*kolekt/i

*kolekti

(tr)
1.
Venigi plurajn personojn en unu saman lokon por ia komuna celo: kolekti siajn amikojn ĉirkaŭ siB ; kolektu al mi miajn fidelulojn [1]; ŝi embuskas kiel rabisto kaj kolektas ĉirkaŭ si perfidulojn [2]; [la fajro] ĵetas ruĝetan flamon sur la vizaĝojn kolektitajn ĉirkaŭ la kameno BdV ; la kokino kolektas siajn idojn sub siaj flugiloj; kolekti trupojn, armeon, lernantojn, kongreson, konsilantaron; tiu societo kolektas la inteligentularon; du pentraĵoj kolektis ĉirkaŭ si amason da admirantoj [3]. VD:arigi, mobilizi.
2.
Kunmeti apartajn objektojn por komuna destino; arigi disaĵojn: kiu groŝon ne respektas, riĉecon ne kolektas PrV ; kolekti trezorojn, flugfoliojn, librojn, pentraĵojn, poŝtmarkojn, citaĵojn, sentencojn (kompili); la dense kolektitaj tegmentoj BdV ; la fabeloj estis efektive kolektitaj de fratoj Grimm kaj diktitaj de kamparaj rakontantoj [4]; kiu kolektis la venton en siajn mankavojn [5]? kolekti sciigojn, informojn, spertojn; (figure) kolekti siajn (ordigi) pensojn [6] [7]; kolekti sian kuraĝon [8] Prv ; kolekti siajn fortojn, por pretiĝi al la akcepto de la bato Marta .
a)
Levi de tero kaj kunigi por forporti kun si: kolekti pecetojn de rompita vazo; kolekti pajlon [9]; kolekti lignon, mortintajn branĉojn por hejtadoZ ; la formiko kolektas dum la rikolto sian manĝon [10]; kolekti mortintojn sur batalkampo.
b)
Ŝiri de la trunko kaj kunigi por forporti kun si: (ŝir)kolekti florojn [11] [12]; (ŝir)kolekti vinberojn [13] [14] [15] [16]; kolekti pomojn, la grenon; kolektado de fruktoj [17]. SIN:rikolti, deŝiri.
c)
Depostuli aŭ peti de privatuloj monon: kolekti impostojn [18]; kolekti monon FK [19].
afrikanse:
versamel
albane:
mblidhen
amhare:
ተሰብሰቡ
angle:
collect
arabe:
جمع
armene:
հավաքել
azerbajĝane:
toplamaq
beloruse:
зьбіраць, сабраць, калекцыяваць
bengale:
জড়ো করা
birme:
စုရုံး
ĉeĥe:
jímat, sbírat, shromažďovat, vybírat
dane:
samle
estone:
koguda
eŭske:
bildu
filipine:
mangolekta
france:
assembler, cueillir, collecter, collectionner, ramasser, rassembler, réunir, regrouper
galege:
recoller
germane:
1. sammeln, versammeln, um sich scharen 2. sammeln, zusammenbringen, auflesen 2.a aufsammeln, zusammenlesen 2.b (Blumen) pflücken , (Gras) rupfen , einsammeln (Früchte), stechen (Spargel) , ausgrabenh (Kartoffeln), einbringen Getreideernte), lesen (Wein) 2.c sammeln, einziehen, erheben, eintreiben
guĝarate:
ભેગા
haŭse:
tara
hinde:
इकट्ठा
hispane:
1. reunir 2. agrupar 2.a reunir, recoger 2.b recolectar 2.c recaudar
hungare:
gyűjt, begyűjt, beszed, összegyűjt, összeszed kiu groŝon ne respektas, riĉecon ne ~as: ki a fillért nem becsüli, a forintot nem érdemli
irlande:
bhailiú
islande:
safna
japane:
集まる
jave:
klumpukne
jide:
דרינגען
jorube:
kanare:
ಸಂಗ್ರಹಿಸಲು
kartvele:
შევიკრიბოთ
kazaĥe:
жинау
kimre:
casglu
kirgize:
жыйноо
kmere:
ប្រមូលផ្តុំ
koree:
수집
korsike:
vinianu
kose:
ndibahlanganise
kroate:
prikupiti
kurde:
civandin
latine:
congregate
latve:
savākt
laŭe:
ເກັບ
litove:
surinkti
makedone:
соберат
malagase:
hanangona
malaje:
mengumpul
malajalame:
ശേഖരിച്ചു
malte:
jiġbru
maorie:
kohikohi
marate:
गोळा
mongole:
цуглуулах
nederlande:
1. verzamelen, bijeenbrengen 2. verzamelen, bijeenbrengen 2.a verzamelen, oprapen, sprokkelen 2.b oogsten, plukken 2.c innen
nepale:
भेला
okcidentfrise:
sammelje
panĝabe:
ਇਕੱਠਾ
paŝtue:
راټول
pole:
gromadzić, nazbierać, zbierać
ruande:
guterana
rumane:
colecta, înghesui
ruse:
собирать, собрать
samoe:
aofaga
sinde:
گڏ
sinhale:
රැස්
skotgaele:
a ‘cruinneachadh
slovake:
nazbierať, zbierať
slovene:
zbrati
somale:
ururiyaan
ŝone:
kuunganidza
sote:
bokella
sunde:
ngumpulkeun
svahile:
kukusanya
taĝike:
гирд
taje:
รวบรวม
tamile:
சேகரிக்க
tatare:
җыел
telugue:
సేకరించడానికి
tibete:
སྒྲུག་
ukraine:
збирати
urdue:
جمع
uzbeke:
to’plash
vjetname:
thu thập
zulue:
hlangana

