*nivel/o PV
*nivelo

- 1. ↝
- Horizontala ebeno; alteco de ebeno: la suno atingis la nivelon de la maro [1]; el la profundo kreskis verda trunketo, kaj kiam ĝi atingis la nivelon de la akvo, elkreskis el ĝi folio [2]; vi la nazon portas tro super la nivelo [3]; en la loko Kalaveraso, sur la alteco de 1400 metroj super la nivelo de la maro, troviĝas […] FK ; La lago Chautauque […]kuŝas sur la alteco de 1 400 futoj super la nivelo de la Atlanta Oceano FK ; la inundo atingis la nivelon de la unua etaĝo; ternivelo [4].
- 2. ↝
- (figure) Grado de io kompare al alia afero aŭ ene de difinita skalo: atingi altan nivelon; altigi la nivelon de la studoj, de la ekzamenoj; la morala, ekonomia nivelo malaltiĝis; tiu ekspozicio permesas ekkoni la nivelon de la belga arto; la uzado de internacia lingvo metas ĉiujn oratorojn sur la nivelon de plej kompleta egaleco; peznivelo, [5]; [la organizo] kunlaboras sur la nivelo de naciaj registaroj kaj gigantaj privataj entreprenoj kaj postulas jaran membrokotizon de po 12 000 usonaj dolaroj [6]; la ekonomio en Germanio kreskos ĝis 3 % [atingante] sian plej altan nivelon en la lastaj 3,5 jaroj [7]; la impostoj estas […] je tiom alta nivelo, eble la plej alta en la mondo [8]; antaŭ dudek jaroj la esperoj estis je tre malalta nivelo [9]; la nivelo de angla kapableco inter japanoj ne plialtiĝis [10].
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
3. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
4. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Vidanta Mano
5. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Senĉesa Rakonto
6. Monato, Perkomputila Tradukado: Universala Retlingvo
7. Monato, Roland Rotsaert: Eŭropa Unio: Eŭro unujara
8. Monato, Roland Rotsaert: Albanio: Diktaturo de impostoj
9. MonatoMarc Vanden Bempt
10. Monato, Hori Jasuo: Kara angoro ...
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
3. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
4. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Vidanta Mano
5. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Senĉesa Rakonto
6. Monato, Perkomputila Tradukado: Universala Retlingvo
7. Monato, Roland Rotsaert: Eŭropa Unio: Eŭro unujara
8. Monato, Roland Rotsaert: Albanio: Diktaturo de impostoj
9. MonatoMarc Vanden Bempt
10. Monato, Hori Jasuo: Kara angoro ...
- angle:
- level
- ĉeĥe:
- hladina, stupeň, úroveň
- france:
- niveau
- germane:
- 1. Niveau, Ebene, Stand, Spiegel, Höhe
- hispane:
- nivel
- hungare:
- szint, nívó
- nederlande:
- niveau, peil
- portugale:
- nível
- ruse:
- уровень
- slovake:
- hladina, stupeň, úroveň
niveli
(tr)
- 1.
Mezuri diferencon inter niveloj, alton rilate al nivelo
- 2.
- Fari ion ununivela, horizontale ebena: niveli vojon, ĝardenon; oni instruis la junulojn fari planojn de l' kampoj […] kaj niveli kun helpo de du tabuletoj kaj ortangulilo [11]; (figure) niveli (egaligi, samrangigi) la klasojn sociajn, la kondiĉojn.
11.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro I
- angle:
- 1. to level
- france:
- niveler
- germane:
- 1. einebnen, nivellieren ~i: angleichen
- hispane:
- nivelar
- hungare:
- 1. szintez, szintkülönbséget mér ~i: nivellál, kiegyenlít 2. egyenget
- nederlande:
- 1. peilen ~i: gelijkmaken 2. nivelleren
- portugale:
- 2. aplanar, nivelar
- ruse:
- 1. нивелировать ~i: уравнять, выравнять 2. спланировать (площадку и т.п.)
