*spion/o UV
*spiono


- 1.
 - 
                              Homo komisiita de la aŭtoritatoj por kaŝe observi la militajn kaj
                              aliajn agojn de malamiko:
                              
                                 vi estas spionoj: vi venis, por vidi la malfortajn lokojn de la lando
                                 [1];
                                 
                              
                                 la ĉefa generalo ekspedis spionojn al la proksimiĝantaj Libianoj, por ekscii
                                 ilian nombron kaj ordon
                                 [2];
                                 
                              
                                 estas al mi kvazaŭ ĉiam spiono el la infero akompanus ĉiun mian paŝon
                                 [3];
                                 
                              
                                 ne turisto li estas, sed spiono
                                 [4].
                                 
                              
avangardo1 - 2.
 - (figure) 
                              Homo sekrete observanta ies farojn.
                              
observanto 
1.
                           
                           trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 42:9
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVIII
3. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
4. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 1a, p. 14a
                  2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVIII
3. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
4. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 1a, p. 14a
- angle:
 - spy
 - beloruse:
 - 1. шпіён, віж, разьведчык 2. шпіён
 - ĉeĥe:
 - vyzvědač, zvěd, špeh, špion
 - ĉine:
 - 間諜 [jiàndié], 间谍 [jiàndié], 細作 [xìzuò], 细作 [xìzuò], 探子 [tànzi]
 - france:
 - espion
 - germane:
 - Spion, Späher
 - hispane:
 - espía
 - hungare:
 - 1. kém, felderítő, spion 2. spion
 - itale:
 - 1. spia 2. spia, spione, infame (gerg.)
 - japane:
 - スパイ [すぱい], 間諜 [かんちょう], 諜報部員 [ちょうほうぶいん], 密偵 [みってい]
 - katalune:
 - espia
 - nederlande:
 - spion
 - pole:
 - szpieg, szpicel
 - ruse:
 - шпион 1. разведчик
 - slovake:
 - vyzvedač, špeh, špión
 - ukraine:
 - шпигун, таємний аґент
 
spioni
                     (tr)
                  - 
                              Kaŝobservi la agadon de
                              malamiko:
                              
                                 spionu lin, observu ĉiun lian paŝon
                                 [5];
                                 
                              
                                 el ĝardeno elrigardis iu homo kaj spionis la vojaĝanton
                                 [6];
                                 
                              
                                 [ili] ruze envenis, por spioni nian liberecon
                                 [7];
                                 
                              
                                 ŝi iradis en la familiojn, […] por elspioni la malkorektaĵojn de la
                                 proksimuloj
                                 [8];
                                 
                              
                                 vi ennestiĝas en kafejoj, bordeloj, drinkejoj, vi spionas, sondas, kiu
                                 […] plej multe insultas la registaron
                                 [9];
                                 
                              
                                 li rigardis ĉirkaŭ ŝi, ĉu neniu lin spionas
                                 [10].
                                 
                              

esplori,
                           sondi2 
5.
                           
                           B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIX
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XX
7. La Nova Testamento, Galatoj 2:4
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Bona humoro
9. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
10. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Deksepa
                  6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XX
7. La Nova Testamento, Galatoj 2:4
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Bona humoro
9. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
10. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Deksepa
- beloruse:
 - шпіёніць
 - ĉeĥe:
 - provádět špionáž, špehovat
 - ĉine:
 - 諜 [dié], 谍 [dié], 詗 [xiòng], 诇 [xiòng], 覘 [chān], 觇 [chān], 窥视 [kuīshì], 窺視 [kuīshì], 瞷 [jiàn], 詗 [xiòng], 伺 [sì], 侦察 [zhēnchá], 偵察 [zhēnchá]
 - france:
 - espionner
 - germane:
 - spionieren, spähen
 - hispane:
 - espiar
 - hungare:
 - kémkedik
 - itale:
 - spiare
 - japane:
 - スパイする [すぱいする], ひそかに探る [ひそかにさぐる], 監視する [かんしする]
 - katalune:
 - espiar
 - nederlande:
 - bespioneren
 - pole:
 - szpiegować, dybać
 - ruse:
 - шпионить
 - slovake:
 - prevádzať špionáž
 - ukraine:
 - шпигувати, займатися шпигунством