*diboĉ/i UV
*diboĉi
(ntr)
-
Malmodere manĝi, trinki, seksumi:
iuj diboĉas, kartludaĉas aŭ preĝas al dio kaj
tiel pasigas sian liberan tempon
[1];
la vic-reĝo […] ludis la rolon de diboĉanta
junulo
[2];
(figure)
li nudigas sin ĝiskokse kaj diboĉas (ĝuege sin banas) en la freŝa akvo
[3];
petolu, diboĉu, sed poste sorton ne riproĉu
PrV
.
orgio
1.
E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Denove pri dubemo
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 6
3. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, I.
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 6
3. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, I.
- angle:
- debauch
- beloruse:
- бусаваць, буяніць, дэбашырыць, распусьнічаць
- ĉine:
- 花天酒地 [huātiānjiǔdì]
- france:
- faire la noce, faire des excès, se dévergonder
- germane:
- schwelgen, prassen, ausschweifend leben, liederlich leben, ein ausschweifendes Leben führen
- hebree:
- להתהולל
- japane:
- 放蕩する [ほうとうする], 酒色にふける [さけいろにふける]
- pole:
- być rozpustnym, być rozwiązłym, być wyuzdanym, hulać, łajdaczyć się, puszczać się
- portugale:
- debochar, viver no deboche
- ruse:
- кутить, дебоширить, вести распутный образ жизни, развратничать, загулять
- ukraine:
- гуляти, вести розпусний спосіб життя
diboĉo, diboĉado
- Konduto de diboĉanto: la tagoj pasadis por ili en senhontaj diboĉoj por la honoro de la diino Astarte [4]; [en la festenejo] bruis ridado kaj […] tie regis diboĉado kaj drinkado Fab3 ; la senlacaj aktivuloj de TEJO permesis al si nur kelkhorajn diboĉon kaj ripozon, antaŭ ol posttagmeze la 1-an de Januaro estis okazigata „diskuto pri plurlingvaj politikoj“ [5].
4.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 6
5. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉu rejuniga vento en la movado?
5. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉu rejuniga vento en la movado?
- angle:
- debauch, debauchery, orgy
- beloruse:
- распуста, буянства, дэбашырства
- ĉine:
- 狂欢 [kuánghuān]
- france:
- débauche
- germane:
- Schwelgerei, Prasserei, Ausschweifung, Orgie
- hebree:
- הוֹלֵלוּת
- japane:
- 放蕩 [ほうとう], 遊蕩 [ゆうとう], 道楽 [みちがく]
- pole:
- rozpusta, hulanka, nierząd, rozwiązłość, wyuzdanie
- rumane:
- anarhie
- ruse:
- дебош, разгул, загул, разврат
- ukraine:
- гульба, гульня, гулянка, розпуста
diboĉa
- Karakterizata per diboĉo: brua kaj diboĉa festenado [6]; li disperdis sian havon per diboĉa vivado [7]; malpiuloj [ŝanĝis] la gracon de nia Dio en diboĉecon [8], nia princo, kvankam vivega kaj iom diboĉa, kiel ordinare la junuloj, scias tamen respekti la konsilojn de l' saĝuloj [9].
6.
William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
7. La Nova Testamento, Luko 15:13
8. La Nova Testamento, De Judas 4
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 11
7. La Nova Testamento, Luko 15:13
8. La Nova Testamento, De Judas 4
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 11
- angle:
- debaucherous
- beloruse:
- распусны, разгульны
- ĉine:
- 輕狂 [qīngkuáng]
- france:
- débauché (adj.), dissolu (dépravé), dépravé, de débauche ~eco: dissolution, dépravation.
- germane:
- schwelgerisch, ausschweifend, liederlich
- hebree:
- הוֹלֵל
- japane:
- 放蕩の [ほうとうの]
- pole:
- rozpustny, rozwiązły, wyuzdany, hulaszczy, rozpasany, nierządny
- ruse:
- разгульный, развратный, распутный
diboĉaĵo
10.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Sterkskarabo
- angle:
- binge, revelry
- beloruse:
- гулянка, папойка, дэбош
- ĉine:
- 狂闹 [kuángnào], 狂欢 [kuánghuān]
- france:
- excès (débauche)
- germane:
- Ausschweifung, Gelage, Liederlichkeit, Prasserei, Schwelgerei
- hebree:
- הוֹלֵלוּת
- pole:
- rozpusta, hulanka, nierząd, orgia
- ruse:
- дебош, скандал
diboĉema
- Inklina al diboĉado: la diboĉema ludkamarado de la cezaro [11]; ili ĉiam estis […] frandemaj, drinkemaj, […] diboĉemaj [12]; pro lia nekuracebla kverelemo, ŝuldemo kaj […] diboĉemo li estas jam de jaroj senkontrakta [13].
