*perd/i

*perdi  

(tr)
Nevole seniĝi je posedaĵo:
1.
Ĉesi posedi, ne plu havi: mi volis ŝlosi la pordon, sed mi perdis la ŝlosilon [1]; dum la malsano, li perdis ses kilogramojn de sia pezo; perdi la voĉon, la spiron, la apetiton, la dorman ripozonZ , la vivon, la paciencon, sian feliĉonZ , gajecon, influon, fortonZ , kuraĝonZ , konscionZ ; perdi la favoron de iuB , la konfidon de iu; perdi la konfidon al iuZ ; tie la bordoj de la rivero perdas sian ridantan mienonZ ; tiu argumento perdis nun sian valoron; la lingvo de tiu tempo perdis absolute nenion el sia valoroZ ; la entrepreno perdas ĉian sencon kaj celonZ .
2.
Ne gajni ion, kion oni povus ekposedi: vi ne multon perdos per via foresto; perdi la batalon (esti venkita); perdi la ludon.
3.  
Vane uzi: perdi la tempon kantante; vane vi perdis viajn vortojnZ . VD:malŝpari
4.
Ne plu vidi ion aŭ iun malaperantan; ne povi plu retrovi: perdi en la premado sian akompananton; perdi iun el la okulojZ , el la vido; sidi en angulo perdita en ombro; perdi la vojon.
5.  
(uzata nur en pasivo) Ruinigi, malsukcesigi, neniigi: ni estas perditaj (tuj pereontaj) senreveneZ ; ĉio estas perditaZ ; bono farita ne estos perditaZ ; vi estas perditajB (venkitaj). VD:konsumiĝi, malaperi, perei 2
angle:
lose
beloruse:
губляць, згубіць, страціць
bretone:
koll
ĉeĥe:
mařit, pozbýt, prohrát, tratit, ztratit, ztrácet
france:
perdre
germane:
verlieren
hispane:
perder
hungare:
1. elveszt, elveszít 2. veszít, veszt, elveszt ~i la tempon: vesztegeti az időt 3. veszteget ~i iun el la okuloj: szem elől veszít 4. elveszít, elveszt bono farita ne estos ~ita: jótett helyébe jót várj 5. elvész
katalune:
perdre
nederlande:
verliezen
portugale:
perder
ruse:
терять, потерять, утратить
slovake:
prehrať, stratiť, tratiť

perdiĝi

(ntr)
Malaperi, tiel ke oni ne retrovas ĝin: perdiĝas per pruntedono amiko kaj mono PrV ; mia letero perdiĝis; lia voĉo perdiĝis (ne estis aŭdata, rimarkata) en la bruegoZ ; elserĉi perdiĝintan ŝafonZ ; ili unuope aŭ duope forlasas la universitatan korton kaj perdiĝas en la popolaj amasojZ ; li perdiĝas (perdas la vojon, forgesas la celon) en malgravaj flankaj aferoj; ekzistas estonteco kaj via espero ne perdiĝosZ ; multaj semoj perdiĝasZ (vane neniiĝas).
bretone:
bezañ kollet, en em goll
france:
se perdre
katalune:
perdre's
nederlande:
verloren gaan
ruse:
теряться, потеряться

disperdi

(tr)
Poiome perdi aĵojn: tie li disperdis sian havon per diboĉa vivado [2].
2. La Nova Testamento, S. Luko 15:13
bretone:
foetañ (foranañ), foranañ
ĉeĥe:
poztrácet
france:
dissiper
katalune:
dissipar, balafiar
nederlande:
verbrassen
ruse:
растерять
slovake:
postrácať

forperdiĝi

(ntr)
Malproksimiĝi, elgliti kaj malaperi: diru, pro Dio, kien vi forperdiĝis! [3]; niaj kunvenoj forperdiĝas en la amaso da aliaj kunvenoj.
bretone:
steuziañ (kuit)
france:
disparaître, s'évanouir (disparaître), se noyer (disparaître), se perdre (disparaître), se volatiliser (disparaître), s'évaporer (disparaître) kien vi for~iĝis: où étiez-vous passé
katalune:
desaparèixer, esvanir-se
nederlande:
verdwijnen
ruse:
потеряться, затеряться

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~iĝi: Mankas verkindiko en fonto.
dis~i: Mankas dua fontindiko.
for~iĝi: Mankas dua fontindiko.