*etaĝ/o

*etaĝo

1.
ARKI Samnivela parto de domo: ni levadis nin ĉiam pli kaj pli alte ĝis la kvara etaĝo [1]; junulo […] venkite de la dormo, falis malsupren de la tria etaĝo [2]; kartodomo, kies tri etaĝoj ĉiuj estas konstruitaj el ludkartoj kun la figura flanko internen [3]; unu etaĝo multe elstaris super la alia, kaj tute sub la tegmento troviĝis plumba defluilo [4]; ŝi loĝas en ĉambreto de subtegment-etaĝo [5]; estas tute neutile supreniri tri etaĝojn por trovi neniun [6]; (figure) mi vere komencas kredi, sinjoro Felson, ke via supra etaĝo (kapo) ankaŭ estas iom en malordo [7].
Rim.: En multaj eŭropaj landoj la teretaĝo estas rigardata kiel nula, kaj oni nombras la suprajn etaĝon unua, dua... Al ĉi tio konformas jena ekzemplo: sur la mezo de la ŝtuparo ŝi renkontis la pordiston, kiu portis faskon da ligno al unu el la loĝejoj, kiuj troviĝis en la unua etaĝo Marta . En aliaj landoj la teretaĝo estas kalkulata kiel unua etaĝo.
2.
Unu el pluraj samaltaj niveloj: la kampoj de la bieno estis sur altaĵo kaj kuŝis sur kvar etaĝoj [8]; la arta lago Moeris okupis 300 kilometrojn kvadratajn kaj estis profunda dek du etaĝojn [9]; ĉe la muroj, en pluraj etaĝoj, staris libroj kaj ankoraŭ pli multaj libroj [10]; la groto […] konsistas el tri etaĝoj [11]; raketo kun tri etaĝoj. VD:teraso1
1. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, E. Weilshäuser: La Hejmo de la Metiisto
2. La Nova Testamento, La agoj 20:9
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Konkurso de saltado
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova domo
5. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Sibilla Orakolas
6. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Unua
7. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro IX
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo
10. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Drako por Heroo Hinreko
11. Bardhyl Selimi: Vojaĝimpresoj, somero 2000, Monato, 2001/01, p. 26
angle:
floor, story (US), storey (BR)
beloruse:
паверх, ярус
ĉine:
1. 楼板 [lóubǎn], 楼面 [lóumiàn], 楼 [lóu]
france:
étage
germane:
1. Etage, Stockwerk, Stock (Etage), Geschoss 2. Stufe (Gelände, Rakete), Terasse, Ebene
hispane:
piso, planta (de edificio o casa)
hungare:
emelet, szint
japane:
[きざはし]
nederlande:
verdieping
pole:
piętro, kondygnacja
portugale:
andar (de edifício ou casa), pavimento, piso
ruse:
этаж, ярус
svede:
våning
tibete:
ཐོག་ས་
ukraine:
поверх, ярус, шар, верства, пласт

etaĝareto FK

(arkaismo)
Etaĝero, bretaro: tie sin trovis ankaŭ multaj etaĝaretoj, egale kovritaj per blua ŝtofo kaj ornamitaj per bluaj franĝoj FK .

etaĝigi

(tr)
Aranĝi laŭ etaĝoj: urbo etaĝigita sur la monteto. VD:terasi
france:
étager
hispane:
organizar por nivel de altura
hungare:
lépcsőz, szintek szerint rendez
japane:
段状に重ねる [だんじょうにかさねる]
ruse:
расположить ярусами
ukraine:
згромаджувати, здіймати

beletaĝo

ARKI Pli luksa etaĝo en domo, ofte la unua super la teretaĝo, izolita de la strato kaj facile alirebla: ha, kion mi babilas, – mi tute forgesis, ke mi loĝas en la beletaĝo [12].
angle:
bel étage, main storey
ĉine:
二楼 [èrlóu]
france:
bel étage
germane:
erstes Obergeschoss, erste Etage, erster Stock [nordgermane], zweiter Stock [sudgermane]
hispane:
planta principal
hungare:
első emelet
japane:
主階 [あるじかい]
ruse:
первый этаж, нижний этаж, цокольный этаж
ukraine:
бельетаж

interetaĝo, duonetaĝo

ARKI Etaĝo inter la ĉefaj, ofte inter la teretaĝo kaj unua etaĝo: verkistoj prezentis al eta ĉeestantaro, en la interetaĝo apud la libroservo […] siajn verkojn [13]; sonorilturo en la duonetaĝo [14]. VD:mezanino
angle:
mezzanine
ĉine:
中层楼 [zhōngcénglóu], 舞台下面 [wǔtáixiàmian], 夹楼 [jiālóu], 戏院最底层楼厅 [xìyuànzuìdǐcénglóutīng], 中层楼 [zhōngcénglóu], 舞台下面 [wǔtáixiàmian], 夹楼 [jiālóu], 戏院最底层楼厅 [xìyuànzuìdǐcénglóutīng]
france:
entresol
germane:
Zwischengeschoss, Zwischenetage
hebree:
קוֹמַת בֵּינַיִם
hispane:
entreplanta
hungare:
félemelet
japane:
中二階 [ちゅうにかい]
nederlande:
tussenverdieping
pole:
półpiętro
ruse:
полуэтаж, антресоль
ukraine:
мезонін

subteretaĝo, subetaĝo, keletaĝo

ARKI Etaĝo sub la nivelo de la grundo: en subteretaĝo vivis kaj ĉiutage atendadis ŝian revenon du malgrandaj infanoj Marta ; en la subetaĝo, farante lesivon [15]; sur la placo ankaŭ estas Muzeo pri Belartoj, […] en ties keletaĝo videblas la fundamentoj de fortikaĵoj [16].
15. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Unua
16. Monato, Roland Rotsaert: Vizito al Novarto-urbo Nancy, 2006
angle:
basement, cellar
ĉine:
[yìn], 窨 [yìn]
france:
sous-sol
germane:
Untergeschoss, Kellergeschoss, Kelleretage, Keller
hispane:
sótano
hungare:
alagsor, szuterén
japane:
地階 [ちかい]
nederlande:
kelder, kelderverdieping
pole:
suterena, piwnica, przyziemie
ruse:
подвал, подвальный этаж, подземный этаж
ukraine:
напівпідвальний поверх, цокольний поверх

teretaĝo

ARKI Etaĝo samnivela kun la ĉirkaŭa grundo: en realo li loĝis nur en la teretaĝo, ĉar la supra parto de la domo utilis nur kiel dormejo [17]; planoj, montrantaj teretaĝe tri ĉambrojn kaj kuirejon, kaj subtegmente du ĉambretojn [18]. SIN:partero2
angle:
ground floor (eŭrope), first floor (amerike)
beloruse:
першы паверх
ĉine:
一楼 [yīlóu], 底楼 [dǐlóu], 一层 [yīcéng]
france:
rez-de-chaussée
germane:
Erdgeschoss, erster Stock [suddgermane]
hebree:
קומת קרקע
hispane:
planta baja
hungare:
földszint
japane:
一階 [いっかい]
nederlande:
begane grond, benedenverdieping
pole:
parter
ruse:
первый этаж, нижний этаж, цокольный этаж
turke:
zemin kat
ukraine:
партер

administraj notoj

~igi: Mankas fontindiko.
~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
bel~o: Mankas dua fontindiko.