kolekto

1.
Ago kolekti: mi scias, ke vi estas bonfaremaj, ke vi partoprenas en ĉiuj monkolektoj, filantropiaj projektoj kaj aranĝoj Marta .
2.
Aro da kolektitaj personoj aŭ objektoj: kolekto (amaso) da homoj (vd armeo3) [20]; kolekto de 20–30 personojZ ; tiu frazo estas nur bele sonanta kolekto da vortoj EE ; en la komenco […] estis preta gramatiko, estis granda kolekto da vortoj, sed multaj vortoj ankoraŭ malestis DL ; lingvo ne povas esti simpla kolekto da vortoj, sed devas havi cementon [21]; mi renkontis ian strangan kolekton de ŝtonoj, kiu rememorigis al mi templon [22]; kaj aparte:
a)
Aro da objektoj, dokumentoj aŭ naturaĵoj, kiujn oni kune konservas pro ilia arta, scienca, historia valoro, aŭ malofteco: antaŭ la milito li havis ampleksan kolekton de japanaĵoj [23]; kolekto da pentraĵoj (galerio, pinakoteko); kolekto da libroj (biblioteko2); kolekto da poŝtmarkoj (vd filatelo); botanika kolekto; kolekto da bestoj (menaĝerio); ĉirkaŭite de tia grandanombra kolekto da brilantaj kovriloj de potoj, pure frotitaj patoj, poluritaj pladoj, brilantaj kaldronoj BdV ; plena kolekto de krispigiloj de haroj BdV ; mi pene tramigrus rimoserĉante la kompletan kolekton de l' esperantaj rimoj [24]; riĉa biblioteko kaj kolektoj de armiloj, bildoj, juveloj kaj gobelenoj [25]; li havis unikan kolekton de insektoj, ĉirkaŭ 9000 ekzempleroj [26]; humura kolekto de parodioj kaj pastiĉoj [27]; la prikomputila terminokolekto Komputeko [28]; VD:muzeo, kabinetoPRT:peco, perlo
b)
Libro aŭ publikigaĵo, kiu konsistas el kolektitaj similaj tekstoj aŭ dokumentoj: kolekto da leĝoj (kodekso, kodo); kolekto da historiaj faktoj (kroniko); kolekto da eseoj (festlibro); kolekto da citaĵoj (vd kompilaĵo); kolekto da desegnaĵoj, da fotografaĵoj (vd albumo); kolekto da anekdotoj (anekdotaro); kolekto da poemoj (poemaro); „Mil kaj unu noktoj“ ‐ la fama kolekto de arabaj fabeloj [29]; la plena kolekto de komedioj de Holberg [30]; la jubilea kolekto Esperanta Antologio [31]. SUB:tekstaroVD:-ar
c)
TIP Serio: Kolekto Esperanta aprobita de D-ro Zamenhof. PRT:volumoSUP:seriaĵoSIN:biblioteko3
d)
TIP Kolektitaj numeroj de periodaĵo: mi vidis la tutan kolekton de la Nica Literatura Revuo [32]; 32a jarkolekto, numero 12 [33]; se oni bitigus sian kolekton de la revuo Monato [34].
20. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. Vortuzo
21. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 4. Vortaroj
22. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XIX
23. Stanislav Kamarýt: Historio de Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio, 3. Dum la dua mondmilito
24. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, P. P. P. aŭ Por Plenigi Paĝojn
25. Monato, last: Regnestra Palaco en Vilniuso, 2015
26. Monato, Julius Hauser: Pioniro de sendrata teĥnologio, 2014
27. Monato, Carlo Minnaja: Ĉe l' koro de Eŭropo ..., 2013
28. Monato, pp: Fidinda komputilrilata terminaro, 2012
29. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Antaŭparolo de la tradukinto
30. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dano Holger
31. Monato, Garvan Makaj': Geraldo Mattos kaj Sutte Allá, 2014
32. Shi Chengtai: La Resurekto
33. Monato, Paŭl Peeraerts: Fine, sed ne adiaŭe, 2011
34. Monato, Roland Rotsaert: De papero al komputilo: bitigo de presitaj dokumentoj, 2012
beloruse:
збор, зборнік, падборка, калекцыя, падшыўка
ĉeĥe:
kolekce, sbírka, sběr, shromáždění, soubor
france:
collectage, collecte, collection, cueillette, groupe, recueil, réunion 2.b recueil
germane:
Sammlung 1. Sammeln 2.b Sammelband 2.c Serie
hispane:
1. colecta, recolección 2. grupo 2.a colección 2.b selección 2.d serie
hungare:
gyűjtemény, gyülekezet 1. gyűjtés
nederlande:
verzameling
pole:
kolekcja, zbiór
rumane:
colecţie, colecta, strângere (de ajutoare)
ruse:
собрание 2.a коллекция 2.b сборник 2.d подшивка
slovake:
kolekcia, súbor, zbierka

