpera verba derivaĵo sufiĉas. Notindas, ke „normigi“ jam ekzistas en PIV1 , sed kun malpreciza difino, kiu sugestas uzeblecon en kuntekstoj de la tipo normigi polinomon (dividi ĝin per la altgrada koeficiento) normigi nombron (prezenti ĝin sub laŭnorma formo mantiso kaj eksponento). Ĉiuokaze oni atentu ne konfuzi „normi“ kaj „ununormigi“, kiuj ofte koincidas en nacilingvaj tradukoj.
angle:
 norm
beloruse:
 нармаваць
ĉeĥe:
 být podle normy, být v normě
france:
 normer (espace)
germane:
 normieren
hispane:
 normalizar
hungare:
 normál
katalune:
 normar
pole:
 normować
ruse:
 нормировать
slovake:
 byť v norme

normumi

ĉeĥe:
 normalizovat
hungare:
 normál
slovake:
 normalizovať
ukraine:
 нормувати

normumita

normhava[12], normohava, normita[13], normigitaMatVort

angle:
 normed
beloruse:
 нармаваны
france:
 normé (espace)
germane:
 normiert
hungare:
 normált
katalune:
 normat
nederlande:
 genormeerd
pole:
 unormowany
portugale:
 normado
ruse:
 нормированный

duonnormo

MAT
(super reela aŭ kompleksa vektora spaco) Reela bildigo kun samaj ecoj kiel normo 4, krom ke la bildo de nenula vektoro rajtas esti nula: se `f` estas lineara formo, la bildigo, kiu ĵetas vektoron `x` al `|f(x)|` estas duonnormo.
Rim.: Ial PIV2 preferas la formon „seminormo“, dum ni preferis pli skemisman terminon, kiun konas ankaŭ la germana kaj la rusa.
angle:
 semi-norm, pseudonorm
france:
 semi-norme
germane:
 Halbnorm, Quasinorm, Seminorm
hungare:
 félnorma
katalune:
 seminorma
pole:
 półnorma
ruse:
 полунорма, семинорма

sennormeco

(komune) Manko de normo, de reguloj, de orda maniero: anstataŭ esti la avangardo de la civilizo, Rusio povos esti ĝia lasta bastiono kontraŭ la atakoj de barbareco kaj sennormeco sur ĉiuj frontoj [14].
14. K. Kniivilä: Homoj de Putin, 2016
france:
 pagaille

ununorma

MAT
a)
(p.p. vektoro) Kies normo 4 egalas al 1. SIN:normumita.
b)
(p.p. bazo) Kies elementoj estas ununormaj 1.a.
Rim.: La formo „ununorma“ prezentas teorian problemeton, nome oni povus kompreni ĝin kiel „havanta unu normon“. Tamen tiu principa ambigueco ŝajnas apenaŭ ebla kaj jam ekzistas precedenco de tiaj kunmetaĵoj (ekz-e „unuvalenta“PIV1 , aŭ „dekbaza“PIV2 ).
angle:
1.a normalized (vector) 1.b normalized (basis)
france:
1.a (vecteur) normé, (vecteur) unitaire 1.b (base) normée
germane:
1.a normiert (-er Vektor) 1.b normiert (-e Basis)
hungare:
1.a normált (vektor) 1.b normált (bázis)
katalune:
 normalitzat
pole:
1.a (wektor) jednostkowy, (wektor) unormowany 1.b (baza) unormowana
portugale:
 normal
ruse:
1.a нормированный (вектор) 1.b нормированный (базис)

ununormigi

MATPIV2 (fakula ĵargono)
(vektoron) Dividi ĝin per ĝia normo 4 por ricevi ununorman rezulton. SIN:normumi.
Rim.: „Normumi“ troveblas en PIV1 , MatVort kaj Deneva , sed ĝi ne estas tre logika: la ĉefa koncepto ja estas „vektoro, kies normo egalas al 1“. Estas malfacile signifi tion per derivaĵo de „normumi“. Efektive, „normumita“ ne tre taŭgas logike, ĉar la normumota kaj normumita vektoroj ne estas identaj. Tial ni preferas „ununormigi“, travidebla pluderivaĵo de „ununorma“.
angle:
 normalize
beloruse:
 нармаваць
ĉeĥe:
 normalizovat
france:
 normer (un vecteur)
germane:
 normieren
hungare:
 normál
katalune:
 normalitzar
portugale:
 normalizar
ruse:
 нормировать
slovake:
 normalizovať
ukraine:
 нормувати

administraj notoj

~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~umi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~umita: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~hava, ~ohava, ~ita, ~igita: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
duon~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
unu~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
unu~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.