3akuz/i PVEF
akuzi
                     (tr)
                   Aserti iun kulpa pri io:
                              
                                 li akuzis ŝin kalumnie
                                 [1];
                                 
                              
                                 ili lin akuzis […] pri tio, ke li mortigis homon
                                 [2];
                                 
                              
                                 vi malprave lin akuzis
                                 
                                    GDn
                                    
                                    ;
                                 
                              
                                 en sia spirito ŝi akuzas lin parte pri tio, kion ŝi suferas
                                 
                                    Marta
                                    
                                    ;
                                 
                              
                                 li akuzis sin kaj diris, ke li […] estas malbona edzo kaj patro,
                                 kiu ne meritas ĝui la feliĉon de siaj edzino
                                 
                                    HsT
                                    
                                    ;
                                 
                              
                                 ne malbonuzu la incidenton por akuzi la partiorganizaĵon pri malpermeso de la
                                 memkritiko
                                 
                                    Metrop
                                    
                                    ;
                                 
                              
                                 la cirkonstancoj kunformas akuzan faktaron kontraŭ vi
                                 
                                    ChB
                                    
                                    ;
                                 
                              
                                 por eviti, ke la Leganto min akuzu pri neobjektiveco, mi rapidas deklari, ke
                                 […]
                                 
                                    VaK
                                    
                                    . Aserti iun kulpa pri io:
                              
                                 li akuzis ŝin kalumnie
                                 [1];
                                 
                              
                                 ili lin akuzis […] pri tio, ke li mortigis homon
                                 [2];
                                 
                              
                                 vi malprave lin akuzis
                                 
                                    GDn
                                    
                                    ;
                                 
                              
                                 en sia spirito ŝi akuzas lin parte pri tio, kion ŝi suferas
                                 
                                    Marta
                                    
                                    ;
                                 
                              
                                 li akuzis sin kaj diris, ke li […] estas malbona edzo kaj patro,
                                 kiu ne meritas ĝui la feliĉon de siaj edzino
                                 
                                    HsT
                                    
                                    ;
                                 
                              
                                 ne malbonuzu la incidenton por akuzi la partiorganizaĵon pri malpermeso de la
                                 memkritiko
                                 
                                    Metrop
                                    
                                    ;
                                 
                              
                                 la cirkonstancoj kunformas akuzan faktaron kontraŭ vi
                                 
                                    ChB
                                    
                                    ;
                                 
                              
                                 por eviti, ke la Leganto min akuzu pri neobjektiveco, mi rapidas deklari, ke
                                 […]
                                 
                                    VaK
                                    
                                    . kulpigi kulpigi kalumnii kalumnii
1.
                           
                           trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 22:17
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
                  2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
- angle:
- accuse
- beloruse:
- абвінавачваць
- bretone:
- tamall (v.)
- ĉeĥe:
- obžalovat (někoho pro něco / z něčeho)
- ĉine:
- 劾 [hé]
- france:
- accuser
- germane:
- anklagen, beschuldigen, bezichtigen, Schuld geben
- hebree:
- להאשים
- hispane:
- acusar
- hungare:
- vádol
- itale:
- accusare
- japane:
- 告発する [こくはつする], 告訴する [こくそする]
- nederlande:
- beschuldigen
- perse:
- متهم کردن
- pole:
- oskarżać, winić
- portugale:
- acusar, incriminar
- ruse:
- обвинять
- slovake:
- obviniť, obviňovať, zažalovať
- tibete:
- ཁ་ཉེས་འགེལ་
- ukraine:
- звинувачувати, винуватити, обвинувачувати
akuzo
- Ago akuzi; tio, pri kio oni akuzas iun: ŝajnas al mi senracie, sendi arestiton, kaj ne klarigi la akuzojn kontraŭ li metitajn [3]; li ne estu mortigita laŭ la akuzo de unu atestanto [4]; ĉe la Romanoj ne estas moro transdoni iun al morto, antaŭ ol la akuzito havos la akuzantojn vizaĝon kontraŭ vizaĝo, kaj ricevos permeson defendi sin pri la akuzo [5]; ĉi tiun akuzon mi jam absolute ne povis lasi sen refuto VaK ; [la] tribunalo liberigis ŝin de tiu akuzo QuV .
3.
                           
