*volum/o
*volumo
↝ 
- 1.
- Aro da kelkaj manskribitaj aŭ presitaj kajeroj, kune binditaj aŭ broŝuritaj: libro en du volumoj; mi legis la unuan volumon kaj mendis la duan; folianta, kvarta, oktava, duonoktava volumo; plurvoluma vortaro.
- 2. ↝
Elemento de serio: Originala novelaro „Vivo kaj morto de Wiederboren“ estas la unua volumo en la serio Legu kaj Lernu. выпуск
- angle:
- volume
- beloruse:
- 1. том 2. том, выпуск, нумар
- ĉeĥe:
- díl, ročník, svazek knihy, volumen
- france:
- volume (livre), tome
- germane:
- Band
- greke:
- τόμος
- hispane:
- volumen
- hungare:
- kötet
- katalune:
- volum (tom)
- nederlande:
- volume (boek), deel (v.boek)
- portugale:
- volume
- ruse:
- том выпуск
- slovake:
- diel, zväzok
jarvolumo ↝
Tuto de la dum unu jaro aperintaj numeroj de periodaĵo, kune binditaj: la nomon de la periodaĵo kutime sekvas la numero de la jar-volumo [1].
1.
Ulrich Lins: La danĝera lingvo, studo pri la persekutoj kontraŭ Esperanto, Atentigo de la 2a
eldono
- beloruse:
- гадавая падшыўка
- ĉeĥe:
- ročník (časopisu| zákonů)
- germane:
- Jahrgang, Jahresausgabe
- hungare:
- évfolyam
- katalune:
- edició anual
- nederlande:
- jaargang
- portugale:
- coleção anual (de uma revista etc.)
- ruse:
- годовая подшивка
- slovake:
- ročník (časopisu)