*sud/o PV
*sudo

- 1. ↝
- Unu el la kvar geografiaj ĉefpunktoj, punkto de la horizonto situanta dekstre de homo rigardanta la sunleviĝon kaj kuŝanta ĝuste kontraŭdirekte al nordo: Abram iris pluen, ĉiam pluen al sudo [1]; direktante sin al sudo [2]; vojaĝo al sudo [3]; la vento fariĝis favora, ĝi blovis de sud-okcidento [4].
- 2.
- Parto de iu lando, kiu troviĝas ĝuste kontraŭdirekte al nordo: la reĝo de Arad, kiu loĝis en la sudo de la lando Kanaana, aŭdis, ke venas la Izraelidoj [5]; la reĝino de la sudo [6]; la arboj de la sudo [7]; baobaboj de l' Sudo, cedroj, pinoj kaj kverkoj de l' Nordo [8]; li mem en sia knaba aĝo estis ja en la sudo, en la lando de la Hispanoj [9].
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 12:9
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 13:1
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 33:40
6. La Nova Testamento, Luko 11:31
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro V
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj

- angle:
- south
- beloruse:
- поўдзень
- ĉeĥe:
- jih
- ĉine:
- 南 [nán], 南方 [nánfāng]
- france:
- sud
- germane:
- Süden
- hispane:
- sur
- hungare:
- 1. dél 2. déli rész
- indonezie:
- selatan
- itale:
- sud
- katalune:
- sud 1. sud 2. migdia, migjorn
- kroate:
- jug
- nederlande:
- zuiden
- pole:
- południe
- ruse:
- юг
- slovake:
- juh
- volapuke:
- sulüd
suda
- Situanta en sudo aŭ de tie venanta: li loĝis en la suda lando [10]; Amalek loĝas en la suda parto de la lando [11]; sur la flanko suda [12]; la suda limo [13]; blovas la suda vento [14]; suda Azio [15]; la sudaj provincoj [16].
10.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 24:62
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 13:29
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 26:18
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 34:3
14. La Nova Testamento, S. Luko 12:55
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Post jarmiloj
16. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VI

- паўднёвы
- ĉeĥe:
- jižní
- france:
- austral, du sud
- germane:
- Süd-, südlich
- hungare:
- déli
- itale:
- del sud, medidionale
- katalune:
- austral, meridional
- pole:
- południowy
- ruse:
- южный
- slovake:
- južný
sudano
↝ 
- Homo naskita aŭ loĝanta en la sudo2: kaj la sudanoj ekposedos la monton de Esav [17]; oni devas servi la ŝtaton dum unu jaro en alia regiono ol tiu, de kiu oni devenas, sudanoj servas en la nordo, norduloj en la sudo [18].
Rim.:
Sudano nomiĝas ankaŭ afrika ŝtato.
17.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Obadja 1:19
18. Monato, Princo Henriko Oguinye: Dividoj venkitaj almenaŭ parte
18. Monato, Princo Henriko Oguinye: Dividoj venkitaj almenaŭ parte
- ĉeĥe:
- Súdánec
- france:
- sudiste
- germane:
- Südländer
- hungare:
- déli
- itale:
- meridionale (sost.)
- katalune:
- meridional (subst.)
- pole:
- południowiec
- ruse:
- южанин
- slovake:
- Sudánec
sude de ↝
(prepoziciaĵo)
- 1. ↝
- En la suda parto de: la fiŝhavenoj estas multaj, precipe sude de Bretonio [19].
- 2. ↝
-
Ekster, pli sude ol:
la stepo sude de Kinerot
[20];
180 km sude de Kopenhago
[21].
Rim.: Gramatike pli konsekvenca estus distingigi ĉi tiun sencon per la direkta formo de la adverbo, kiel faras la lingvoj distingantaj ĉi tiun nuancon (ekz-e la rusa: dek kilometrojn suden, supren, dekstren de io). Sed en Esperanto tio ial ne enradikiĝis. [Sergio Pokrovskij]
- beloruse:
- 1. на поўдні ад… 2. на поўдзень ад…
- ĉeĥe:
- jižně od
- france:
- au sud de
- germane:
- südlich von
- hungare:
- 1. (vmi) déli részén 2. (vmitől) délre
- itale:
- a sud di
- katalune:
- al sud de
- pole:
- 1. na południu 2. na południe od
- ruse:
- 1. на юге (+ род. пад.) 2. на юг от
- slovake:
- južne, na juh od