*orient/o PV
*oriento
- 1.
- Unu el la kvar geografiaj ĉefpunktoj, difinata per tiu parto de la horizonto, kie oni vidas la sunon leviĝi, kaj kontraŭa al la okcidento; la direkto difinata per tiu ĉefpunkto: supreniru sur la supron de Pisga, kaj direktu viajn okulojn al okcidento kaj al nordo kaj al sudo kaj al oriento [1]; ŝi timis la kokokrion, ŝi timis la unuan ruĝan strion en la oriento, ĉar se ŝia laboro ne estos finita ĝis tiam, ŝi pereos [2]; al ĉia lando oni povas veni ne sole de oriento, sed ankaŭ de okcidento [3].
- 2.
Terparto kuŝanta oriente de la hejmo de koncerna aŭtoro: kaj tiu homo estis pli eminenta, ol ĉiuj filoj de la oriento [4]; jen saĝuloj el la oriento venis al Jerusalem, dirante: kie estas tiu, kiu estas naskita Reĝo de la Judoj [5]?
- 3.
- Ĉe la framasonoj, parto de loĝio, kie sidas la loĝiestro.
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 3:27
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Anneto
3. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 1a
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 1:3
5. La Nova Testamento, S. Mateo 2:1,2
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Anneto
3. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 1a
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 1:3
5. La Nova Testamento, S. Mateo 2:1,2
- afrikanse:
- oos
- albane:
- lindje
- amhare:
- ምስራቅ
- angle:
- east
- arabe:
- الشرق
- armene:
- արեւելք
- azerbajĝane:
- şərq
- beloruse:
- усход
- bengale:
- পূর্ব
- birme:
- အရှေ့
- bretone:
- 1. reter, sav-heol
- ĉeĥe:
- východ (svět.strana)
- ĉine:
- 东 (tr. 東) [dᘝng], 东方 (tr. 東方) [dᘝngfᗑng]
- dane:
- øst
- estone:
- ida
- eŭske:
- ekialdean
- filipine:
- silangan
- france:
- est, orient
- galege:
- leste
- germane:
- Orient, der Osten, Morgenland, Levante [ark] 1. Osten
- greke:
- ανατολή
- guĝarate:
- પૂર્વ
- haitie:
- bò solèy leve
- hinde:
- पूर्व
- hispane:
- este, oriente
- hungare:
- kelet, napkelet
- igbe:
- n’ebe ọwụwa anyanwụ
- indonezie:
- timur
- irlande:
- soir
- islande:
- austur
- japane:
- 東
- jave:
- wétan
- jide:
- מזרח
- jorube:
- õrùn
- kanare:
- ಪೂರ್ವ
- kartvele:
- აღმოსავლეთით
- kazaĥe:
- шығыс
- kimre:
- ddwyrain
- kirgize:
- чыгыш
- kmere:
- ខាងកើត
- koree:
- 동쪽
- korsike:
- este
- kose:
- bucala ngasekhohlo
- kroate:
- istočno
- kurde:
- rohilat
- latine:
- orientem
- latve:
- austrumiem
- laŭe:
- ພາກຕາເວັນອອກ
- litove:
- į rytus
- makedone:
- исток
- malagase:
- atsinanana
- malaje:
- timur
- malajalame:
- കിഴക്ക്
- malte:
- lvant
- maorie:
- rawhiti
- marate:
- पूर्वेला
- monge:
- sab hnub tuaj
- mongole:
- зүүн
- nederlande:
- oosten (zn.)
- nepale:
- पूर्व
- njanĝe:
- kum’mawa
- panĝabe:
- ਪੂਰਬ
- paŝtue:
- ختيځ
- pole:
- wschód
- portugale:
- oriente, este, leste, nascente (geogr.), levante (geogr.)
