*lern/i PV

*lerni  

(tr)
1.  
PED Edukiĝadi asimilante sciojn kaj rutinojn el scienco, arto, metio, sporto ktp: bonaj infanoj lernas diligente [1]; lerni gramatikon, muzikon, dancon, kalkulon, komercon; lerni kalkuli, kudriZ , danci, legi; rajdi sur ĉevalo oni ne lernas sen falo PrV ; lerni sian lecionon; parkere lerni; facile, diligente lerni el, en, per bona gramatiko; tio estas lernita (ne propramova) ordonoZ ; lernado sen fruktoj ne restas PrV ; pro la senlerna uzebleco de la vortaro la finiĝoj kaj sufiksoj estas sendependaj vortojZ ; de la plej fruaj jaroj mi lernis obeadiZ ; de tiuj fremduloj la popolo lernis malŝati la egiptajn diojnB .
2.
Akiri scion per sperto: li lernos timi minZ ; lernu esti forgesita kaj tamen viviZ ; taksi kaj ŝati la sanon ni lernas en malsanoZ ; ho patriotismo, kiam fine la homoj lernos kompreni ĝuste vian sencon?Z homo lernas la tutan vivon PrV ; li multe lernis el siaj vojaĝoj; por sperto kaj lerno ne sufiĉas eterno PrV ; malgraŭ tiuj malfeliĉegoj la nacioj lernis malmulton; ili lernos la agmanieron de mia popoloZ .
Rim.: En iuj lingvoj mankas vorto por ekscii (ekz-e „ekscii novaĵon“), kaj ties parolantoj uzas „lerni“ kiel surogaton. Tio nepre evitindas en Esperanto. [Sergio Pokrovskij]
angle:
learn
beloruse:
вучыцца
bretone:
deskiñ
bulgare:
уча
ĉeĥe:
učit se
ĉine:
学, tr. 學 [xué]
france:
apprendre
germane:
lernen
greke:
μαθαίνω
hispane:
aprender
hungare:
tanul
indonezie:
belajar
katalune:
aprendre
nederlande:
leren
okcitane:
aprene
pole:
uczyć się
portugale:
aprender
rumane:
învăța
ruse:
учиться (чему-л.)
slovake:
učiť sa
volapuke:
lernön

lernaĵoZ

Materialo lernata aŭ lernita: tiuj dudekjaruloj […] devos kunigi la tre diversajn lernaĵojn kiujn ili lernis infanaĝe, tiel ke ili laŭorde komprenos la diversajn temojn kaj la naturon de la Realo [2].
2. Platono, trad. D. Broadribb: La Respubliko, Parto 7a
germane:
(Lern-)Stoff
hispane:
material de aprendizaje
indonezie:
pelajaran
pole:
to, czego się uczy, przedmiot nauki
rumane:
ceea ce se învață, subiect de studiu
ruse:
знания (приобретённые учёбой), учебный материал

lernanto   Vikipedio

Tiu, kiu lernas: lernanto en gimnazio; se la lernanto scius bone sian lecionon, la instruanto lin ne punus [3].
ĉeĥe:
učedník, žák
france:
élève
germane:
Schüler
hispane:
alumno, estudiante
pole:
uczeń, sztubak, nowicjusz
rumane:
elev
slovake:
žiak

lernantaĉo

Mallaborema lernanto.
france:
cancre
hispane:
alumno vago
pole:
uczeń zły
rumane:
elev rau

lernebleco

PED Pli aŭ malpli taŭgeco, facileco de io por iĝi lernata: la testoj celis esplori la ĝeneralan lerneblecon de Esperanto kiel bazon por komparo kun aliaj lingvoj [4]
4. W. Jansen: Pri Kelkaj Malfacilaĵoj en Esperanto, IPR, 2012:2, p. 26a-31a
angle:
learnability
france:
facilité d'apprentissage
hispane:
facilidad de aprendizaje
pole:
możliwość nauczenia się, zdolności {pl}
rumane:
ocazie de aînvățafaksu, abilitate

*lernejo   Vikipedio

1.  
PED Loko destinata por lerni: la domo, en kiu oni lernas, estas lernejo [5]; mezgrada, elementa, supera lernejo; lernejo por inĝenieroj.
2.
(figure) Ĉio, kio donas scion kaj sperton: li trapasis la severan lernejon de la vivo (ricevis instruadon de memsperto); instruita ĉe la lernejo de la malriĉo, malfeliĉo.
beloruse:
школа, вучэльня, навучальная ўстанова 2. школа (перан.)
bretone:
skol
bulgare:
училище
ĉeĥe:
škola
ĉine:
学校, tr. 學校 [xuéxiào]
france:
école
germane:
Schule 2. Schule
greke:
σχολείο
hispane:
escuela, colegio (de escolares)
hungare:
iskola
indonezie:
sekolah
nederlande:
school
pole:
szkoła 2. szkoła
portugale:
escola
rumane:
şcoală
ruse:
школа, училище, учебное заведение 2. школа
slovake:
škola
tibete:
སླབ་གྲྭ་
volapuke:
2. jul

