*plekt/i

*plekti

(tr)
Kunigi plurajn fadenformajn objektojn, multfoje kaj regule interkrucigante ilin: ŝi denove sin vestis kaj plektis siajn longajn harojn [1]; el elasta ŝelo de saliko kaj el junko ili plektis fortikan reton [2]; (figure) lia lango plektas (kombinas) falsaĵon (kp intrigi) [3]; [ŝi] plektis el fojno grandan belan tapiŝon [4]; mia patrino plektis el ledo kaj basto multe da ingoj por boteloj [5]; du ĉenetojn el pura oro […] kuniĝantaj per siaj finoj, plektitaj […] alfortikigu […] al la kadretoj [6]; retoj plektitaj […] estis ĉe la kapiteloj [7]; [li] plantis vinberĝardenon kaj ĉirkaŭmetis plektobarilon [8]; ili plektis kronon el dornoj kaj metis ĝin sur lian kapon [9]; (figure) [ili] plektis mensogon pri mi [10]. VD:nodi, triki, teksi
sportistino kun harplektaĵo
CC BY-SA 2.0  [11]
angle:
braid
beloruse:
плесьці, заплятаць, заплесьці
bulgare:
плета
ĉeĥe:
plést (cop, košík), splétat, vít
ĉine:
[biān], 编 [biān], 絛 [tāo], 绦 [tāo], 縚 [tāo], 辫 [biàn], 辮 [biàn], 編織 [biānzhī], 编织 [biānzhī]
france:
tresser
germane:
flechten
hispane:
trenzar
hungare:
fon, befon
japane:
編む [あむ], 組む [くむ], 撚る [よる], 編んで作る [あんでつくる]
nederlande:
vlechten
pole:
pleść, splatać, zaplatać
portugale:
entrançar, trançar
rumane:
țese, împleti
ruse:
плести, заплетать
slovake:
pliesť, uviť, zapliesť
ukraine:
плести, заплітати, (про шнур, канат ще) скручувати, сплітати, звивати

plektaĵo

Objekto farita per plektado: la kompatinda birdo laŭte plendis pri sia perdita libereco kaj frapadis per siaj flugiloj la metalfadenan plektaĵon de la kaĝo [12]; virinoj sin vestu per decaj vestoj, kun modesteco kaj sobreco, ne kun harplektaĵoj, aŭ oro, aŭ perloj [13]; oni vidis […] kelke da ridetantaj infanaj kapetoj, elkliniĝantaj el la branĉaj plektaĵoj Marta ; ĉirkaŭita de dika plektaĵo de nigraj harligoj, la vizaĝo de la ĉetable sidanta virino bele kaj severtrajte distingiĝis Marta . SIN:krado
angle:
plait
beloruse:
пляцёнка, спляценьне, перапляценьне
bulgare:
плитка
ĉine:
[biàn], 辮 [biàn], 神經叢 [shénjīngcóng], 神经丛 [shénjīngcóng], 網狀物質 [wǎngzhuàngwùzhì], 网状物质 [wǎngzhuàngwùzhì], 網狀組織 [wǎngzhuàngzǔzhī], 网状组织 [wǎngzhuàngzǔzhī], 血管網 [xuèguǎnwǎng], 血管网 [xuèguǎnwǎng]
france:
tresse, treillis, lacis
germane:
Geflochtenes, Geflecht, Flechtwerk
hispane:
trenza
hungare:
fonat
japane:
編物 [あみもの], 組みひも [くみひも], 網 [もう], ござ, むしろ
nederlande:
vlecht, vlechtwerk
pole:
plecionka, splot, warkocz
rumane:
împletitură
ruse:
плетёнка, сплетение
ukraine:
плетиво, плетінка, мат, циновка, плетена тасьма, коса (волосся), обмотка (ізоляційна)

