*drink/i

*drinki

(tr)
Trinki ebriigaĵon por plezuro aŭ memforgeso aŭ ceremonie ktp: drinki vinon; drinki kiel funelo; li malsanas, ĉar li drinkadis la tutan semajnon; postdrinka kapdoloroZ ; la festenestro alvokis la fianĉon kaj diris al li: ĉiu homo prezentas unue la bonan vinon kaj kiam oni jam drinkis tiam la malpli bonan [1]; (frazaĵo) ne pekas drinkulo, pekas ebriulo PrV ; kia ofero, devi drinki bieron por la sano!!! [2]; en tiuj pasintaj multaj jaroj ni aŭdis pri neniu kriŝnano, kiu uzas aŭ vendas drogojn, fumas, drinkas alkoholon [3]; mi iras al taverno kaj drinkas tekilon, aŭ ĝinon sen toniko [4]. VD:fumi
Rim. 1: Do, se gasto diris „mi trinkas nur akvon“, tio normale implicas ke li ne trinkas alkoholon, teon, kafon ktp, sed se li diris „mi drinkas nur vinon“ oni ja povas krome proponi al li teon aŭ kafon ‐ sed ne brandon aŭ bieron.
Rim. 2: PIV2 precizigas, ke drinki estas „trinki alkoholaĵon en nemodera kvanto“. Tio ŝajnas troa: supozeble ĉe la edziĝfesto en la Kana Galilea ne temis pri maldecaĵoj, kaj la vorto „drinkejo“ ne neprigas tion. [Sergio Pokrovskij]
1. La Nova Testamento, S. Johano 2:10
2. Krys Ungar: Vegetarismo - ĉu granda mispaŝo aŭ saĝa konduto?, Monato, numero 07/1995
3. Bob Felby: Ne tiom danĝera, Monato, numero 12/1999
4. Grigorij L. Arosev: Nerekonebla, Monato, numero 05/2001
angle:
drink (alcohol)
beloruse:
піць (алькагольныя напіткі), п'янстваваць post~a kapdoloro: пахмел
bulgare:
пиянствам
ĉeĥe:
nemírně pít
france:
boire (une boisson alcoolisée) ~i kiel funelo: boire comme un trou ~adi: picoler post~a kapdoloro: gueule de bois ~ulo: buveur (qn qui boit)
germane:
saufen, zechen, bechern post~a kapdoloro: Kater (Alkohol)
hebree:
להשתכר
hispane:
trincar, beber ([mucho] alcohol)
hungare:
iszik (alkoholt) ~i kiel funelo: iszik, mint a kefekötő post~a kapdoloro: másnaposság, macskajaj
indonezie:
mabuk, minum (minuman keras)
katalune:
beure (una beguda alcohòlica) ~i kiel funelo: beure més que un clot d'arena post~a kapdoloro: ressaca ~ulo: bevedor
nederlande:
alcohol drinken ~i kiel funelo: drinken als een Zwitser post~a kapdoloro: kater (na drinken)
pole:
pić (alkohol), chlać (pot.) post~a kapdoloro: kac
portugale:
beber (bebidas alcoólicas), tomar um drinque
ruse:
пить (спиртное), пьянствовать ~i kiel funelo: пить мёртвую, пить, как сапожник post~a kapdoloro: похмелье
slovake:
chľastať, piť
tibete:
འཐུང བཏུངས བཏུང འཐུངས་
turke:
içmek, içki içmek

drinkaĵo

KUI Ebriiga, alkoholenhava trinkaĵo: la delikata bonodoro de la floroj ebriigis ŝin kvazaŭ drinkaĵo Marta .
angle:
(alcoholic) drink
beloruse:
напітак (алькагольны), напой (алькагольны), выпіўка, алькаголь (напітак)
bulgare:
напитка
france:
alcool (boisson alcoolisée), boisson alcoolisée
germane:
(alkoholisches) Getränk
hebree:
משקה חריף
hispane:
bebida alcohólica, copete (Lat. Am.)
indonezie:
miras, minuman keras, minuman beralkohol
katalune:
beguda alcohòlica
nederlande:
alcoholische drank
pole:
napój alkoholowy, napój wyskokowy, drink
ruse:
выпивка, алкоголь, алкогольный напиток
tibete:
འཐུང་བ་
turke:
alkollü içecek

