*tomb/o PV

*tombo

Fosaĵo en tero aŭ ŝtona monumento, kien oni metas mortinton: en la plej elektitaj niaj tomboj enterigu vian mortintinon [1]; la knabino ĉiutage iris al la tombo de la patrino kaj ploris [2]; ĉiujn tri, ĉar ili […] tiel amis unu la alian, oni metis en unu tombon [3]; ni iros en la tombon kun la konscio, ke nia afero ne mortos [4]; tie ĉi sin trovas la tomboj de miaj avoj kaj praavoj [5]; [iam] la frunto kovriĝos per tia tomba paleco Marta ; (figure) ploranta super la tomboj de siaj esperoj kaj amo Marta ; (figure) [ĉio ĉi] alproksimigas min per unu paŝo al la tombo [6]; stari per unu piedo en la tombo (riski tro) PrV ; atendis, meditis, ĝis en tombon englitis PrV . SUB:kripto
angle:
 grave, tomb, vault
beloruse:
 магіла
bulgare:
 гроб
ĉeĥe:
 hrobové místo
france:
 tombe, tombeau
germane:
 Grab
hispane:
 tumba
hungare:
 sír
katalune:
 tomba, sepulcre
nederlande:
 graf
pole:
 grób, mogiła
portugale:
 túmulo, tumba, jazigo, sepultura
rumane:
 mormânt
ruse:
 могила
slovake:
 hrobové miesto
ukraine:
 могила, гріб

tombejo

ARKI Loko destinita por enhavi plurajn aŭ multajn tombojn: oni ĵetis la cindron sur la tombejon de la simpla popolo [7]; li iris ankoraŭ sur la tombejon, al la tombo de sia patro, preĝis sian Patro nia'n [8]; tiuj geedzoj estis el la lastaj, kiujn oni enterigis sur la malnova monaĥeja tombejo [9]; la piramidoj formas nordan finon de la grandega tombejo [10]; „La Litomiŝla tombejo“ (romano de Karolo Piĉ) [11].
angle:
 graveyard, cemetery, necropolis
beloruse:
 могілкі
bulgare:
 гробище
ĉeĥe:
 hřbitov
france:
 cimetière
germane:
 Friedhof
hispane:
 cementerio
hungare:
 temető
katalune:
 fossar, cementiri
nederlande:
 begraafplaats
pole:
 cmentarz
portugale:
 cemitério
rumane:
 cimitir
ruse:
 кладбище
slovake:
 cintorín
tibete:
 དུར་ཁྲོད་
ukraine:
 кладовище, цвинтар

entombigi

(tr)
Meti mortinton en tombon; sepulti: entombigita en bona maljuneco [12]; kiam Jesuo alvenis, li trovis lin jam kvar tagojn entombigita [13]; preĝejo, en kiu estas entombigita nia patrino [14]; (figure) ŝi mallevis la kapon sub la premo de amaso da rememoroj kaj entombigitaj esperoj [15].
angle:
 entomb, bury (in grave), inter
beloruse:
 хаваць (у магілу)
bulgare:
 погребвам
ĉeĥe:
 pohřbít, uložit do hrobu
france:
 ensevelir (mettre en tombe), enterrer (mettre en tombe)
germane:
 beerdigen, begraben
hispane:
 enterrar (meter en una tumba), sepultar (meter en una tumba)
hungare:
 eltemet
katalune:
 sebollir, sepultar, enterrar
nederlande:
 begraven
pole:
 pochować (złożyć do grobu)
portugale:
 enterrar, sepultar
ruse:
 хоронить, похоронить
slovake:
 pochovať
ukraine:
 ховати, хоронити, опускати в могилу

entombigo

Meto de mortinto en tombon: ŝi antaŭfaris la ŝmiron de mia korpo por la entombigo [16]; li decidis veni al ŝia entombigo [17].
16. La Nova Testamento, Marko 14:8
17. A. Puŝkin, trad. A. Korĵenkov: La pika damo, 2003-2010
angle:
 burial, interment, funeral, entombment
beloruse:
 пахаваньне
ĉeĥe:
 uložení do hrobu
france:
 mise au tombeau
germane:
 Beerdigung, Begräbnis
hispane:
 entierro
pole:
 pogrzeb, pochówek
slovake:
 pochovanie, pohreb
ukraine:
 похорон, поховання

administraj notoj