11.
Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LXXII
12. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XXI
13. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, I.
12. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XXI
13. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, I.
- germane:
- schwelgerisch, ausschweifend
diboĉulo
- Tiu, kiu ordinare diboĉas: li estas senkonsidera […] diboĉulo [14]; eviti la sorton fariĝi edzino de malamata diboĉulo [15]; Kant sentis, ke li estas malsupera je rapidspriteco apud tiu senzorga diboĉulo [16].
14.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XV
15. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro XVI
16. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 12a
15. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro XVI
16. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 12a
- angle:
- debauchee, libertine, licentious person, glutton
- beloruse:
- распусьнік, дэбашыр, буян
- ĉine:
- 放荡者 [fàngdàngzhě]
- france:
- débauché (subst.), noceur, viveur
- germane:
- Wüstling, Prasser, ausschweifender Mensch, liederlicher Mensch
- hebree:
- שׁוֹבָב
- japane:
- 放蕩者 [ほうとうもの]
- pole:
- rozpustnik, hulaka, lowelas, nierządnica {f.}, birbant (przest.)
- ruse:
- развратник, распутник, гуляка
- ukraine:
- гультяй, гульвіса, розпусник
diboĉigi
(tr)
- Fari, ke iu diboĉu.
- angle:
- lead to debauchery, make debauched, corrupt
- beloruse:
- разбэшчваць, раздурваць
- france:
- dépraver, dévergonder
- germane:
- zu Ausschweifungen verleiten
- japane:
- 誘惑する [ゆうわくする], 堕落させる [だらくさせる]
- pole:
- zdeprawować
- ruse:
- развратить, развращать
fordiboĉi, tradiboĉi
(tr)
-
Perdi per diboĉo:
[ĉ]ion ĉi tiel facile fordiboĉi ĉe gaja festeno
[17];
iafoje li tradiboĉas ĉion, ĝis la lasta ĉemizo, tiel ke sur li restas nur
surtuteto
[18];
do trezoro mia fluos en […] truplenajn poŝojn ⫽ […] Li
fordiboĉos ⫽ Sed laŭ kiu rajto
[19]?
elpoŝigi2,
elspezi,
malŝpari
17.
Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Tria
18. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto dua
19. La Ondo de Esperanto, 1999, No 6 (56)
18. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto dua
19. La Ondo de Esperanto, 1999, No 6 (56)
- angle:
- squander, dissipate, fritter away, waste
- beloruse:
- прагуляць (напр. грошы ў распусьце), прапіць, прап’янстваваць
- ĉine:
- 敗家 [bàijiā]
- france:
- dilapider (dans des plaisirs), flamber (dans des plaisirs)
- germane:
- verjubeln, verprassen, verludern, verjuxen, vergeuden, durchbringen (Besitz)
- japane:
- 蕩尽する [とうじんする]
- pole:
- przehulać, przepuścić
- ruse:
- прокутить, промотать (деньги)
- ukraine:
- прогуляти
diboĉejo
-
Loko, kie oni povas diboĉi:
la deĵorantinoj ĉasas la klientojn sur la apudaj trotuaroj, kaj ĉiufoje kiam ili
kuntrenas novan trafiton en la diboĉejon, ili laŭte diras sian nomon al la
pordistino
[20].
bordelo,
drinkejo
20.
Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, Laŭ la agoj de l’ homo estas lia nomo
- angle:
- sleazy joint
- beloruse:
- прытон, дом распусты
- france:
- lieu de débauche
- germane:
- Bumslokal
- hebree:
- הוֹלֵלוּת
- japane:
- 悪所 [あくしょ]
- pole:
- burdel, dom publiczny, dom schadzek
- ruse:
- злачное место