*drinkejo

Trinkejo de alkoholaĵoj: vi volas forlasi min, por foriri en la drinkejon [5].
5. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, la forgesita pipo, rakonto de A. Edelmann, tradukis I. Kaminski
afrikanse:
bar
albane:
bar
amhare:
ባር
angle:
bar, pub, saloon, tavern
arabe:
شريط
armene:
բար
azerbajĝane:
bar
beloruse:
шынок
bengale:
বার
birme:
မှာ
ĉeĥe:
bar, krčma, nálevna
ĉine:
酒吧 [jiǔbā]
dane:
bar
estone:
bar
eŭske:
bar
filipine:
bar
france:
bar, café (bar), débit de boissons
galege:
bar
germane:
Kneipe, Trinkhalle, Zechbude
guĝarate:
બાર
hebree:
באר, פאב, מסבאה
hinde:
बार
hispane:
bar, fondela, taberna, bodegón
hungare:
kocsma, italbolt
indonezie:
bar, pub
irlande:
barra
islande:
bar
japane:
バー
jide:
באַר
jorube:
igi
kanare:
ಬಾರ್
kartvele:
ბარი
katalune:
pub, taverna
kazaĥe:
бар
kirgize:
бар
kmere:
របារ
koree:
korsike:
barra
kose:
ibhari
kroate:
bar
latve:
bārs
laŭe:
ພາທະນາຍຄວາມ
litove:
baras
makedone:
бар
malajalame:
ബാർ
maorie:
pae
marate:
बार
mongole:
бар
nederlande:
bar (buffet, café), café, buffet
nepale:
बार
panĝabe:
ਪੱਟੀ ਦੇ
paŝtue:
ارزانه بيه
pole:
bar, knajpa, tawerna (rzad.), szynk (przest.), karczma (przest.)
ruse:
питейное заведение, кабак
samoe:
faleʻaiga
sinde:
بار
sinhale:
තීරුව
slovake:
krčma, putika, šenk
slovene:
barov
somale:
ood
ŝone:
rambidza
sote:
bareng
svahile:
bar ya
taĝike:
Бар
taje:
บาร์
tamile:
பட்டியில்
tatare:
бар
telugue:
బార్
tibete:
ཆང་ཁང་
turke:
meyhane, bar
ukraine:
бар
urdue:
بار
vjetname:
thanh
zulue:
ibha

drinkemulo

Homo, kiu volonte drinkas: drinkemulo kaj manĝegemulo malriĉiĝas [6]; suferoplenan vivon kun brutala, nekorektebla drinkemulo [7].
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 23:21
7. Hans Weinhengst: Tur-Strato 4, Fadedpage
angle:
drunk, drunkard, alcoholic
beloruse:
п'яніца, алькаголік, п'янь, п'янчуга, п'янюга, прапойца, выпіваха, жлукта
ĉeĥe:
pijan, piják
france:
buveur (qn qui s'adonne à la boisson)
germane:
Säufer, Trinker
hebree:
שיכור, שתיין
hispane:
bebedor, borracho
hungare:
részeges (ember), iszákos
indonezie:
alkoholik, pemabuk
katalune:
bevedor, barraler
nederlande:
alcoholicus
pole:
alkoholik, pijak, opój, ochlaptus, opilśń (przest.)
ruse:
пьяница
slovake:
korheľ, ožran, pijan

fordrinki

(tr)
Perdi, forigi per drinkado: en tiu ĉi jaro li jam havis tempon fordrinki sian tutan havon kaj la havon de sia edzino [8]. fordrinki sian ĉagrenon.
8. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, la forgesita pipo, rakonto de A. Edelmann, tradukis I. Kaminski
angle:
drink away
beloruse:
прапіць
ĉeĥe:
propít
france:
boire (dépenser en beuverie), noyer (dans l'alcool)
germane:
ersäufen, versaufen, verzechen, vertrinken
hispane:
gastar (por alcohol)
hungare:
elissza (pl. a pénzét)
katalune:
oblidar, desatendre, perdre (per beure)
nederlande:
verbrassen, verdrinken (zijn zorgen bv.)
pole:
przepić
ruse:
пропить
slovake:
prepiť

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~aĵo: Mankas dua fontindiko.
for~i: Mankas dua fontindiko.