lernejano Vikipedio

Infano de mezlernejo: oni ekvidis [...] jen homojn el la kamparo [...] jen lernejanon kiel ni, kiu apogite al unu pordo rigardis senvorte [6].
6. A. Fournier, trad. R. Bernard: La Granda Meaulnes, 1976
ĉeĥe:
školák, žák školy
france:
écolier
hispane:
alumno, escolar, colegial
pole:
uczeń, sztubak
rumane:
elev
slovake:
školák

lernigi  

(tr)
1.
PED Igi ion lernata, instrui ion al iu: lernigi alfabeton al infano; la respekton al la maljunuloj oni lernigis al mi tuj de la infaneco; lernigi metion al iu; lernigu al viaj filinoj funebran ploradonZ .
2.
Igi iun lernanta, instrui iun pri io: la sperto lernigas; ili lernigis sian langon paroli malveronZ .
beloruse:
1. выкладаць (штосьці камусьці) 2. вучыць (кагосьці чамусьці)
bretone:
kelenn
ĉeĥe:
učit (někoho)
france:
enseigner
germane:
beibringen 2. lehren
greke:
διδάσκω
hispane:
enseñar, instruir, impartir docencia
hungare:
2. tanít, megtanít
indonezie:
mengajarkan
nederlande:
1. onderwijzen 2. doen leren
pole:
nauczać 1. nauczać 2. uczyć
portugale:
ensinar, instruir
rumane:
învăța
ruse:
1. преподавать (что-л. кому-л.) 2. учить (кого-л. чему-л.)
slovake:
učiť, učiť (niekoho)

lernilo  

Rimedo por lerni, ekzemple lernolibro, instrua programo komputila ktp: por tio „Stelaro“ bezonas precipe portugallingvajn vortaretojn kaj bazajn lernilojn [7].
7. R. Corsetti: Tra densa mallumo, La Ondo de Esperanto, 2000:4
angle:
tutorial
ĉeĥe:
učební pomůcka
germane:
Unterrichtsmaterial
hispane:
tutorial, guía de estudio, herramienta de enseñanza
indonezie:
tutorial
pole:
kurs, podręcznik
rumane:
manual, manuale școlare
ruse:
учебное пособие
slovake:
učebná pomôcka

bazlernejo, bazgrada lernejo, elementa lernejo   Vikipedio

PED Lernejo por infanoj 6- ĝis 10 aŭ 15-jaraj depende je la landoj, post infanĝardeno, antaŭ mezlernejo: mi vivis harmonie en tiu elementa lernejo kie oni aplikis novajn, modernajn instrumetodojn [8]; ni sendas la adresaron de bazgradaj lernejoj, kiuj - laŭ nia scio - en januaro de 2012 instruas Esperanton [9].
8. Daniela: Infanoj kun lernaj problemoj, en: Vivprotokoloj, 2009
9. L. Molnár, J. Farkas: Forumo, edukado.net, 2012-02-25
ĉeĥe:
základní škola
france:
école primaire
germane:
Grundschule
hispane:
escuela de primaria, colegio de primaria
pole:
szkoła podstawowa
rumane:
școală elementară, școală primară
slovake:
základná škola

*ellerni

(tr)
Lerni plene kaj akiri la koncernajn sciojn: la montritajn naŭ vortojn ni konsilas bone ellerni [10].
beloruse:
вывучыць
bretone:
deskiñ da vat
ĉeĥe:
naučit se (něco), vyučit se
france:
s'approprier (un sujet), étudier à fond
germane:
durchstudieren, vollständig studieren, auslernen
hispane:
estudiar a fondo, estudiar completamente
hungare:
megtanul
pole:
nauczyć się
rumane:
invata sa
ruse:
изучить, выучить
slovake:
naučiť sa

finlerni

(tr)
Plenumi lernadon (eventuale, iam komencitan kaj interrompitan) ĝis la fino: mi militservis en Acoroj kaj tie plu lernetis per mendita libro. Reveninte al la civila vivo, mi finlernis per koresponda kurso [11]; ankaŭ Ĥristo Nikolov, mia kuzo Koljo kaj aliaj kamaradoj komencis lerni esperanton, sed finlernis ĝin nur Ĥristo [12]; homo neniam finlernas.
11. A. Martins–Tuválkin: Jen forpasis la versama „ĉapelsinjoro“, [2004?]
12. T. Ĥristovski, trad. N. Aleksiev: Mia vivo, 1981
beloruse:
вывучыць
ĉeĥe:
absolvovat
germane:
fertig lernen, auslernen
hispane:
terminar los estudios, dejar de estudiar
hungare:
végig megtanul
indonezie:
tamat belajar
pole:
wyuczyć się
rumane:
invata
ruse:
доучить
slovake:
naučiť sa, skončiť, vychodiť kurz, školu

