sekvestr/i PIV1 , sekvestraci/i, sekestr/i PV

sekvestri, sekestri  

(tr)
JUR Konfidi al administra gardo atendante donon aŭ redonon al la laŭleĝa posedanto: oni devas vin kuratori kaj sekvestri la kapitalon ĝis via plenaĝiĝo [1]; polico sekestris kaj fermis la studion […] pro iu nebula afero [2]; jen, vi timas nenion ― vian cerbon neniu povas sekestri [3]; la komunista reĝimo estis sekvestrinta ĝis la jaro 1948 entute 43 816 682 orajn monerojn [4]; nur juĝistoj, kun la subteno de la ŝtata prokurorejo, povas kontraŭkonstitucie sekvestri ĵurnalojn kaj vendi ĉiujn ĝiajn proprietojn dum la enketado, sen atendo de verdikto [5]; oni tuttage enŝlosis la naŭ ĉeestantajn episkopojn, sekvestris iliajn poŝtelefonojn, komputilojn kaj agendojn [6]. VD:konfiski
1. A. Grin, trad. J. Finkel: La ora ĉeno, 2009
2. F. Martorell, M. Eaton: Esperanto Desperado sekestrita, Informletero de Vinilkosmo, 2004-06 (7)
3. Georgi Stamatov, trad. Ivan H. Krestanoff: Du talentoj
4. Monato, Bardhyl Selimi: Kien la oro?, 2007
5. Monato, Hektor Alos i Font: Maljusta justico, 2010
6. Monato, Ivo Durwael: Ĉu viktimoj de justico?, 2010
angle:
sequester
beloruse:
сэквэстраваць
ĉeĥe:
dát do nucené správy, obstavit, sekvestrovat, zabavit
france:
mettre sous séquestre
germane:
unter Zwangsverwaltung stellen, einziehen (entziehen), entziehen
hungare:
lefoglal (zárol), zár alá vesz
itale:
sequestrare (lex)
katalune:
segrest (dret)
nederlande:
sekwesteren
pole:
sekwestrować
portugale:
seqüestrar
ruse:
секвестрировать, наложить секвестр
slovake:
sekvestrovať, súdne zhabať

sekvestro, sekvestracio BdV PV  

Laŭleĝa konfido de redonota havaĵo: levi la juĝistan sekvestron pezantan sur liaj proprietaĵoj [7]; tera propraĵo staranta sub sekvestracio [8]. VD:regio, konfisko, kuratoro
7. F. X. Puig Rovira: Francesc Galceran Ferrer..., Kataluna Esperantisto, 2009-07 ĝis 12
8. C. Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, 1891
angle:
sequester
ĉeĥe:
nucená správa, obstávka, sekvestr, sekvestrace, sekvestura, zabavení
france:
séquestre
germane:
Zwangsverwaltung, Entzug
slovake:
nútená správa, sekvestrácia, zhabanie

administraj notoj