- ruande:
- iburasirazuba
- ruse:
- восток
- samoe:
- sase
- sinde:
- اوڀر
- sinhale:
- නැගෙනහිර
- skotgaele:
- ear
- slovake:
- východ
- slovene:
- vzhod
- somale:
- bari
- ŝone:
- mabvazuva
- sote:
- ka bochabela
- sunde:
- wetan
- svahile:
- mashariki
- svede:
- öst
- taĝike:
- шарқ
- taje:
- ทางทิศตะวันออก
- tamile:
- கிழக்கு
- tatare:
- көнчыгыш
- telugue:
- తూర్పు
- tibete:
- ཤར་
- ukraine:
- схід
- urdue:
- وسطی
- uzbeke:
- sharq
- vjetname:
- đông
- volapuke:
- lefüd
- zulue:
- empumalanga
Oriento
- La mondoparto oriente de antikva Grekujo, pli malpli ampleksanta Azion kaj eventuale orientan Eŭropon: Dio la Eternulo plantis ĝardenon en Eden en la Oriento [6]; nelonge post la resurekto de Jesuo Kristo, li eniris unu el la kutimaj ŝipoj, kiuj transportis feron, ŝtalon, oron kaj spicojn el Oriento [7]; la spirito de la Oriento kaj la teĥniko de la Okcidento [8]; en la 70aj jaroj, kiam okazis granda ekspluatado en la Meza Oriento, laborantoj el diversaj landoj amase kaj konkure eniris la golfan regionon [9]; eŭropanoj pli bone komprenu la kompleksecon de Proksima Oriento [10].
Rim.:
La antikva mediteranea civilizacio (palestina, greka, roma) vidis sin
― same kiel la ĉina ― en la centro de la mondo kaj do ĉio oriente de
ĝi oni nomis „la Oriento“. Pro komuna
historia, religia kaj kultura-politika fono oni plu uzas tiun dividon de la
mondo, kvankam la limoj ene de Eŭropo ŝoviĝis okcidenten ekz-e en la tempo de Malvarma
Milito.
6.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 2:8
7. Monato, Rafaela Urueña: Hispanio: Vojoj al la sankta urbo
8. Monato, Japanio: Takasugi Sinsaku: Novjara klaĉo super konjako
9. Monato, Mu Binghua: Ĉinio: Eksporto de laboristoj
10. Monato, Marko Naoki Lins: Judaj premgrupoj en Bruselo, 2004
7. Monato, Rafaela Urueña: Hispanio: Vojoj al la sankta urbo
8. Monato, Japanio: Takasugi Sinsaku: Novjara klaĉo super konjako
9. Monato, Mu Binghua: Ĉinio: Eksporto de laboristoj
10. Monato, Marko Naoki Lins: Judaj premgrupoj en Bruselo, 2004
- beloruse:
- Усход
- bretone:
- ar Reter, ar Sav-Heol
- germane:
- Orient, der Osten, Morgenland
- ukraine:
- схід
orienta
- 1.
- Rilata al oriento1: orienta vento (kiu venas de oriente); Orienta Azio (tiu parto, kiu sterniĝas orienten).
- 2.
- Rilata al oriento2: orientaj popoloj, lingvoj, juveloj; orienta kristanismo.
- beloruse:
- усходні
- bretone:
- 1. -reter, -sav-heol 2. -ar Reter, -ar Sav-Heol
- ĉeĥe:
- orientální, východní
- france:
- oriental, d'est
- germane:
- östlich, orientalisch
- greke:
- ανατολικός
- hispane:
- oriental
- hungare:
- keleti
- nederlande:
- oosten-, oostelijk
- pole:
- wschodni
- portugale:
- oriental
- ruse:
- восточный
- slovake:
- východný
- ukraine:
- східний
- volapuke:
- lefüdik
oriente
- Ĉe la oriento.
- beloruse:
- на ўсходзе
- bretone:
- er reter
- ĉeĥe:
- na východě, východně
- france:
- à l'est
- hungare:
- keleten
- nederlande:
- ten oosten
- pole:
- na wschodzie
- portugale:
- a leste
- ruse:
- на востоке
- slovake:
- na východe
- ukraine:
- на сході, до сходу
- volapuke:
- lefüdiko
orienten
- Direkte al oriento1: ĝi staris sur dek du bovoj: tri kun la vizaĝo norden, tri kun la vizaĝo okcidenten, tri kun la vizaĝo suden, kaj tri kun la vizaĝo orienten [11]
11.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 4:4
- angle:
- eastward
- beloruse:
- на ўсход, ва ўсходнім кірунку
- bretone:
- war-zu ar reter
- ĉeĥe:
- na východ
- france:
- vers l'est
- hungare:
- keletre
- nederlande:
- naar het oosten
- pole:
- na wschód
- portugale:
- para leste
- ruse:
- на восток
- slovake:
- na východ
- ukraine:
- на схід
oriente de
(prepoziciaĵo)
- beloruse:
- 1. на ўсходзе 2. на ўсход ад
- bretone:
- 1. e reter 2. er reter da
- france:
- à l'est de
- germane:
- 1. im Osten von 2. östlich von
- hungare:
- 1. (vmi) keleti részén 2. (vmitől) keletre
- nederlande:
- 1. in het oosten van 2. ten oosten van
- pole:
- 1. na wschodzie
- portugale:
- 2. a leste de
- ruse:
- 1. на востоке (чего) 2. на востоке от, восточнее
- ukraine:
- на схід від..
