8ekran/o Marta
ekrano ↝
- 1. ↝
Laŭeble ebena surfaco uzata por vidigi bildojn per speciala teĥniko: kina ekrano (blanka tuko, aŭ nura blanka tabulo, sur kiun oni projekcias luman bildon de objektoj); televida, komputila ekrano; En la kino sur fotel'! / Tie ĉi amuzaj scenoj / Vigle pasas sur l' ekran' [1]; PDF - dosiero neŝanĝebla, kiu montras perfektan kopion de la originalo sur la ekrano [2].
- 2. ↝
- Ŝirmilo ‐ objekto, kiu haltigas varmon, lumon, radiojn: ekrano kontraŭ elektromagnetaj ondoj.
Rim. 1:
La sencoj 1 kaj
2 estas preskaŭ
kontraŭaj
(la unua servas por vidigi, la dua por kaŝi). En la moderna
Esperanto estas tendenco uzi la vorton ekrano por la senco
vidiga (ekrano,1), kaj la
sencojn kaŝajn kaj protektajn esprimi per
„ŝirmilo“.
Rim. 2:
La Akademia difino ial provas savi la etimologian konfuzon:
laŭ ĝi ekrano estas ĉia baro survoje de radiado,
sendepende de tio, ĉu ĝia celo estas haltigi kaj
kaŝi aŭ vidigi. Tia
difino klarigas etimologian konfuzon kaj estas interesa por la
lingvoj kiuj havas nur unu vorton por la du nocioj; sed ĝi
estas nebezonata kaj malutila en Esperanto, kiu havas du
apartajn (kvankam etimologie ja parencajn) radikojn por tiuj
du apartaj nocioj... Kaj la difino per radiado malsukcesas por
memlumantaj aŭ likvakristalaj ekranoj, la stacidomaj
ekranoj
funkciantaj per koloraj platetoj ktp.
1.
Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, En Kinematografejo
2. Monato, Roland Rotsaert: De papero al komputilo: bitigo de presitaj dokumentoj, 2012
2. Monato, Roland Rotsaert: De papero al komputilo: bitigo de presitaj dokumentoj, 2012
- angle:
- screen
- beloruse:
- kina ~o: кінаэкран komputila ~o: дысплей, манітор 1. экран 2. экран, шырма, заслон
- bretone:
- skramm
- ĉeĥe:
- obrazovka, paraván, plenta, promítací plocha, stínítko, zástěna
- france:
- écran (tous sens)
- germane:
- kina ~o: Kinoleinwand komputila ~o: Computerbildschirm 1. Bildschirm, Leinwand, Projektionsfläche 2. (Schutz-)Schirm
- hebree:
- komputila ~o: צℷ 1. אקרן, מרקע 2. מסך
- hispane:
- pantalla
- hungare:
- kina ~o: mozivászon, filmvászon komputila ~o: számítógép-képernyő, monitor 1. képernyő 2. védőernyő, kályhaellenző, paraván
- nederlande:
- kina ~o: bioscoopscherm komputila ~o: computerscherm 1. scherm, beeldscherm 2. scherm
- okcidentfrise:
- 1. skerm
- pole:
- kina ~o: ekran kinowy komputila ~o: monitor, wyświetlacz 1. ekran 2. ekran ochronny, osłona
- portugale:
- 1. tela 2. anteparo, guarda-fogo, pára-luz
- ruse:
- kina ~o: киноэкран 1. экран 2. экран, заслонка
- slovake:
- obrazovka, plenta
- svede:
- kina ~o: filmduk 1. bildskärm 2. skärm
ekrani ↝
(tr)
- beloruse:
- экранаваць
- ĉeĥe:
- představit plentu před něco
- france:
- faire écran
- germane:
- abschirmen, schirmen
- hebree:
- למסך
- hungare:
- véd (védőernyővel), leárnyékol
- pole:
- ekranować
- slovake:
- predstaviť plentu pred niečo
ekranego
- 1.
Granda ekrano1, muntita en televida studio aŭ publika loko (sur domtegmento, en stacidomo ktp) por vidigi kurantan eventon, reklamon, anoncojn: sur tiu strato, kaj ankaŭ sur la placoj „Platz der Republik“ kaj „Potsdamer Platz“ estis ekrannegoj, helpe de kiuj spekteblis ĉiuj matĉoj [3]; la kunularo kaj amikaro de Frato Roger […] partoprenis la diservon en la grandega preĝejo el ligno en Taizé, dum ankaŭ miloj da fideluloj ĉeestis ĝin dank' al ekranego ekstere de la preĝejo [4].
