2inspekt/i PV

inspekti

(tr)
Kontroli laŭ ricevita komisio la funkciadon de io aŭ la agadon de iu: inspekti lernejon, ŝipon, armeon, fabrikon; ili diligente […] inspektis detale ĉiujn kestojn, valizojn kaj ŝrankojn Ĉukĉoj ; kion vi faras tie ĉi? – ni inspektas la uzinon, diris Alda kun ŝajnigita seriozo InfanTorent2 ; Arne momente inspektis ŝin kaj diris sektone: […] aspektas afekteme, rigardu, se mi metus ĉapon […] tiamaniere InfanTorent2 ; [ili] starigis la Levidojn, havantajn la aĝon de dudek jaroj kaj pli, por inspekti la laborojn en la domo de la Eternulo [1]. VD:ekzameni, revizii, superrigardi2
angle:
inspect
beloruse:
інспэктаваць, наглядаць
ĉeĥe:
dohlížet, dozírat, konat dozor, konat inspekci, provádět dohled
ĉine:
查看 [chákàn], 核查 [héchá], 稽查 [jīchá], 稽 [jī], 检查 [jiǎnchá], 視察 [shìchá], 查驗 [cháyàn], 审核 [shěnhé], 察 [chá], 检验 [jiǎnyàn], 攷 [kǎo], 查 [chá], 检 [jiǎn], 稽核 [jīhé]
france:
inspecter, examiner (inspecter), scruter, sonder, superviser, vérifier, visiter (inspecter)
germane:
inspizieren, nachprüfen, überwachen, beschauen, kontrollieren
hispane:
inspeccionar
hungare:
felügyel
japane:
査察する [ささつする], 検査する [けんさする], 監査する [かんさする]
nederlande:
inspecteren
perse:
بازرسی کردن
portugale:
inspecionar
ruse:
инспектировать, надзирать
slovake:
dozerať, konať dozor
ukraine:
наглядати, стежити (за чим-н., ким-н.), інспектувати

inspekto, inspektado

1.
Ago inspekti, detala kontrolo: ili ne frotis siajn mantelbutonojn dece brilaj kaj ili ne tenis la pafilon sufiĉe streĉe ĉe la parada inspektado VaK ; montriĝis post inspektado per speciala roboto, ke la reaktoroj […] havas multajn mikroskopajn vezikojn en la metalo [2].
2.
Garda prizorgado kaj kontrolado: ankaŭ Ester estis prenita en la reĝan domon sub la inspekton de Hegaj, la gardisto de la virinoj [3]; esti prenita sub ies inspekton (esti konfidita al tiu); maljuna tombistino, al kiu estis komisiita la inspektado super la granda florvarmejo de la Morto [4]. VD:zorgo1, superrigardo2
beloruse:
1. інспэкцыя, кантроль 2. нагляд
ĉine:
2. 管制 [guǎnzhì], 检查 [jiǎnchá]
france:
2. inspection, surveillance esti prenita sub ies ~on: être confié à qn.
germane:
1. Inspektion 2. Aufsicht, Obhut
hungare:
2. felügyelet esti prenita sub ies ~on: felügyelet alá vesz.
japane:
査察 [ささつ], 検査 [けんさ], 監査 [かんさ]
perse:
2. بازرسی
ukraine:
нагляд, інспекція

inspektanto, inspektisto

Oficisto komisiita por inspekti; inspektoro: la Izraelidoj havis [...] siajn inspektistojn, kiuj servis al la reĝo pri ĉiuj aferoj de la apartaĵoj [5]. mi mem administras la bienon kaj imagu, mia inspektisto Erofej estas rimarkinda tipo PatrojFiloj ; ili havas ankaŭ tuj la plej belan fulmotondron (ĉagrenon) kun la inspektistoj MortulŜip ; Postnikov estis inspektisto de la fervojoj [6].
beloruse:
інспэктар, наглядальнік
ĉeĥe:
inspektor, úřední dozorce
ĉine:
监督员 [jiāndūyuán], 监察员 [jiāncháyuán], 检察员 [jiǎncháyuán], 視察員 [shìcháyuán], 高級官員 [gāojíguānyuán], 检验员 [jiǎnyànyuán], 监判员 [jiānpànyuán], 監审員 [jiānshěnyuán]
france:
inspecteur, contrôleur, superviseur
germane:
Inspektor, Prüfer, Überwacher, Beschauer, Kontrolleur
hispane:
inspector
hungare:
felügyelő
japane:
査察官 [ささつかん], 検査官 [けんさかん], 監査役 [かんさやく]
nederlande:
inspecteur
perse:
بازرس
portugale:
inspetor
ruse:
инспектор, надзиратель
slovake:
dohliadač, dozorca, inšpektor
ukraine:
інспектор, наглядач, інспіцієнт (звання середнього чиновника)

administraj notoj

pri ~i:
    Indus kontroli en la hebrea originalo, ĉu la unua ekzemplo vere
    montras la modernan sencon de "kontroli", aŭ prefere "direkti",
    "prizorgi". Cetere la tradukoj, kiujn mi trovas por "inspektisto"
    en franca versio de Biblio, perpleksigas: plejofte temas pri
    "skribisto". La ekz. el Fabeloj uzas "inspektadon" kun senco
    proksima al "superrigardado".
    [MB]