*inter
- I.
-
Prepozicio montranta:
*inter ↝
- 1. ↝
-
La pozicion de iu aŭ io en la spaco, kiu apartigas du
aŭ plurajn personojn aŭ objektojn:
inter la fenestro kaj la pordo estas tablo;
inter Francujo kaj Polujo kuŝas Germanujo;
rompu la murojn inter la popoloj
[1];
esti inter martelo kaj amboso
PrV
;
sur la kameno inter du potoj staras fera kaldrono
[2];
inter la mano ĝis la buŝo ofte
disverŝiĝas supo
PrV
;
la rivero fluas inter du vicoj da salikoj;
esti enfermita inter kvar muroj;
dum du tagoj li restis inter vivo kaj morto;
heziti inter du devoj, inter sia devo kaj sia amo.
meze de
Rim.: Pri uzo de inter kun akuzativo, vd al inter, inter ...-n. - 2.
- La pozicion de io en la tempo, kiu apartigas du aŭ plurajn momentojn aŭ faktojn: venu ĉe min inter la dekdua kaj la kvara; inter la leviĝo kaj la subiro de la suno.
- 3. ↝
-
La situacion de iu aŭ io en aro da personoj aŭ
objektoj; = en la mezo de, en la nombro de:
inter lupoj kriu lupe
PrV
eĉ inter piuloj ne mankas pekuloj
PrV
vivi inter kamparanoj;
li estas la plej juna inter la konkurantoj;
estas al mi plaĉe inter vi;
ili dividis inter si la profiton;
inter aliaj aferoj tiu ĉi malfeliĉa infano
devis ĉerpi akvon
[3];
se vi pistos malsaĝulon en pistujo inter griaĵo,
lia malsaĝeco de li ne apartiĝos
[4];
elekti inter pluraj;
oni lasis lin inter la mortintoj.
kun, el 4.
- 4.
- La rilatecon, kiu kunigas du aŭ plurajn personojn akordiĝantaj aŭ malakordiĝantaj: tagmanĝo inter amikoj; inter ni dirite (vi ne devas tion diri al aliaj); libere komunikiĝadi inter si [5]; la judoj edziĝas inter si; la konsento inter proksimaj nacioj; komuna devas esti ĉio inter geedzoj; la loto decidos inter ili kaj ĉesigos la disputon Z ; Dio juĝos inter ni; mensogoj kaj kalumnioj arte kreas malamon inter unuj gentoj kaj aliaj [6]; semi malpacon inter fratojZ ; la milito inter Romo kaj Kartago; intere de la fratinoj kreskis la filetoZ .
1. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolo antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève, 1906
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 25
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 13
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 27:22
5. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolo antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève, 1906
6. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolo antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève, 1906- angle:
- 1. between 2. between 3. among, amid, between 4. among, between, amid
- ĉeĥe:
- inter, mezi
- france:
- entre 3. parmi
- germane:
- 1. zwischen 3. unter
- hispane:
- 1. entre 2. entre 3. entre, en medio de 4. entre
- hungare:
- között
- nederlande:
- 1. tussen 2. tussen 3. onder 4. onder
- pole:
- 1. między, pomiędzy 2. między 3. między, pomiędzy, wśród, pośród 4. między, wśród, pośród
- portugale:
- entre, no meio de
- ruse:
- 1. между 2. между 3. между, меж, среди 4. между, среди
- slovake:
- medzi
al inter, inter ...-n ↝
-
Al loko situanta inter
1 aŭ
3:
la vojo iris en la mondon, inter la misterajn
altaĵojn kaj nekonatajn spacojn, inter la barojn kaj
danĝerojnZ
;
enŝovinte la kapon inter la arbetojn [...]
[7];
vi ne povos eliri inter ilin
[8].
Rim.: Pri la prepoziciaj kunaĵoj kun al, vidu rimarkon sub al ĉe.
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 3
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 3:25- angle:
- between
de inter ↝
- De 1,2 loko situanta inter: ne forpreniĝos sceptro de Jehuda, nek regbastono de inter liaj piedoj [9].
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 49:10- angle:
- between ('from between' ne estas bonstila kun senco 2)
el inter, elinter
- Prenante, elektante, distingante inter: Dio rekolektos vin el inter ĉiuj popoloj, inter kiujn disĵetis vin la Eternulo [10]; Li alvokas elinter paganoj Abrahamon, plilarĝigas lian nomon, igas lin patro de la kredantoj, akompanas lin dum lia vojo [11].
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 30:3
11. Petro Krizologo, trad. -: Prediko 147, 2011- france:
- d'entre, de parmi
- II.
-
-
Prefikso kun sencoj 1, 2 kaj 4 de la prepozicio: sed oni devas
distingi du
kazojn, laŭ tio se la radiko, kiu sekvas inter en la
kunmetitaĵo, estas ties komplemento aŭ ne.
- 1.
-
La komplemento de inter estas la sekvanta radiko:
- a)
- interkolon(ej)o (spaco inter du kolonoj); interrip(aĵ)o (viandpeco inter du ripoj); linio (spaco inter du linioj); interferdeko, interetaĝo, interfoliigi, ktp.
- b)
- interakto (tempo inter du aktoj); interreĝado (tempo inter du reĝadoj), ktp.
- c)
- internacia (kiu estas inter diversaj nacioj); interhoma lerteco.
- 2.
-
La komplemento de inter ne estas esprimata:
- a)
- interaĵo (aĵo inter du objektoj); interaldoni (aldoni inter); interirejo; interspaco; interrompi (rompi ion inter du punktoj); intermiksi; intermeti.
- b)
- intertempo (tempo inter du okazoj); interago (ago inter aliulaj agoj); interrompi (rompi ian daŭron inter du momentoj); interokazaĵo.
- c)
- interhelpi (helpi por starigi akordon inter du aŭ pluraj personoj); interparolo, interkonsento, intervidiĝo (parolo, konsento, vidiĝo inter du aŭ pluraj personoj).
- d)
- Per pliampleksigo de tiu lasta senco, inter estas uzata fine por montri reciprokecon: sin interhelpi (helpi unu al la alia); intersekvo (serio da objektoj aŭ okazoj, kiuj sin sekvas unu la alian); intertransmeti (ŝanĝi la reciprokan ordon de du aferoj) ; sin interakuzi, interami, interfrapi; sin interligi, interbuĉi; interkruciĝi, interplektiĝi.
- angle:
- inter-
- france:
- entre- (préfixe), inter- (préfixe)
- hispane:
- entre- (prefijo), inter- (prefijo)
- pole:
- między- (przedrostek), śród- (przedrostek)
administraj notoj
~:
Mankas verkindiko en fonto.
al ~, ~ ...-n: Mankas verkindiko en fonto.
de ~: Mankas dua fontindiko.
al ~, ~ ...-n: Mankas verkindiko en fonto.
de ~: Mankas dua fontindiko.