                           La Nova Testamento, La agoj 25:27
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 17:6
5. La Nova Testamento, La agoj 25:16
                  4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 17:6
5. La Nova Testamento, La agoj 25:16
- angle:
- charge, accusation
- beloruse:
- абвінавачваньне
- bretone:
- tamall (ak.)
- ĉeĥe:
- obžalování, žalování
- ĉine:
- 公开抨击 [gōngkāipēngjī], 公開抨擊 [gōngkāipēngjī]
- france:
- accusation
- germane:
- Anklage, Beschuldigung
- hebree:
- הַאֲשָׁמָה
- hispane:
- acusación
- hungare:
- vád
- itale:
- accusa
- japane:
- 訴因 [そいん], 苦情の種 [くじょうのしゅ]
- nederlande:
- beschuldiging
- perse:
- اتهام
- pole:
- oskarżenie, powództwo
- portugale:
- acusação
- rumane:
- acuzație
- ruse:
- обвинение
- slovake:
- obvinenie, obžaloba, žalovanie
- ukraine:
- звинувачення, обвинувачення
akuzanto
- Tiu, kiu akuzas iun: liaj akuzantoj atestu kontraŭ li antaŭ vi [6]; la popolo – ne pro propra decido sed senkomprene trompita de la akuzantoj – strebas maljuste trakti ilin Rsp .
6.
                           
                           La Nova Testamento, La agoj 23:30
                  - beloruse:
- скаржнік
- germane:
- Kläger
- pole:
- oskarżyciel, powód
- ukraine:
- скаржник, позивач
akuzisto
 Iu oficiale taskita per akuzo:
                              
                                 la ruslanda ŝtata akuzisto tamen insistis, ke […la] ĉeĉena
                                 vicĉefministro, aktive planis la agreson en Moskvo
                                 [7];
                                 
                              
                                 [li] prezentis sin mem en parlamenta esplorkomisiono kiel akran
                                 akuziston kontraŭ ŝtataj instancoj
                                 [8];
                                 
                              
                                 la operaco […] estis kvalifikita de la akuzistoj kiel „organizita
                                 krim-entrepreno“
                                 [9]. Iu oficiale taskita per akuzo:
                              
                                 la ruslanda ŝtata akuzisto tamen insistis, ke […la] ĉeĉena
                                 vicĉefministro, aktive planis la agreson en Moskvo
                                 [7];
                                 
                              
                                 [li] prezentis sin mem en parlamenta esplorkomisiono kiel akran
                                 akuziston kontraŭ ŝtataj instancoj
                                 [8];
                                 
                              
                                 la operaco […] estis kvalifikita de la akuzistoj kiel „organizita
                                 krim-entrepreno“
                                 [9]. prokuroro prokuroro
7.
                           
                           La Ondo de Esperanto, Pri plumoj kaj
                              kokinoj
8. Monato, Franz-Georg Rössler: Ne kulpas la kulpanto, 2014
9. Monato, Josip Pleadin: Post prizono manpremo, 2013
                  8. Monato, Franz-Georg Rössler: Ne kulpas la kulpanto, 2014
9. Monato, Josip Pleadin: Post prizono manpremo, 2013
- beloruse:
- абвінаваўца
- ĉine:
- 公訴人 [gōngsùrén], 公诉人 [gōngsùrén], 原告 [yuángào]
- germane:
- Ankläger, Amtsanwalt, Anwalt (der Klagepartei)
- pole:
- prokurator
- ukraine:
- обвинувач
akuzito, akuzato
- beloruse:
- адказчык, падвіноўны, абвінавачваны
- germane:
- Angeklagter
- japane:
- 被告 [ひこく]
- pole:
- oskarżony, pozwany
- ukraine:
- обвинувачений, відповідач