orientiZ
(tr)
- 1.
- Bazi konstruon, turnante ĝian frunton al oriento: la romkatolikaj kirkoj kaj la moskeoj estas orientitaj; malbone orientita domo.
- 2.
- Determini la situacion de persono aŭ objekto rilate al oriento: orienti karton, planon; (figure) priprofesia orientado (metoda disdonado de lernantoj en diversajn metiojn laŭ iliaj apartaj kapabloj kaj gustoj).
- 3.
MatVort (fakula ĵargono) Elekti bazon, rilate al kiu oni determinos la orientiĝon de ĉiuj aliaj bazoj.
- angle:
- 3. orientate
- beloruse:
- арыентаваць
- bretone:
- 1. durc'haat war-zu ar reter 3. reteriñ (matematik), oriantiñ (matematik)
- ĉeĥe:
- orientovat, směřovat na východ
- france:
- orienter priprofesia ~ado: orientation professionnelle.
- germane:
- 1. (nach Osten) ausrichten 2. ausrichten, einrichten, orientieren, einnorden 3. orientieren, eine Orientierung festlegen
- hispane:
- 1. orientar
- hungare:
- 1. keletel 2. betájol 3. irányít
- indonezie:
- 2. membimbing, mengorientasikan priprofesia ~ado: karier.
- nederlande:
- 1. naar het oosten richten 2. naar het oosten richten 3. oriënteren
- pole:
- 1. orientować 2. orientować 3. orientować
- portugale:
- orientar
- ruse:
- ориентировать
- slovake:
- orientovať, smerovať, usmerňovať, zamerať
- ukraine:
- орієнтувати
- volapuke:
- lefüdön
orientiĝi, sin orienti
- 1.
- Determini la direkton, kiu devas esti sekvata: sin orienti en arbaro, en nekonata urbo; la aviadistoj ne povis plu sin orienti pro la densa nebulo.
- 2.
- (figure) Klare kompreni la situacion, en kiu oni troviĝas, kaj difini, kion oni devas fari: la prezidanto de kunsido devas sin rapide orienti en la debatoj.
- beloruse:
- арыентавацца
- bretone:
- 1. en em reteriñ
- ĉeĥe:
- orientovat, směřovat na východ
- france:
- s'orienter
- germane:
- 1. sich orientieren 2. entscheiden
- hungare:
- 1. tájékozódik, eligazodik 2. eligazodik
- indonezie:
- berorientasi
- nederlande:
- 1. zich oriënteren 2. beslissen
- pole:
- orientować się
- portugale:
- orientar-se
- ruse:
- ориентироваться
- slovake:
- orientovať, smerovať, usmerňovať, zamerať
orientiĝo
- 1.
- Stato de io aŭ iu orientita; de iu, kiu orientiĝas 2: ŝi unu tagon tiel perdis la orientiĝon, ke ŝi ne plu pensis pri la donintoZ .
- 2.
MatVort (de bazo `bb B` rilate al bazo `bb B′`) La signo de la determinanto de ĝiaj vektoroj rilate al `bb B′`: pozitiva aŭ negativa orientiĝo; aksa simetrio en ebeno modifas la orientiĝon (la orientiĝo de bildo de bazo `bb B` rilate al `bb B′` estas negativa).
dekstruma, maldekstruma.
- angle:
- 2. orientation
- beloruse:
- арыентацыя
- bretone:
- 2. reteradur (matematik), oriantadur (matematik)
- france:
- 1. orientation 2. orientation
- germane:
- 2. Orientierung
- hungare:
- 1. tájékozódás 2. irányítottság
- indonezie:
- 1. orientasi
- nederlande:
- 2. oriëntatie
- pole:
- 1. orientacja, zorientowanie 2. orientacja
- portugale:
- 2. orientação
- ruse:
- 2. ориентация
- ukraine:
- орієнтація
orientilo
-
Ĉio, kio servas por sin orienti.
kompaso.
