*persekut/i

*persekuti

(tr)
1.
Persiste postiri por atingi aŭ malamike trakti: muso, kiun persekutas kato [1]; sovaĝa besto, persekutata de ĉiuj flankoj [2]; infanoj persekutantaj papiliojn IK ; ili persekutos vin, ĝis vi pereos [3]; kia estas mia peko, ke vi persekutas min [4]? persekutu la krimulon! Ifigenio ; persekutanta fato FK . VD:ĉasi, kapti, peli, postkuri
2.
Konstante kruele, maljuste turmente trakti fizike, per legoj ks: la unuaj kristanoj ĉie estis persekutataj [5]; mil malbenoj persekutu vin [6]! malfeliĉo persekutis min […], mia ŝipo rompiĝis sur rifoj, — nenio krom malsukcesintaj planoj [7]! pro malfido […] registaroj timis, aŭ eĉ persekutis la ideojn pri frateco inter homoj diversgentaj VivZam ; la unuaj pioniroj […] ĉie renkontadis ankoraŭ nur mokon kaj persekuton [8]; neniam mi devas malami aŭ persekuti iun pro tio, ke lia kredo pri Dio estas alia ol mia [9]. VD:ĉikani1, hanti, molesti, sieĝi 2
3.
JUR Fari al iu proceson, voki iun antaŭ juĝiston: persekuti debitoron; usonaj juĝistoj (ĝis nun vane) persekutadas Microsoft pro malrespekto de la kontraŭmonopolaj leĝoj [10]; oni postulas, ke oni jure persekutu la konteston aŭ apologion de la holokaŭsto kaj la disvastigon de antisemitismo [11]; fiasko? […] ― tian krimon persekutas neniu tribunalo [12]. VD:ekzekucii, procesi, puni
angle:
persecute
beloruse:
перасьледаваць
bretone:
poursuiñ 2. heskinañ 3. gervel dirak al lez-varn
bulgare:
преследвам
ĉeĥe:
perzekvovat, pronásledovat, stíhat
ĉine:
[pò], 迫 [pò], 迫害 [pòhài]
france:
1. poursuivre 2. persécuter 3. poursuivre en justice
germane:
1. verfolgen, nachstellen, jagen 2. verfolgen, drangsalieren, unterdrücken, schikanieren 3. verklagen, vor Gericht bringen, vor den Kadi bringen
hispane:
perseguir
hungare:
űz, üldöz, kerget 3. eljárást indít, beperel
japane:
追いまわす [おいまわす], 追跡する [ついせきする], 迫害する [はくがいする], 虐待する [ぎゃくたいする], 起訴する [きそする], 訴追する [そついする]
katalune:
perseguir
nederlande:
vervolgen, achtervolgen
pole:
prześladować, gnębić, nękać, sekować
portugale:
perseguir, acossar, ir ao encalço de
rumane:
chinui, tortura, persecutarea, hărțui
ruse:
преследовать
slovake:
prenasledovať, stíhať
ukraine:
переслідувати, піддавати гонінням, віддавати до суду/під суд, переслідувати судом

persekutisto

JUR Oficisto komisiita por persekuti krimojn nome de publikaj kaj juraj instancoj: ne, amiko mia, ne! mi ne estas persekutisto: dank' al Dio mi nur estas ekzekutisto [13]; Saŭlo fariĝas Paŭlo, la persekutisto iĝas apostolo [14]. VD:akuzisto, ekzekuciisto, ekzekutisto
angle:
prosecutor, law enforcement officer
beloruse:
пракурор, супрацоўнік пракуратуры, абвінаваўца
bretone:
urcher
bulgare:
съдия-изпълнител
ĉeĥe:
soudní exekutor, soudní vykonavatel
france:
huissier, agent d'application de la loi
germane:
Vollzugsbeamter, Fahnder
hispane:
alguacil
hungare:
végrehajtó
japane:
執行官 [しっこうかん], 執達吏 [しったつり]
nederlande:
deurwaarder
pole:
prześladowca, egzekutor
rumane:
persecutor, executor
ruse:
судебный исполнитель
slovake:
exekútor (práv.), vykonávateľ
ukraine:
судовий виконавець

administraj notoj