- slovake:
- nivelovať, rovnať
nivelilo
↝ 
- Instrumento por kontroli horizontalecon de io: se la nivelilo estas en ĝuste vera situo la bobelo estas en centro de la surfaco inter specialaj streketoj [12].
- ĉeĥe:
- libela, nivelizační přístroj, vodováha
- france:
- niveau (instrument)
- germane:
- Wasserwaage
- hispane:
- nivel (instrumento para nivelar)
- hungare:
- szintező, vízmérték
- nederlande:
- waterpas
- ruse:
- уровень, ватерпас
- slovake:
- nivelačný prístroj, vodováha
alniveligi
(tr)
- Movi, transformi ion al koncerna nivelo: Dio detruis la fortikaĵojn de Jerusalem, alniveligis ilin al la tero [13].
13.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Plorkanto 2:2
- ĉeĥe:
- urovnat, zarovnat
- france:
- niveler
- hungare:
- egyenlővé tesz (pl. a földdel)
- nederlande:
- met de grond gelijkmaken
- portugale:
- nivelar
- ruse:
- сравнять
- slovake:
- urovnať, zarovnať
altnivela ↝
- (figure) De alta nivelo, eminenta, tre bonkvalita: Cherpillod estas ja plej altnivela fakulo en etimologio kaj esperanta terminologio [14]; la unuan fojon ekde multaj jaroj mi legas altnivelan kultur-revuon esperantlingvan, sed ne specife/sufoke Esperanto-varban [15]; la Gesellschaft für Interlinguistik (Societo por interlingvistiko), kiun mastrumas Detlev Blanke, societo, kiu vere indas diskoniĝon pro sia altnivela agado [16]; la altnivelaj prezentadoj de la infanoj funde kortuŝis la homojn [17]; dum la lastaj jaroj kukurboj eniris altnivelan kuirarton, ne nur pro la bona gusto, sed ankaŭ pro tio, ke ili enhavas multajn vitaminojn [18]; la nuntempaj aŭtoroj estas altnivelaj kaj renkontas perfekte la guston de eĉ ne-arabaj legantoj [19].
14.
Monato, Carlo MINNAJA: Longe atendata ĉefverko
15. Monato, Filippo Franceschi: Altnivela kultur-revuo esperantlingva
16. Monato, Carlo Minnaja: Esperantologio reaperas
17. Monato, Zofia Banet-Fornalowa: Ni renkontiĝu ĉe la monumento al Korczak
18. Monato, Walter Klag: La kukurbo frukto multvizaĝa
19. M. Ripani, trad. L. Oberrauch Madella: La hodiaŭa araba lingvo, El Popola Ĉinio, 2013-12-19
15. Monato, Filippo Franceschi: Altnivela kultur-revuo esperantlingva
16. Monato, Carlo Minnaja: Esperantologio reaperas
17. Monato, Zofia Banet-Fornalowa: Ni renkontiĝu ĉe la monumento al Korczak
18. Monato, Walter Klag: La kukurbo frukto multvizaĝa
19. M. Ripani, trad. L. Oberrauch Madella: La hodiaŭa araba lingvo, El Popola Ĉinio, 2013-12-19
- ĉeĥe:
- na vysoké úrovni, vysoko položený
- france:
- de haut niveau, de qualité
- slovake:
- vysokej úrovne, vyspelý
marnivelo,
oceannivelo
↝ 

-
La nivelo de la oceana surfaco, uzata kiel bazo por indiki
alton:
la Komodo-varanoj estiĝis […] en tempo kiam la nuna
indonezia insularo konsistis el montoĉeno super la Marnivelo
[20];
Puchberg troviĝas 577 m super marnivelo, la pinta haltejo 1795 m
[21];
malvarmaj kaj sekaj zonoj en Andoj, situantaj je alteco inter 3000 kaj 5000 m super la Marnivelo
[22];
pro la tutmonda varmiĝo sekve de klimata ŝanĝiĝo degelas polusaj glacioj, kio kaŭzas plialtiĝon de Marniveloj
[23].
