eŭfori/o

eŭforio

Nedaŭra sento de tre bona farto, feliĉo, ĝojo, optimismo, kiel ekz. ĉe enamiĝo aŭ post travivo de streĉa situacio: antaŭ kelkaj jaroj tie ekregis ia eŭforio en la doma merkato kaj, kredante ke la domprezoj senĉese altiĝos, la bankoj tro facile donadis monpruntojn [1]; kontraŭe al la ĝenerala eŭforio en la tiama Japanio pri la japana-rusa milito li publike kritikis tiun militon [2]; estigis eŭforion la reĝimŝanĝo en Rumanio en 1989 [3]. ANT:disforio
1. Monato, Roland Rotsaert: Kreditkrizo daŭras
2. Monato, Kimura Goro Christoph: Utimura Kanzo antaŭ 150 jaroj naskiĝis
3. Monato, Laszlo Szilvasi: Fora eŭforio
angle:
euphoria
beloruse:
эўфарыя, эйфарыя
ĉine:
安乐感 [ānlègǎn], 欣快 [xīnkuài], 得意洋洋 [déyìyángyáng], 陶醉 [táozuì], 乐观情绪 [lèguānqíngxù], 高昂 [gāoáng], 炒作 [chǎozuò]
france:
euphorie
germane:
Euphorie
hispane:
euforia
nederlande:
euforie
portugale:
euforia
ukraine:
евфорія, ейфорія

administraj notoj