- beloruse:
- арыентыр
- ĉeĥe:
- orientační pomůcka, vodítko
- france:
- point de repère, signe d'orientation
- hungare:
- tájolóeszköz
- nederlande:
- oriëntatiemiddel
- ruse:
- ориентир
- slovake:
- orientačná pomôcka, smerovka, tabuľka, ukazovateľ smeru, značka
- ukraine:
- орієнтир
malorientiĝi, senorientiĝi, perdi la orientiĝon
- 1.
- Ne trovadi la ĝustan vojon: li aŭdis du blankulojn diskuti kion fari se oni malorientiĝas en la arbaro [13].
- 2.
- (figure) Ne kompreni situacion, ne scii, kiel agi: ŝi estis ja levata al ĉiam pli alta ĝojo, al ĉiam pli alta feliĉo, kaj en tio ŝi unu tagon tiel perdis la orientiĝon, ke ŝi plu ne pensis pri la doninto [14]; socio ŝajnas senorientiĝi kaj […] fariĝas viktimo de la ĝemelaj malsanoj, malriĉo kaj krimeco [15].
13.
R. D. Sensmeier, trad. S. Norvell: Tutisma Aliro Al Kun-Administrado, Inter Ni, 1999-11 (163)
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
15. Hectoralos: Kamasa lingvo, 2009-08-26
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
15. Hectoralos: Kamasa lingvo, 2009-08-26
- beloruse:
- губляцца, дэзарыентавацца, губляць арыентацыю
- france:
- être désorienté, être perdu (désorienté)
- pole:
- gubić się, być zgubionym, być zagubionym
- portugale:
- desorientar-se
misorientiĝi
- 1.
- Ne rekoni lokon, malĝuste elekti irdirekton, erari: cikonio misorientiĝas serĉante sian neston [16].
- 2.
- (figure) Malbone kompreni, malĝuste agi: la leganto, bravigita kaj fariĝinta momente tiel kruela kiel sia legataĵo, trovu – sen misorientiĝi – la vojon krutan kaj sovaĝan trans la dezertajn marĉojn de ĉi mallumaj paĝoj [17].
- beloruse:
- губляцца, дэзарыентавацца, губляць арыентацыю
- france:
- se fourvoyer
- pole:
- gubić się, być zgubionym, być zagubionym
Ekstremoriento
- beloruse:
- далёкі ўсход
- bretone:
- Reter-pellañ
- france:
- Extrême-Orient
- hungare:
- Távol-Kelet
- nederlande:
- verre Oosten (ontr.)
- pole:
- Daleki Wschód
- portugale:
- Extremo Oriente
- ruse:
- Дальний Восток
grandoriento
- Centra loĝio, formita en ĉefurbo de reprezentantoj de ĉiuj provincaj framasonaj loĝioj.
- france:
- Grand orient
- hungare:
- Nagy Oriens
- nederlande:
- groot Oosten
- portugale:
- Grande Oriente
- ruse:
- Великий Восток
- slovake:
- ústredná slobodomurárska lóža v hlavnom meste
administraj notoj
pri
~iĝi, sin ~i:
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~e: Mankas dua fontindiko.
~e: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~i: Mankas verkindiko en fonto.
~iĝi, sin ~i: Mankas dua fontindiko.
~iĝi, sin ~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~iĝo: Mankas verkindiko en fonto.
~ilo: Mankas dua fontindiko.
~ilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
Ekstrem~o: Mankas dua fontindiko.
Ekstrem~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
grand~o: Mankas dua fontindiko.
grand~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
Laux PIV1 ~igxi havas nur la figuran sencon, sed mi dubas, cxu tio restas gxusta. [MB]~a: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~e: Mankas dua fontindiko.
~e: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~i: Mankas verkindiko en fonto.
~iĝi, sin ~i: Mankas dua fontindiko.
~iĝi, sin ~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~iĝo: Mankas verkindiko en fonto.
~ilo: Mankas dua fontindiko.
~ilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
Ekstrem~o: Mankas dua fontindiko.
Ekstrem~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
grand~o: Mankas dua fontindiko.
grand~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.