Rim. 1: PV, laŭ la nacilingvaj kutimoj, parolas pri „marnivelo“; tio estas konfuza, ĉar iujn internajn lagojn oni tradicie nomas „maro“: en 1986 Kaspia maro altis 27,9 metrojn sub la oceannivelo; en tiu epoko Bakuo malpli altis super la marnivelo.Rim. 2: Preciza difino iom varias laŭlande; ĝenerale temas pri mezumo, atentanta la altan kaj malatan tajdojn kaj multjaran variadon.
20.
Monato, Izabel C. O. Santiago: Faŭno:
La „drakoj“ de Komodo: Gigantaj bestoj sur izola insulo
21. Monato, Aŭstrio: Etŝpuraj spuroj
22. Monato, Hose Marques: Argentino: Vojaĝo al la provinco Tukumano
23. Monato, Stefan Maul: Riĉa per .tv
21. Monato, Aŭstrio: Etŝpuraj spuroj
22. Monato, Hose Marques: Argentino: Vojaĝo al la provinco Tukumano
23. Monato, Stefan Maul: Riĉa per .tv
- angle:
- sea level
- france:
- altitude
- germane:
- Meeresspiegel
- hungare:
- tengerszint
- nederlande:
- zeespiegel
- portugale:
- nível do mar
- ruse:
- уровень моря, уровень океана
samnivela
- 1.
- Estanta sur sama nivelo: traknivela pasejo estas kruciĝo samnivela inter fervojo kaj ŝoseo aŭ piediranta vojo [24].
- 2.
- (figure) Estanta ĉe sama rango: la Asocio konsideras Genron samnivela kiel Familio kaj metode donas al ĉiuj membroj de Familio unu solan nomon [25]; iusence la nederlanda estas lingvo, samnivela al la germana [26]; la ventotuneloj konsistas el unu aŭ pli da blovaparatoj […] kaj ajuto, kiu devas zorgi pri plejeble samnivela, senturbulenta, bruo-malriĉa fluo [27].
24.
Vikipedio, Traknivela pasejo
25. Monato, Manuel Halvelik: Atentinda solvo por kompleksega problemo
26. Monato, Clair Mahé: La okcitana lingvo
27. Vikipedio, Ventotunelo
25. Monato, Manuel Halvelik: Atentinda solvo por kompleksega problemo
26. Monato, Clair Mahé: La okcitana lingvo
27. Vikipedio, Ventotunelo
- ĉeĥe:
- ve stejné výši (adj.)
- france:
- de même niveau
- hungare:
- 1. azonos szintű 2. azonos rangú
- nederlande:
- 1. op dezelfde hoogte 2. van gelijke rang
- portugale:
- do mesmo nível
- ruse:
- того же уровня
- slovake:
- rovnakej úrovne
vivnivelo
↝ 
Ĝenerala komforto, riĉo konstatebla en socio aŭ klaso de socio: la kapablo de la kamparanoj por labori en urboj kaj ilia vivnivelo estas multe malpli altaj ol tiuj de urbanoj [28] nekomparebla plialtigo de la vivnivelo en Khumbu, Nepalo dum nur unu generacio [29]; la INSTAT-enketo mezuranta la vivnivelon enlandan montras, ke plej bone pagataj estas dungitoj de bankoj, internaciaj organizaĵoj, […] [30].
28.
Chen Ji:
Por ke la kamparanoj..., [2003?]
29. Monato, Sir Edmund Hillary: Vivo dediĉe al la ŝerpoj
30. Monato, Bardhyl Selimi: La salajroj en Albanio
29. Monato, Sir Edmund Hillary: Vivo dediĉe al la ŝerpoj
30. Monato, Bardhyl Selimi: La salajroj en Albanio
- ĉeĥe:
- životní standard, životní úroveň
- france:
- niveau de vie
- slovake:
- životná úroveň, životný štandard