*rajd/i
*rajdi ↝
(x)
- Iri sidante sur dorso de besto aŭ sur similforma veturilo ordinare kun selo: rajdi ĉevalonB , kiu kuraĝas rajdi sur leono [1]? rajdarto; rajdi sur, per biciklo.
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 7
- angle:
- ride
- beloruse:
- ехаць конна
- bulgare:
- яздя
- ĉeĥe:
- jezdit na zvířeti, rajtovat
- france:
- aller (à dos d'animal, à vélo...), chevaucher, monter (un animal, un vélo...) ~arto: équitation
- germane:
- reiten
- hispane:
- montar (en un animal), cabalgar
- hungare:
- lovagol ~arto: lovaglóművészet
- nederlande:
- rijden (op een dier)
- portugale:
- ~arto: equitação
- ruse:
- ехать верхом, ездить верхом ~arto: искусство верховой езды, выездка
- slovake:
- jazdiť na zvierati, ísť na bicykli
- svede:
- rida
rajde
- Veturante aŭ sintenante kiel rajdanto: side, kun flanke pendaj gamboj: mi tuj sidiĝis rajde sur la sledeto kaj lasis ĝin gliti malsupren [2]; malfeliĉo venas rajde, foriras piede (malfeliĉo aperas rapide kaj foriĝas malrapide) PrV .
2.
Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, la punkto de Arkimedo
- beloruse:
- конна
- ĉeĥe:
- na zvířeti (jízdou)
- france:
- à cheval
- germane:
- reitend
- hungare:
- lovon, lovagolva
- nederlande:
- te paard (of op een ander dier)
- ruse:
- верхом
- slovake:
- na zvierať (jazdou)
rajdanto 
- Homo, kiu iras side sur besto aŭ sammaniere sur veturilo: li ekvidis rajdanton freŝan kaj gajan sur vigla ĉevalo [3].
- ĉeĥe:
- jezdec na kartách
- france:
- cavalier (subst.)
- germane:
- Reiter
- nederlande:
- ruiter
- ruse:
- всадник, наездник
- slovake:
- jazdec na kartách
rajdantaro ↝
antaŭrajdanto ↝
- Rajdanto, kiu kuras antaŭ veturilo por liberigi la vojon, kiel eskorto: koĉero, servistoj kaj antaŭrajdantoj – jes, jes, antaŭrajdantoj ankaŭ ĉi estis [4].
4.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, neĝa reĝino, fabelo en sep
rakontoj,
kvara rakonto, princo kaj reĝidino
- france:
- postillon
- nederlande:
- postillon
ĉirkaŭrajdi
(tr)
- Ĉirkaŭiri rajdante, rajdi ĉirkaŭ: el la fonto fariĝis ne fluanta rivereto, sed staranta marĉo, kiun oni ankaŭ devis ĉirkaŭrajdi [5].
5.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, filino de la marĉa
reĝo
- hungare:
- körbelovagol
- nederlande:
- eromheen rijden (op een dier)
postrajdi ↝
(tr)
PIV1
PIV1
-
Persekuti
rajdante:
galopante [Midaso] postrajdis Dionizon kaj
rimarkis plena de hororo, ke ankaŭ la brido en sia mano
ŝanĝiĝis en oron
[6].
Rim.: La laŭdire biblia ekzemplo citata en PIV ŝajnas ne ekzisti.
6.
E. Petiška trad. Cezar: Midaso, http://www.marktplatz-deutschland.de/rsabg/pic2/sat-kulturo/literaturo/midaso.html
- france:
- pourchasser (à cheval)
- hungare:
- utánalovagol
- nederlande:
- achtervolgen (op een dier)