*pro

I.

*pro

Prepozicio montranta:
1.
La kaŭzon, motivon de ago: ni venis pro serioza afero [1]; la maro estis griza pro ŝaŭmo; mi ridas pro lia naiveco [2]; li amas tiun knabinon pro ŝia beleco [3]; li demandis ŝin […] pro kio (vd kial) ŝi ploras [4]; mi timas pro la urbo, li jam de longe portas koleron kontraŭ ĝi [5]; mi trinkos pro via sano [6]; ne, pro Dio, li ne devas tion scii (vd per) [7]! oni pro provo nur ekspiru sur ĝin kaj la ŝaŭmaj vezikoj krevos Hamlet ; malpaco pro limo fariĝas kutimo, malpaco pro kredo fariĝas heredo PrV ; pro tio, ke [8]... VD:de3, pri, kaŭze de, sekve de, danke al
Rim.: La distingo inter kaŭzo kaj celo de ago ne ĉiam klaras. Tial la prepozicioj por kaj pro povas alterni en iuj frazoj. Oni ne povas diri „morti por nesingardemo“ anstataŭ „morti pro nesingardemo“; sed inter „morti por la patrujo“ kaj „morti pro la patrujo„ ekzistas nur nuanco: la unua esprimas plivole la entuziasmon, la dua la rezignemon. Same pri „pagi monon pro io“ (emfazanta elspezon) kaj „pagi monon por io“ (emfazanta akiron). En „ĉiuj Egiptoj fosis pro akvo por trinki“ Zamenhof ne skribis „por akvo“ nur por eviti ripeton, sed por tie pli konvenus.
2.
La objekton, kiun oni interŝanĝas je alia: kion vi donos pro tio [9]? pro viaj komercaĵoj ili alportadis al vi tritikon [kaj] oleon [10]; David aĉetis la bovojn pro kvindek sikloj [11]; manĝaĵon aĉetu de ili pro mono [12]; ili vendu la vivan bovon kaj dividu inter si egalparte la monon pro ĝi [13]; kiu mortigos bruton, tiu pagu pro ĝi [14]; ili demandis, kiom li postulas pro la feloj [15]; okulon pro okulo, denton pro dento [16]; niaj infanoj loĝos en la fortikigitaj urboj pro (anstataŭ) la loĝantoj de la lando [17]; vi manĝas grenon malnovan […], kaj vi elportos la malnovan pro (anstataŭ) la nova [18]; ne prenu elaĉeton pro animo de mortiginto [19]. VD:kontraŭ3, je, por3, por4
beloruse:
за, наўзамен 1. праз, дзеля
ĉeĥe:
kvůli, pro, z důvodu
ĉine:
1. 由于 [yóuyú], 由於 [yóuyú], 因 [yīn], 因为 [yīnwèi], 因為 [yīnwèi], 为着 [wèizhe], 為著 [wèizhe], 为 [wèi], 爲 [wèi]
france:
contre (en échange de), en échange de 1. à cause de
germane:
für, statt 1. wegen, um ... willen, vor (wegen) ~ kio: weshalb, warum. mi timas ~…: ich fürchte um die Stadt. ~ via sano: auf deine Gesundheit. ~ Dio: um Gottes Willen. ~ tio, ke: deshalb, weil, darum, weil. okulon ~ okulo, denton ~ dento: Aug' um Auge, Zahn um Zahn.
hispane:
1. por, a causa de
hungare:
miatt, -ért okulon ~ okulo, denton ~ dento: szemet szemért, fogat fogért.
japane:
~のせいで, ~のために, ~の代価として [のだいかとして], ~と引き換えに [とひきかえに]
katalune:
1. a causa de
nederlande:
tegen 1. wegens, dank zij
okcitane:
1. a causa de
pole:
dla (z powodu), gwoli (wskutek), z powodu, z uwagi na, ze względu na okulon ~ okulo, denton ~ dento: oko za oko, ząb za ząb.
portugale:
por, por causa de, por amor de, em troca de
rumane:
pentru (din cauza), de dragul (din cauza), datorită, din cauză de
ruse:
за (о цене), ради 1. из-за
slovake:
kvôli, pre
svede:
på grund av, för
tokipone:
tan
ukraine:
через, за, заради, ради, задля
volapuke:
1. dem

pro tio ke

Ĉar, tial ke: la Eternulo benu vin pro tio, ke vi kompatis min [20]; vi meritas la morton pro tio, ke vi ne gardis vian sinjoron [21]; oni devas pagi jaran imposton al la urba administracio nur pro tio, ke oni la domon posedas [22]; estus facile riproĉi ĉi tiun libron, pro tio, ke ĝi […] tro rapide preteriras diversajn dubaĵojn [23].
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 23:21
21. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 26:16
22. Remigiusz Mielcarek: Enmigrintoj en ora kaĝo, Monato, 1994/01, p. 15
23. Monato, Donald Broadribb: Priskribo tre bone farita, 2003
angle:
because of
beloruse:
бо, таму што, з той прычыны што
ĉine:
[yīn], 基于 [jīyú], 基於 [jīyú], 为 [wèi], 為 [wèi], 为着 [wèizhe], 為著 [wèizhe], 緣於 [yuányú], 缘于 [yuányú], 由于 [yóuyú], 由於 [yóuyú], 因如此 [yīnrúcǐ]
germane:
deshalb, weil
pole:
bo
rumane:
din cauza
II.
Prefikso samsenca kiel la prepozicio:
1.
propeka ofero [24]; la prokulpa virŝafo [25]; propeka kapro PrV ; la pastro prenos el la farunofero la parton promemoran [26]; promalĉastaj donacoj [27] (donacoj pro malĉastiĝo); niajn domojn ni donas proprunte [28] (pro prunto).
2.
anĝelo proparolanta [29] (parolanta anstataŭ iu, favore por iu); li ĉiam vivas, por propeti pro ili (peti favore al ili) [30].
ĉeĥe:
 pro, kvůli
germane:
~peka kapro: Sündenbock.
hungare:
 miatti, érte való ~peka kapro: bűnbak.

administraj notoj