mallerni

(tr)
1.
Perdi kapablon aŭ scion iam lernitan: sed la objektoj mirakle malaperis en lia korpo, kaj krome, Cirilo subite mallernis la grekan lingvon [13].
2.
Forigi misan, nedezirindan, malutilan scion aŭ kutimiĝon: de fuŝverko vi povus […] imite lerni erarojn, kiujn vi poste devos pene mallerni [14].
13. S. Pokrovskij: Slavonaj skriboj, La Ondo de Esperanto, 1999:1 (51)
14. M. Boulton: Ne nur leteroj de plumamikoj
ĉeĥe:
zapomínat naučené
france:
désappendre
hispane:
desaprender
pole:
oduczyć się 1. oduczyć się
rumane:
dezvăța
ruse:
1. разучиться 2. отучаться, отучиться
slovake:
zabúdať naučené

mezlernejo, mezgrada lernejo   Vikipedio

PED Lernejo por junuloj 11- aŭ pli, ĝis 18-jaraj depende je la landoj, post bazlernejo: la infanoj antaŭtagmeze vizitas la mezlernejon [15]. SUB:gimnazio, kolegio
15. Irina: De mia persona partopreno nenio dependas, en: Vivprotokoloj, 2009
ĉeĥe:
střední škola
france:
école secondaire
hispane:
escuela secundaria
pole:
szkoła średnia
rumane:
liceu
slovake:
stredná škola

memlernanto   Vikipedio

PED Persono lernanta meme, sen helpo de instruisto: la instrumaterialo bone taŭgas ankaŭ por memlernantoj [16]; tiu interna kreopovo de Esperanto […] aktivigas la studo-dinamikon de la okaza memlernanto de la lingvo [17].
16. -: Lernu!, [2005]
17. B. Ragnarsson: Esperanta literaturo ‐ ĉu iluzio aŭ miraklo?, Libera folio, 2005-05-19
beloruse:
самавучка
ĉeĥe:
samouk
hispane:
autodidacta
indonezie:
autodidak
pole:
samouk
rumane:
autodidact
ruse:
самоучка
slovake:
samouk

memlerninto  

PED Persono akirinta sciojn lernante mem, sen helpo de instruisto; meminstruito: ni sukcesas, parte ĉar aperas nova generacio de memlernintoj per la retkursoj, tre kapabla kaj laborema [18]; la klerularo primokas la predikojn de tiu memlerninto kiu anoncas baldaŭan masakron je la planeda skalo [19].
18. H. Alos i Font: La mondo estas tia, kia oni volas ĝin vidi, La Ondo de Esperanto, 2004:12 (122)
19. [Jacques]: Apokalipsa vizio, [2004]
angle:
self-taught person
beloruse:
самавучка
ĉeĥe:
samouk
france:
autodidacte (subst.)
germane:
Autodidakt
hispane:
autodidacta
hungare:
autodidakta
indonezie:
autodidak
nederlande:
autodidact
pole:
samouk, autodydakta
rumane:
autodidact
ruse:
самоучка
slovake:
samouk

memlernilo  

Lernilo por memlernantoj: tiel mi unue japanigis el la rusa memlernilon de verkado por kamparanaj korespondantoj [20].
20. Kurisu Kei: DebutiMonato
angle:
teach-yourself book
beloruse:
самавучыцель
france:
livre d'autoapprentissage
hispane:
libro de autoaprendizaje
pole:
samouczek
rumane:
tutorial
ruse:
самоучитель

samlernejano

Lernanto aŭ lerninto en sama lernejo kiel alia homo: Kate ne estas populara inter siaj samlernejanoj, ĉar ŝi ĉiam provas altrudi sian volon [21].
21. Tatoeba: Frazo 535469a, [vidita en 2016]
france:
ancien (de même école), camarade d'école
hispane:
compañero de colegio
pole:
kolega ze szkoły
rumane:
coleg

tutlerni

(tr)
Lerni ĉiom pri la koncerna lernobjekto, ekde la komenco ĝis la fino: por pliparto da homoj tutlerni lingvon, eĉ Esperanton, estas tre malfacila laboro.
beloruse:
вывучыць
france:
étudier à fond
germane:
ganz durchstudieren, vollständig studieren
hispane:
estudiar a fondo
hungare:
teljesen megtanul
pole:
wyuczyć się
rumane:
invata
ruse:
изучить, выучить
slovake:
naučiť sa

lernoservo  

PED Senpaga aŭ malalte pagata servo de junulo ĉe metiisto aŭ profesiulo por lerni la metion aŭ profesion: restis ĉe la patrino du miaj pli junaj fratoj, el kiuj unu lernoservas ĉe lignaĵisto Marta .
beloruse:
стажыроўка, практыка (вучэбная)
bretone:
staj (en un embregerezh)
france:
apprentissage en entreprise, stage d'apprentissage
germane:
Lehre
hispane:
prácticas de empresa, trabajo de aprendiz
hungare:
inaskodás
nederlande:
leer (v.leerjongen)
pole:
terminowanie (ucznia w cechu)
rumane:
ucenicie, procesul de învăţare în şcoală
ruse:
стажировка, практика (учебная)

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~aĵo: Mankas verkindiko en fonto.
~antaĉo: Mankas dua fontindiko.
~antaĉo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ejo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~igi: Mankas verkindiko en fonto.
el~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
mem~anto: Mankas verkindiko en fonto.
tut~i: Mankas dua fontindiko.
tut~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.