*rost/i PV
*rosti ↝
(tr)
- 1. ↝
Kuiri manĝaĵon elmetante ĝin al varmego sur kuirkrado, sur rostostango, en forno, en elektra aparato aŭ en kaserolo, ne uzante grason nek akvon: rosti ŝafon super la fajro; rosti terpomojn, grajnojn, panon, kafon, tabakon; ili donis al li pecon de rostita fiŝo [1]; ne manĝu [la ŝafidon] duonkrudan, nek kuiritan en akvo, sed nur rostitan sur fajro kun ĝiaj kapo, kruroj, kaj internaĵoj [2]; panon kaj rostitajn grajnojn kaj freŝajn grajnojn ne manĝu ĝis tiu tago mem, en kiu vi alportos la oferon al via Dio [3]; ekstere la virinoj rostis la Paskan ŝafidon [4]; mia patrino faris fajron, rostis la bulbojn, kiujn ŝi kunportis kun si [5]; rostita ansero farĉita per prunoj kaj pomoj [6]; oni rostis tutajn bovojn [7]; rostita kolombeto ne flugas al buŝeto PrV ; oni devis preteriri kradrostbudon kaj etan infanludejon [8].
baki, friti.
- 2. ↝
- (figure) Eligi varmegon, ardi: kiel ajn varmege ĉi tie rostas la suno, unu paŝon plue estas glacie malvarme [9]; sur la ĉielo senhalte brulis la suno, kies ĉiu radio rostis kaj blindigis [10].
1.
La Nova Testamento, Luko 24:42
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 12:9
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 23:14
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Knabineto kun alumetoj
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 21
8. Monato, Marko Naoki LINS: Centra demando
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
10. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 19
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 12:9
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 23:14
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Knabineto kun alumetoj
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 21
8. Monato, Marko Naoki LINS: Centra demando
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
10. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 19
- angle:
- roast
- beloruse:
- смажыць, пражыць, пячы
- ĉeĥe:
- opékat, péci (maso), pražit, péci (maso), smažit, upražit, škvařit
- france:
- faire rôtir
- germane:
- grillen, rösten
- hebree:
- לצלות \צלה\, לקלות \קלה\
- hungare:
- 1. süt 2. éget (átv.), perzsel (átv.)
- nederlande:
- roosteren
- portugale:
- assar, torrar, torrificar, tostar
- ruse:
- жарить (в духовке, на огне, без масла), печь (глагол)
- slovake:
- opekať, piecť, pražiť, smažiť, škvariť
rostaĵo
Rostita manĝaĵo: mi diris al la kuiristo ke la birdoj estas donaco, li do faris el ili rostaĵojn kaj pasteĉojn [11]; ni havas bonegan kapreolan rostaĵon [12]; la odoro de rostaĵo plenigis ĉiujn ĉambrojn [13]; teo kun unu panrostaĵo (vd rostpano) [14]; ĉiuj […] honoras la kradrostaĵon, […] kiun, dum la tuta mateno, kelke da volontuloj kun engaĝiĝo pretigis [15].
11.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 18
12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 19
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
14. Monato, Donald Broadribb: Vojaĝromano klasika
15. Monato, Roberto Pigro: Ĉiam pli malalten
12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 19
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
14. Monato, Donald Broadribb: Vojaĝromano klasika
15. Monato, Roberto Pigro: Ĉiam pli malalten
- beloruse:
- смажаніна, смажонка
- france:
- rôti (subst.)
- hebree:
- צלי
- hungare:
- sült (pl. hús)
- ruse:
- жаркое
rostiĝi
Kuiriĝi per elmetiĝo al varmego: la poeto sidis varme kaj komforte ĉe sia kahela forno, en kiu brulis fajro kaj rostiĝis pomoj [16]; sep grandaj viandopecoj rostiĝis en la fajro [17].
16.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malbonkonduta knabo
17. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947
17. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947
- france:
- rôtir (intr.)
rostilo

- Aparato por rosti: la virino preparis la birdon, metis ĝin sur turnrostilon kaj komencis ĝin rosti [18]; oni portis metalajn vazojn kuirejajn: kradojn por la fornoj, turnrostilojn, dutenilajn potojn kaj platajn patojn kun kovriloj [19]; por rosti viandopecojn oni trapikas ilin per rostostango aŭ metas sur kradrostilon [20]; marŝmaloj estas tre ŝatataj en Usono […] la dolĉaĵoj estas rostitaj sur kradrostilo [21]; platajn pecojn de distranĉita pano oni kutime rostas en panrostilo [22]; Laŭrenco de Romo […] en la arta prezento […] bildiĝas kune kun la kradrostilo, sur kiu li estis torturita ĝis morto [23].
- angle:
- pan~ilo: toaster
- beloruse:
- pan~ilo: тостэр
- ĉeĥe:
- pan~ilo: topinkovač
- france:
- pan~ilo: grille-pain
- germane:
- Grill, Rost, Spieß turn~ilo: Drehspieß krad~ilon: Grillrost pan~ilo: Toaster
- hebree:
- pan~ilo: מצנם, טוסטר
- hispane:
- pan~ilo: tostador
- hungare:
- pan~ilo: kenyérpirító
- itale:
- pan~ilo: tostapane
- nederlande:
- pan~ilo: broodrooster
- pole:
- pan~ilo: toster
- portugale:
- pan~ilo: torradeira
- ruse:
- pan~ilo: тостер
- slovake:
- pan~ilo: hriankovač
subrosti
Komenci kuiradon de manĝaĵo per rostado ĝis la rostaĵo ekhavas iom brunan koloron: subrosti diserigitajn cepojn.
- beloruse:
- падсмажыць
- france:
- saisir, faire revenir
- germane:
- anbräunen
- hebree:
- להשחים \שחם\
- hungare:
- megpirít
- nederlande:
- bruinen (v.vlees bv.
- ruse:
- поджаривать, поджарить
rostpano
↝ 
- angle:
- toast, toasted bread
- beloruse:
- тост (падсмажаны хлеб), грэнка
- ĉeĥe:
- topinka
- finne:
- paahtoleipä
- germane:
- Toast, Toastbrot
- hebree:
- צנים, טוסט
- hispane:
- tostada
- hungare:
- pirítós, pirítós kenyér
- nederlande:
- geroosterd brood, toast
- pole:
- tost, grzanka
- portugale:
- torrada, tosta
- ruse:
- тост (поджаренный хлеб), гренок
- slovake:
- hrianka