*krad/o PV

*krado

1.
(komune) Aro da lignaj aŭ feraj stangoj, interspace kunigitaj per transversaj samspecaj stangoj, kaj servanta kiel forta barilo: krado en formo de kupra reto [1]; tra la fera krado antaŭ sia malgranda fenestro povis vidi, kiel la popolo el la urbo rapide alkuras [2]; kradfenestraj malliberejoj [3]; ŝi […] fermis la kradpordon [4]; Petra jam dormis en sia kradlito [5]; ili amis sekvi la eksteran muradon de la parko, kaj poste alveni antaŭ la kradego, tra kiu subite senvualiĝis la frontego de la vasta palaco KPr ; malantaŭ la malalta krado, estis ombra aleo IK ; la hospitalo estas apartigita de la strato per sufiĉe alta krado, en kiu la dikaj feraj stangoj estas tiel malproksimaj unu de la alia, ke […] maldikaj loĝantoj de tiu institucio sin trapremas [6]; la tombojn, […] ĉirkaŭas aĵura marmora krado [7]; ruĝa krado (kraddesegno, kp haĉi) frontpaĝe, […] fotoj estis relative malmultaj [8].
2.
KUI Tia aranĝo de metalstangoj, uzataj por rostado super fajro: oni portis […] kradojn por la fornoj, turnrostilojn, dutenilajn potojn [9]; kradrosti, kradrostilo.
3.
KOMP Nomo de la signo # (Askie 35): jam aperis la tvitera kradvorto #indy2 [10].
Rim.: En Askion la signo trafis pro la Usona negocista tradicio, kie ĝi servis por enkonduki numeron („track #3“ t.e. „trako n-ro 3“) aŭ funtojn („a 5# sack of sugar“ t.e. „kvinfunta sukersako“). En komputado ĝi baldaŭ ricevis aliajn uzojn, ofte tute senrilatajn kun la indikitaj (ekz-e kiel surogato por signi neegalon, anstataŭ ≠). La nomoj „numersigno“ kaj „funtsigno“ estas nerekomendindaj ĉar ekster Usono ili estas malklaraj kaj eble eĉ erarigaj (oni povas havi aliajn „numersignojn“, ekz-e № en Rusio).
SIN:diesoTUT:AskioVD:lozanĝo1
angle:
1. crossbars (p.p. malliberejo), grating, grill, grate, grille, lattice 3. number sign, hash, pound sign, grid, octothorpe, sharp ~vorto: hashtag.
beloruse:
крата, краты, рашотка
ĉeĥe:
mříž, mřížka, mřížoví, rošt
ĉine:
1. 格子 [gézi], 網格 [wǎnggé], 栊 [lóng], 柵格 [zhàgé], 柵極 [zhàjí], 光柵 [guāngzhà], 格柵 [gézhà]
france:
1. grillage, grille 3. dièse (symbole graphique)
germane:
1. Gitter, Gitterzaun, Lattenzaun 2. Grillrost 3. Lattenzaun, Raute ~vorto: Hashtag.
hispane:
1. reja, verja 3. almohadilla (símbolo)
hungare:
1. rács, rostély, léckerítés 3. számjel, kettős kereszt
japane:
格子 [こうし], 格子柵 [こうしさく], 格子状のもの [こうしじょうのもの], グリッド
pole:
krata, siatka obrazowa, siatka pola
portugale:
1. grade, gradil, gradeamento, cancela 3. cerquilha, tralha, quadrado, sustenido
rumane:
grătar
ruse:
решётка
slovake:
mreža, rošt
ukraine:
ґрати, решітка, штахети, штахетник, сітка (в електронній лампі), колосник, колосникова решітка, ґратниця, рашпер

kradi

(tr)
Provizi per krado: malgranda birdo alflugas al la kradita fenestro [11].
beloruse:
ставіць краты, ставіць рашотку
ĉeĥe:
zamřížovat
france:
grillager
germane:
vergittern
hispane:
enrejar
hungare:
rácsoz, berácsoz
japane:
格子をつける [こうしをつける]
pole:
okratować
rumane:
frige pe grătar
ruse:
ставить решётки
slovake:
omrežovať, zamrežovať
ukraine:
ставити ґрати, заґратувати, городити штахетами

krada

Provizita per krado: la vento fajfadis tra la krada fenestro [12]; la ĝardenon ĉirkaŭis fera krada barilo [13].
beloruse:
рашэцісты, кратчаты
ĉeĥe:
mřížovitý
france:
à claire-voie
germane:
vergittert ~a barilo: Gitterzaun.
hungare:
rácsos, kockás
japane:
格子の [こうしの], 格子の付いた [こうしのついた]
pole:
kratowy, okratowany
rumane:
zăbrele, barat
ruse:
решётчатый
slovake:
mrežovitý, mriežkovitý
ukraine:
ґратчастий, решітчастий, сітчастий, штахетний, колосниковий

kradaĵo

Objekto konsistanta el krado, provizita per krado: ĉirkaŭ la krono estis kradaĵo kaj granatoj, ĉio el kupro [14]; post la blanke farbita ligna kradaĵo […] staris rozarbeto [15]; la lokon oni ĉirkaŭbaris per ora kradaĵo, kaj tage kaj nokte apud ĝi staris gardostaranto [16]; eleganta kameneto, ĉirkaŭita de fera, arte aranĝita kradaĵo Marta .
ĉine:
鐵絲網 [tiěsīwǎng]
germane:
Verhau, Dratgeflecht
japane:
格子組 [こうしくみ]

kradita

1.
VD:krada, kradi
2.
TEKS Ornamita per kradforme interkruciĝantaj linioj: silkaj vestoj [de kiuj] unu flanko estis ĉielarke striita kaj la dua mikskolore kradita RBa . VD:kvadratitaSIN:plejda
angle:
2. plaid
ĉeĥe:
2. zamřížovaný
ĉine:
2. 格子呢 [géziní], 格子花呢 [gézihuāní]
france:
2. écossais (motif), vichy (motif)
germane:
2. kariert
hungare:
2. rácsos, kockás
pole:
2. kraciasty
rumane:
2. cadrilat
ruse:
2. шотландка (ткань)
slovake:
2. zamrežovaný

ĉirkaŭkradi

(tr)
PIV2
Ĉirkaŭigi per krado: troviĝis ankaŭ ĉirkaŭkradita estrado, sur kies balustrado staris diversaj sanktaj objektoj RBa . VD:ĉirkaŭbari1
ĉine:
围起 [wéiqǐ]
france:
grillager
germane:
mit einem Gitter umgeben, umzäunen (Gitter)
pole:
ogrodzić kratą
rumane:
gard zăbrele
ukraine:
обгороджувати решіткою, штахетами

latkrado

HOR Krada lataro uzata en ĝardenoj por surkreskigi lianojn, aŭ kiel ornamaĵo: oni kondukas Kandid en laŭbon […] el latkradoj, kiuj entenis papagojn, kolibrojn, numidojn [17]; gvatis de malantaŭ sia kukuma latkrado [18]. VD:laŭbo, pergolo, spaliro
angle:
trellis
beloruse:
рашэцістая агароджа
ĉeĥe:
špalír
france:
treillage, treillis (treillage)
germane:
Kletterhilfe (Garten), Rankgerüst
hungare:
lécrács, lugasrács
pole:
kratownica, trejaż
rumane:
grindă cu zăbrele, spaliere
ruse:
решётчатая загородка
slovake:
špalier

administraj notoj