- 2. ↝
ŝirmilo2, faldoŝirmilo
- angle:
- 1. big screen
- ĉeĥe:
- stahovací stěna, španělská stěna
- france:
- 2. paravent
- germane:
- 1. Leinwand, Großbildschirm
- hebree:
- מסך גדול
- hispane:
- 2. gran pantalla
- hungare:
- 2. spanyolfal, paraván
- pole:
- 2. parawan
- ruse:
- 1. (большой) экран (на крыше дома и т.п.) 2. ширма
- slovake:
- španielska stena
katodradia ekrano ↝
Ekrano en kiu elektronĵetilo aktivigas lumineskaĵojn de la vidiga surfaco: 5-cola katodradia ekrano funkciis nur en teksta formo kaj prezentis 24 liniojn [5].
5.
Vikipedio,
Historio de tekokomputiloj, 2010-11-06
- france:
- écran à tube cathodique
- germane:
- Kathodenstrahlbildschirm
- hispane:
- monitor de tubos de rayos catódicos
- pole:
- kineskop, ekran luminescencyjny z tubą katodową
likvakristala ekranoKompLeks , LK-ekrano ↝
- angle:
- liquid crystal display, LCD
- ĉeĥe:
- displej z tekutých krystalů
- france:
- écran à cristaux liquides
- germane:
- LCD, Flüssigkristallanzeige
- hispane:
- pantalla de cristal líquido
- pole:
- wyświetlacz ciekłokrystaliczny, ekran ciekłokrystaliczny, monitor ciekłokrystaliczny
- ruse:
- жидкокристаллический дисплей
- slovake:
- displej z tekutých kryštálov
plasmekrano, plasmoekrano, plasma ekrano ↝
- france:
- écran à plasma
- germane:
- Plasmabildschirm
- hispane:
- pantalla de plasma
- pole:
- wyświetlacz plazmowy, ekran plazmowy, monitor plazmowy
tuŝekrano ↝
Ekrano kiu povas esti uzata kiel enigilo por komputilo tuŝante ĝin: ĉi tiu videoludilo havas du ekranojn, kaj unu el ili estas tuŝekrano [10]; tie estas multfunkcia informpanelo kun tuŝekrano, kie oni povas ekkoni la bazajn informojn [11]; la ekrano uzas kapacitan tuŝekranon, kiu estas tre sentema kaj ebligas la uzon de pluraj fingroj samtempe, malkiel la pli fruaj rezistaj tuŝekranoj [12].
10.
Nintendo DS, Vikipedio
11. Monato, Petro Chrdle: Nova Esperanto-muzeo, 2009
12. Monato, Franck Arnaud: Parto 3: Apple iPad - ĉu revolucio aŭ evolucio?, 2010
11. Monato, Petro Chrdle: Nova Esperanto-muzeo, 2009
12. Monato, Franck Arnaud: Parto 3: Apple iPad - ĉu revolucio aŭ evolucio?, 2010
- angle:
- touch screen
- germane:
- Touchscreen
- hispane:
- pantalla táctil
- nederlande:
- touchscreen, aanraakscherm
- okcidentfrise:
- taastskerm
ekranbloko ↝
- angle:
- visual display unit, monitor
- beloruse:
- дысплей, манітор
- ĉeĥe:
- optická zobrazovací jednotka, vizuální zobrazovací jednotka
- germane:
- Monitor, Anzeigeeinheit [ark]
- hebree:
- נעילת מסך
- hispane:
- monitor, terminal
- hungare:
- kijelzőegység, monitor
- pole:
- monitor, jednostka monitora
- ruse:
- дисплей, монитор
- slovake:
- optická zobrazovacia jednotka
ekrankopio
Kopio de tio, kion oni en iu momento sur ekrano (cele al konservo, forsendo ks): malhelpi ekrankopiojn [14].
- angle:
- screenshot
- france:
- capture d'écran
- germane:
- Bildschirmfoto
- hispane:
- captura de pantalla
- nederlande:
- schermafbeelding, schermafdruk, screenshot
- pole:
- zrzut ekranu
administraj notoj
~i:
Mankas dua fontindiko.