*fuŝ/i

*fuŝi  

(tr)
Malbone fari pro intenca aŭ nevola senzorgeco; faraĉi: la tajloro fuŝis mian veston; vi fuŝis la kuiraĵon; la lernanto fuŝis sian taskon; mi nenion misfaris, mi nenion fuŝis, mi nenion malbonigis: nur okazis tio, ke mi malsukcesis [1]; tute ne estas nature, ke la motoro tiamaniere fuŝiĝis, se li agis normale [2]; mi ne imagis tiuepoke, ke vi fuŝos ĉion ĉi per brandemo, ke vi fuŝos vin mem, ke vi fuŝos nian kunan vivon, manke de volo [3]. VD:difekti, saboti.
1. Claude Piron: Lasu min paroli plu!, Malkontentas la meĥanikisto
2. Claude Piron: Lasu min paroli plu!, Malkontentas la meĥanikisto
3. Claude Piron: Lasu min paroli plu!, Jen vi ree trinkas!
angle:
bungle, botch
beloruse:
рабіць сьпехам, рабіць абы-як, халтурыць, псаваць
france:
bâcler, bousiller (gâcher), gâcher (bousiller)
germane:
pfuschen, verpfuschen, verhunzen, verderben
hispane:
hacer mal, hacer chapuceramente
hungare:
elront, elhibáz, elpuskáz
nederlande:
knoeien, verknoeien
portugale:
trabalhar mal, atamancar, fazer às pressas, borrar (pintura, escrita)
ruse:
сделать кое-как, сделать наспех, схалтурить, испортить дело
tokipone:
pakala

fuŝo  

Ago fuŝi: ili timegis, [...] ke la tuta urbo parolos pri ilia misfaro, pri tiu gravega fuŝo [4].
beloruse:
памылка, хіба, промах, прамашка
france:
bévue, gâchis, gaffe
hispane:
chapuza
hungare:
hiba, balfogás
nederlande:
stommiteit, knoeiboel
ruse:
ошибка, промах
tokipone:
pakala

fuŝa

Rilata al fuŝo, fuŝanta, fuŝata: ni sukcesis preskaŭ tute detrui la fuŝan agadon de la idistoj en niaj laboristaj rondoj [5]; [la supraj principoj] estas senĉese malobeataj, fuŝe aplikataj de tiuj, kiujn oni kutimas nomi niaj plej bonaj aŭtoroj [6]; kiu ne havas idealon, tiu iel similas al ia fuŝa radofaristo, kiu tute ne zorgus, ke la radoj estu cirkloformaj [7].
beloruse:
халтурны, бракаваны, няспраўны, няўмелы
hungare:
hibás, rossz, elpuskázott
nederlande:
knoei-
ruse:
бракованный, неловкий, незадачливый, неумелый

fuŝaĵo

Fuŝita tasko, objekto: tia libro estas nur fuŝaĵo.
beloruse:
халтурная праца, брак
france:
bousillage, gâchis, rebut (qc de bousillé)
germane:
Pfusch, Pfuscherei, Murks
hungare:
kontár, pancser
nederlande:
geknoei
ruse:
халтурная работа, брак

fuŝulo, fuŝisto

Homo, kiu kutime fuŝas: ŝi devas vivi kun akceptinda viro, saĝa, bonkora, juna, unuvorte, kun viro kiel mi, ne kun fuŝulo kiel Jozefo [8].
8. Claude Piron: Lasu min paroli plu!, Revenis amo, feliĉu ni!
beloruse:
халтуршчык, бракароб
france:
bousilleur, gâcheur
germane:
Pfuscher, Stümper
nederlande:
knoeier
ruse:
бракодел, халтурщик
Rim.: La radiko fuŝ' ofte aperas kiel flankelemento en kunmetaĵoj kun senco simila al tiuj de la afiksoj mis- kaj -aĉ. Ekz-e: la idista fuŝentrepreno fiaskis [9]. Vidu fuŝkuiristo, fuŝuzi.

administraj notoj

pri fuŝ/i:
  ~uzi aspektas al mi ARK. Eble indus enkonduki
  (en la artikolon de la koncerna cxefelemento)
  pliajn kunmetajxojn: ~labori, ~fari ks. [MB]
~o: Mankas dua fontindiko.
~aĵo: Mankas fontindiko.
~aĵo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ulo, ~isto: Mankas dua fontindiko.