*kurator/o UV
*kuratoro
- 1.
Individuo jure nomita por zorgi pri persono kaj havo de neplenaĝa
orfo aŭ de iu, kiu ne posedas la personajn rajtojn:
la kuratorino sidis sin klinanta al la papero kaj skribis, dum ŝi lasis
strivestan malliberulon legi leteron
VRA
.
- 2.
Individuo jure nomita por zorgi pri la heredaĵo de persono
aŭ persongrupo:
li testamentis sian partoprenon en la negoco […] al la
plenumantoj de la testamento, administratoroj kaj kuratoroj
BdV
.
- 3.
Individuo nomita por administri la havojn de persono,
persongrupo, entrepreno aŭ fondaĵo:
la juĝisto, kuratoro de kadukulejoj, inspektoro de lernejoj kaj poŝtestro foriras
[1];
ĉar UEA ne havis personecon laŭ la brita juro, la domo estis prizorgata de C. C.
Goldsmith kaj A. C. Oliver kiel kuratoroj
EeP
;
la juĝisto nomumis tri kuratorojn kiuj, ĝis la definitiva decido pri konkordato
aŭ bankroto, zorgu ke ne estas aktivaĵoj kaŝe vendataj
[2].
- 4.

Ĉefa zorganto aŭ konsilanto
de ekspozicio:
la kuratora komitato de la muzeo fieras, ke „ĝi konservas gravan […]
parton de la kultura kaj historia heredaĵo de Irlando“
[3].
- 5.
(evitinde)
Ĉefprofesoro de universitata fakultato en kelkaj nordaj landoj.
dekano
intendanto,
konservisto11.
N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto unua
2. Roland Rotsaert: Lernout kaj Hauspie: revo finiĝis, Monato, 2001/02, p. 8
3. Garbhan MacAoidh: Renkontiĝo kun ŝrumpanta komunumo, Monato, 2003/11, p. 12
2. Roland Rotsaert: Lernout kaj Hauspie: revo finiĝis, Monato, 2001/02, p. 8
3. Garbhan MacAoidh: Renkontiĝo kun ŝrumpanta komunumo, Monato, 2003/11, p. 12
- angle:
- 1. conservator, guardian, trustee
- beloruse:
- куратар, апекавальнік, апякун, папячыцель
- bretone:
- 1. kulator 2. kulator
- ĉeĥe:
- kurátor, opatrovník, poručník
- ĉine:
- 1. 卫士 [wèishì], 衛士 [wèishì]
- france:
- 1. curateur 2. curateur
- germane:
- Kurator 1. Vormund 2. Nachlasspfleger 3. Vermögensverwalter 4. Kustos
- hungare:
- 1. gyám, gondnok 2. hagyatéki gondnok 3. vagyonkezelő, vagyongondnok
- japane:
- 後見人 [こうけんにん], 財産管理人 [ざいさんかんりにん], 学芸員 [がくげいいん], キュレーター
- nederlande:
- 1. voogd 2. curator 3. curator
- pole:
- 1. kurator 2. kurator 3. kurator
- rumane:
- 1. părinte custodian
- ruse:
- 1. опекун, попечитель 2. опекун, попечитель 3. управляющий имуществом
- slovake:
- kurátor, opatrovník, poručník, tútor
- svede:
- 1. förmyndare
- ukraine:
- попечитель, опікун, куратор
kuratori
(tr)
- Funkcii kiel kuratoro: ni deklaris ke la dekano estas freneza, kaj ni kuratoras lin [4].
4.
G. Gorin, trad. hamstro:
La domo, kiun konstruis Sŭift, 2003
- beloruse:
- курыраваць, апекавацца
- ĉeĥe:
- opatrovat
- france:
- être curateur de
- japane:
- 後見する [こうけんする]
- slovake:
- opatrovať
kuratoreco
-
Zorgateco fare de kuratoro:
la romiaj institucioj submetis la virinojn sub kontinua
kuratoreco;
la registaro senigis lin de memstareco kaj metis lin sub kuratorecon
[5];
la nova komisiono pri kontrolaj kolonioj „sub kuratoreco“, ĉe la Unuiĝintaj
Nacioj, ne plaĉis al la sud-afrika registaro, kvankam ĝi estas malpli
sendependa ol la malnova
FSp
.
regio,
sekvestro
5.
Jomo Ipfelkofer: Monarĥo-mistero: ĉu murdo aŭ
sinmortigo?, Monato, 2006/08, p. 13
- beloruse:
- куратарства, апякунства
- bretone:
- kulaterezh
- ĉeĥe:
- kuratela, opatrovnictví, poručenství
- ĉine:
- 监护权 [jiānhùquán], 監護權 [jiānhùquán], 监护职责 [jiānhùzhízé], 監護職責 [jiānhùzhízé]
- france:
- curatelle
- germane:
- Vormundschaft, Kuratel
- hungare:
- gondnokság, gyámság
- japane:
- 後見 [こうけん], 財産管理 [ざいさんかんり], 信託統治 [しんたくとうち]
- nederlande:
- curatele, voogdij
- pole:
- kuratorium
- ruse:
- опекунство, попечительство, кураторство
- slovake:
- kuratela, opatrovníctvo
- ukraine:
- попечительство, опікунство, кураторство
administraj notoj
pri
~o:
Eble kunigi la sencojn 2-4 kiel subsencoj sub unu senco: zorganto de valoraĵoj...
[WD]