kolektisto

1.
Iu, kiu profesie kolektas: kolektisto ofte malkovras tion, kion alia pretervidis [35].
2.
HIS Nomadaj homoj nutrantaj sin per ĉasado kaj kolektado: sociojn de ĉasistoj-kolektistoj [36].
3.
EKON Oficisto, kiu kolektas la impostojn k.s.: la kolektisto de la depagoj por preĝejoj FK ; mi estas kolektisto de lia ekscelenco [37].
beloruse:
зборца, зьбіральнік, паборца, калектар, калекцыянер
ĉeĥe:
kolektor, sběratel, výběrčí (peněz)
france:
receveur (des impôts)
germane:
Sammler ĉasistoj-~istoj: Jäger und Sammler 3. Eintreiber (von Steuern)
hispane:
recaudador
hungare:
adószedő
nederlande:
ontvanger
pole:
kolekcjoner, zbieracz
rumane:
colecţionar
ruse:
сборщик налогов
slovake:
kolektor, zberateľ

kolektiĝi

Sin kolekti aŭ esti kolektita; kunveni, kuniĝi, amasiĝi: amaso da zumantaj insektoj kolektiĝis ĉirkaŭ ni; kolektiĝis kongreso el reprezentantoj de ĉiuj plej gravaj regnoj FK ; la larmoj kolektiĝis en ŝiaj okuloj BdV ; sub la sankta signo de l' espero kolektiĝas pacaj batalantoj [38]; li mortis kaj alkolektiĝis al sia popolo [39]; baloj kaj kolektiĝoj sekvis unu la alian [40]; la kolektiĝojn de la akvo Li nomis maroj [41]. VD:kunflui, grupiĝi.
beloruse:
зьбірацца, задзіночвацца
france:
s'assembler, se grouper, se rassembler, se réunir
germane:
sich sammeln
hispane:
reunirse, agruparse
hungare:
összegyűlik, gyülekezik
nederlande:
bijeenkomen, zich verzamelen
pole:
zbierać się
rumane:
aduna
ruse:
собираться (вместе)

kolektujo

Ujo en kiu oni kolektas ion: la patro donacis al mi kolektujon, kaj li mem ĵetis en ĝin la unuan monero DL ; monkolektujon mi ne vidis, fine mi opiniis, ke ĉiu ĉi tie vojaĝas per abonkarto VaK ; granda kolektujo, en kiun oni enĵetis la malpurajn tolaĵojn VaK ; iom kava, kvazaŭ kolektujo por la sunradioj InfanTorent2 ; akvokolektujo (vd cisterno) [42].
42. Monato, Angela Tellier: Laŭproverbaj fabeloj, 2004
beloruse:
месца збору, месца захоўваньня калекцыі
germane:
Sammelbehälter, Sammelbecken