ĉirkaŭplekti

(tr)
Plekti ion ĉirkaŭ: li ĉirkaŭplektis min per siaj brakoj (plektis siajn brakojn ĉirkaŭ min) [14]; el la amaso eliris dekkelko da junaj virinoj kaj ĉirkaŭplektis lian veturilon per floroj [15]; [fajro] pasie ĉirkaŭplektis la Teron per flamantaj brakoj [16].
pole:
oplatać
rumane:
se împletesc
ruse:
оплести, оплетать
ukraine:
обплітати, обвивати

interplekti

(tr)
1.
Provizore aŭ nekomplete plekti: la mulo trafis sub interplektitajn branĉojn de granda kverko, kaj lia kapo alkroĉiĝis [17]; interplektiĝinte kiel dornoj [18]; ili rigardis sin reciproke kaj tenis la manojn interplektite [19]; interplektinte la brakojn reciproke post la ŝultroj, ili sin levis en longa linio [20]; la patrino interplektis la manojn, kantis kaj ploris [21]; la arboj sur ĝiaj bordoj interplektis siajn foliriĉajn suprojn [22].
2.
(figure) Impliki, interligi: mi intencis impliki ĝin en interplekton (implikaĵo) da intrigoj Marta ; vi lerte interplektas la decidojn Ifigenio ; eksonis akre kaj interplektite kun rido la voĉo de Karolino Marta .
angle:
interlace
beloruse:
сплятаць, сплесьці, пераплятаць, пераплесьці
bulgare:
вплитам
ĉeĥe:
muchlat
ĉine:
交織 [jiāozhī], 交织 [jiāozhī]
france:
entrelacer
germane:
verschränken, verflechten, verweben
hispane:
entrelazar
hungare:
összefon
japane:
からみ合わせる [からみあわせる], 組み合わせる [くみあわせる]
nederlande:
dooreenstrengelen
pole:
przeplatać
rumane:
întrețese
ruse:
сплетать, сплести, переплетать, переплести
slovake:
húžvať, krkvať, krčiť
ukraine:
сплітати (взаємно), переплітати

malplekti, displekti

(tr)
Disigi la plektitajn erojn: la virina figuro displektis la manojn kaj kovris per ili sian vizaĝon Marta ; la virino kuŝis sur kuseno, kiun ŝiaj displektitaj, ruĝebrunaj haroj abunde kovris Iŝtar ; (figure) viaj demandoj konfuzas min, – mi volas nur malplekti interkonfuzaĵojn Iŝtar ; (figure) mi suferas pro la nemalplektebla situacio, en kiu ni ambaŭ troviĝas ChL ; (figure) vi klopodas malplekti la sencon de tiu duonmaŝina kodo [23]. VD:malimpliki, malkonfuzi, malnodi, solvi1
23. Sergeo DEREVIANNYKH: Ĉu vi tradukas france?, Monato, 2002/04, p. 18
beloruse:
расплятаць, расплесьці
bulgare:
разплитам
ĉeĥe:
rozplést
germane:
aufflechten, entflechten, entwirren
hispane:
destrenzar
hungare:
felfejt, szétfejt, kibont
japane:
ほどく, ほぐす
nederlande:
ontvlechten
pole:
rozplątać
rumane:
descurca
ruse:
расплести, расплетать
slovake:
rozuzliť (uzol, vypárať (pletené), zápletku)
ukraine:
розплітати, розкручувати

traplekti

(tr)
Krucige trapasigi tra plektaĵo specialan elementon: mirindaj grimpokreskaĵoj, tiaj […] kiaj ofte estas traplektitaj en la ĉapitrokomencaj literoj [24]; [la] ankroj estis tegitaj per brilanta oro, kaj ĉiu ŝnurego estis traplektita per silko [25]; (figure) instruitaj paroloj tre imponas, precipe se ili en sufiĉa mezuro estas traplektitaj per diversaj citatoj FK ; (figure) vi kutimis rilati kun estimo nur al tiaj argumentoj, kiuj estas plenigitaj per multo da citatoj, traplektitaj per multo da laŭtaj aŭtoritataj nomoj EE . VD:enŝovi2
angle:
intertwine
beloruse:
пераплятаць, пераплесьці
ĉeĥe:
proplést
germane:
durchflechten, durchwirken
hungare:
átfon, átsző
japane:
混ぜる [まぜる], 織り込む [おりこむ], はさむ, ちりばめる
nederlande:
doorvlechten
pole:
przepleść
rumane:
implica
ruse:
переплетать, переплести
slovake:
prepliesť
ukraine:
переплітати (чим-н.)

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.