enkolekti

(tr)
Kunigi en unu tuton por konservi are: rikoltanto enkolektis la grenon [43]; oni enkolektas forlasitajn ovojn [44]; ili enkolektis tre multe da vino kaj da someraj fruktoj [45]; ni similas al akvo, kiu estas verŝata sur la teron, kaj kiun oni ne povas en [46].
beloruse:
зьбіраць (разам, у адно)
ĉeĥe:
uskladnit
france:
rentrer (une récolte)
germane:
einsammeln
hispane:
recolectar
hungare:
begyűjt
nederlande:
inzamelen
pole:
grupować
rumane:
să colecteze
ruse:
собрать (что-л. вместе)
slovake:
uskladniť

forkolekti

(tr)
Kunigi kaj forporti, tiel ke nenio plu restu sur la loko: kiam vi rikoltos en via vinberejo, ne forkolektu la restaĵon post vi: io restu por la fremdulo [47].
beloruse:
сабраць (і аднесьці)
germane:
abernten, abgrasen, wegsammeln
hispane:
recoger (para llevar)
hungare:
(hiánytalanul) összeszed
nederlande:
alles meenemen
pole:
zebrać
rumane:
culege
ruse:
собрать (и унести)
slovake:
zhromaždiť a odniesť

postkolekto

(arkaismo)
Kolekto 1 de tio, kio restas post la unua kolekto: ĉu la postkolekto de Efraim ne estas pli bona ol la tuta vinberkolekto de Abiezer [48]? la serion kompletigis lasta, kvara volumo, nomata „postkolekto“ [49]. VD:postrikolto
beloruse:
зьбіраньне рэштак
france:
grappillage (cueillette)
germane:
Nachlese
hispane:
rebusca (segunda cosecha)
hungare:
böngészés, tallózás
nederlande:
naoogst (arch.)
pole:
zbieranie resztek
rumane:
colectarea reziduală

herbokolekto

beloruse:
гербарый
ĉeĥe:
herbarium, herbář
france:
herbier
germane:
Herbarium
hispane:
herbario
hungare:
növénygyűjtemény, herbárium
nederlande:
herbarium
pole:
zielnik, herbarium
rumane:
ierbar
ruse:
гербарий
slovake:
herbár

jarkolekto

TIP La tuto de la dum unu jaro aperintaj numeroj de periodaĵo: tiuj […] eĉ legas kompletajn malnovajn jarkolektojn en la retpaĝaro de Monato [50]; havi ĉe si jarkolektojn de sportaj gazetoj [51]; mi foliumis la unuan jarkolekton, tiun de 1980, kaj iom miris: en ĝi ni traktis grandparte samajn temojn, kiel 30 jarojn poste [52]; mi devis serĉi jarkolekton 1959 de la revuo Esperanto por certigi min pri la tuta kunteksto [53]. VD:jarvolumo
50. Monato, Paŭl Peeraerts: Flatu nin!, 2011
51. Monato, Carlo Minnaja: Frandaĵo por kleruloj, 2010
52. Monato, Stefan Maul: Aliaj tempoj, samaj temoj, 2009
53. Monato, Petro Desmet': Politika historio de la neŭtrala UEA, 2007
beloruse:
гадавая падшыўка
ĉeĥe:
ročník (časopisu| zákonů)
france:
année (tous les numéros d'un périodique)
germane:
Jahrgang
hispane:
anuario
hungare:
évfolyam (pl. folyóiraté)
nederlande:
jaargang
pole:
rocznik
rumane:
anuar
ruse:
годовая подшивка
slovake:
ročník (časopisu)

ŝirkolekti

(tr)
Kolekti2.b: ŝirkolekti la figojn kaj vinberojn [54]; arbo, de kiu oni ŝirkolektis la fruktojn [55]; rozoj, kiujn ŝi ŝirkolektis en la ĝardeno [56]; la virino […] ŝirkolektis al si plenan poŝon da nuksoj avelaj [57]; mi ankaŭ donacos al vi du plenajn poŝojn da teo, tute verda kaj freŝa, kiun mi mem ŝirkolektis sur la loko de ĝia kreskado [58].
beloruse:
зьбіраць (зрываючы)
france:
cueillir
germane:
pflücken
hispane:
recolectar
hungare:
szed (termést)
nederlande:
plukken
pole:
zbierać (zrywać)
rumane:
recolta
ruse:
собирать (срывая, напр. цветы)

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~o: Mankas verkindiko en fonto.
for~i: Mankas dua fontindiko.
herbo~o: Mankas fontindiko.
herbo~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.