* -ebl/
- I.
-
-ebl
- Sufikso montranta, ke io povas esti farata (pasiva kapablo, „taŭga por esti ‐ata“), kaj kiun do oni normale aldonas nur al radikoj transitivaj: vitro estas travidebla DL ; ŝia haŭto estis delikata kaj travidebla FK ; post kelkaj paŝoj la sinjorinoj ne estis [plu] videblaj FK ; manĝebla greno [1]; semebla [2]; manĝeblaĵo [3]; ili venis en landon loĝeblan [4]; nealirebla loko [5]; [la kampo] ne estos plu elaĉetebla [6]; ŝtonoj enkadrigeblaj [7]; li faris en la domo fenestrojn fermeblajn kaj kovreblajn [8]; la infektaĵo fariĝis malpli rimarkebla kaj ĝi ne disvastiĝis [9]; nekalkulebla kvanto [10]; tempo nememorebla PrV ; tuso kaj amo ne estas kaŝeblaj PrV ; (figure) palpebla mallumo [11]; kie ne estas konsileble, tie ne estas helpeble PrV .
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 41:35
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 11:37
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 14:11
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 16:35
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 23:14
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 27:20
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 25:7
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 6:4
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 13:6
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Kroniko 22:14
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 10:21- angle:
- -able, -ible
- germane:
- -bar
- hebree:
- בר-, שניתן ל- \נתן\
- hispane:
- -able, -ible
- hungare:
- -hat, -het
- portugale:
- -ável, -ével, -ível
- svede:
- -bar
- II.
-
Samsignifa memstare uzata vortero:
ebla ↝
- Povanta esti, okazi: en ĉi tiu tempo tio ŝajnas ne ebla [12]; ĉio estas ebla ĉe Dio [13]; [ili] diskutas pri […] ia ebla milito [14]; mi faros nenion, se tio estos ebla al mi [15]; [ŝi] kuris rapide, kiel tio estas ebla por ordinara homo [16]; kiamaniere ĉi tiu tuta feliĉego estas ebla kaj imagebla [17]! frateco inter la popoloj en la praktiko estas plene ebla [18].
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Zeĥarja 8:6
13. La Nova Testamento, Marko 10:27
14. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XV
15. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XV
16. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Sesope oni trairas la tutan mondon
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Lasta sonĝo de maljuna kverko
18. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo- angle:
- possible
- beloruse:
- магчымы
- ĉeĥe:
- možný, pasivní možnost
- france:
- possible
- germane:
- möglich
- hebree:
- אפשרי
- hispane:
- posible
- hungare:
- lehetséges, lehető
- nederlande:
- mogelijk
- pole:
- możliwy
- ruse:
- возможный
- slovake:
- možný
- svede:
- möjlig
ebli
ebligi ↝
(tr)-
Igi ebla:
estas agrablege havi generan nomon, kiu ebligas la eniron en la plej
eminentajn familiojn
Fab3
;
la koloro de la haŭto, ebliganta distingi aŭtoĥtonon de fremdulo, pli multe
helpis konservi la nacian unuecon, ol la religio
[20];
tiuj ĉi naivaj kontraŭparoloj estis rigardataj kiel veroj, ne ebligantaj ian
dubon
EE
;
lia bonega scio de l' hebrea lingvo lin ebligis majstre zorgi pri la Biblio
VivZam
;
mi renkontis ĉi tie la kronprincon, kiu
neebligis miajn planojn
[21];
tiu elektra frapo en la koron malebligas al ni por ĉiam la pluan uzadon de
nia korpo
[22].
permesi.
20. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo
21. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 4a
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo- angle:
- enable
- beloruse:
- рабіць магчымым
- ĉeĥe:
- dopřát, umožnit, umožňovat
- france:
- permettre (rendre possible) ne~igi: empêcher (rendre impossible), interdire (rendre impossible)
- germane:
- ermöglichen
- hebree:
- לאפשר
- hispane:
- posibilitar, hacer posible
- hungare:
- lehetővé tesz
- nederlande:
- mogelijk maken
- pole:
- umożliwiać, udostępniać, uprzystępniać
- ruse:
- сделать возможным
- slovake:
- umožniť
- svede:
- möjliggöra
- tokipone:
- ken
*eble [23] ↝
- Eventuale, okazeble, povas esti ke: eble mi havos infanojn [24]; eble mi mortos pro ŝi [25]; eble li akceptos min favore [26]; mi blinde pafos, eble trafos PrV ; faru hodiaŭ, kion vi povas ― morgaŭ vi eble okazon ne trovos PrV .
23. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, ebl'e
24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 16:2
25. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 26:9
26. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 32:20- angle:
- possibly, maybe, perhaps
- beloruse:
- магчыма
- ĉeĥe:
- asi (snad), možno, možná
- france:
- peut-être
- germane:
- vielleicht, möglicherweise
- hebree:
- אולי, יתכן
- hispane:
- posiblemente, quizá
- hungare:
- talán
- katalune:
- potser
- nederlande:
- misschien
- okcitane:
- benlèu
- pole:
- może, być może, możliwe, chyba, przypuszczalnie, możliwie
- ruse:
- возможно
- slovake:
- azda, hádam, možno
- svede:
- möjligen, kanske
- volapuke:
- ba
ebleco
- La eco esti ebla: ni lasos por kelka tempo flanke la demandon pri la ebleco aŭ neebleco de la enkonduko de lingvo internacia [27]. argumentoj, kiuj penadis pruvi la eblecon de tio, pri kio ĉiuj ja scias, ke ĝi estas neebla EE ; la ebleco mem kuiri supon el kolbasaj bastonetoj ŝajnis al ili tiel nekomprenebla penso [28]; ĉu oni tiel povos ankoraŭ dubi la eblecon de tiu ĉi sistemo? FK ?
27. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉapitro 2a
28. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj- angle:
- possibility
- ĉeĥe:
- možnost
- hebree:
- אפשרות
- hispane:
- posibilidad
- nederlande:
- het mogelijk zijn
- pole:
- możliwość, możność
- ruse:
- возможность
- slovake:
- možnosť
eblo ↝
-
Io kio povas okazi, io kion oni povas profiti:
ŝajnas, ke respondi tiun ĉi demandon ekzistas nenia eblo
[29];
lingvo neŭtrale homa, kiu […] donus al la homoj
de malsamaj nacioj la eblon kompreniĝadi inter si
[30];
alia eblo estas ke la angla aŭ iu varianto aŭ piĝina
ĵargono de ĝi ja farigos la internacia komunikilo
[31];
deverbaj substantivoj ofte povas montri egale aŭ la
agon aŭ rezulton de la ago […] la du lastaj
ekzemploj […] ilustras la unuan eblon
[32].
okazo2
29. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 6a
30. La Bulonja Deklaracio
31. Amri Wandel: Esperanto kiel internacia lingvo en la ombro de la angla, Aktoj de la 33-a Esperantologia Konferenco en la 95-a Universala Kongreso de Esperanto, Havano, 2010
32. Pri la refleksivo, Aktoj de la Akademio II, 1968.- angle:
- possibility
- beloruse:
- магчымасьць
- ĉeĥe:
- možnost
- france:
- possibilité
- germane:
- Möglichkeit
- hebree:
- אפשרות
- hispane:
- posibilidad
- hungare:
- lehetőség
- nederlande:
- mogelijkheid
- pole:
- możliwość
- ruse:
- возможность
- slovake:
- možnosť
- svede:
- möjlighet
laŭeble ↝
-
Laŭ la ebloj; se prezentiĝas eblo:
mi enprofundiĝas en la valetojn, en la arbarojn, por
laŭeble eskapi la rememoron pri la homoj kaj
la trafojn de la maliculoj
[33];
popolpartioj […] volas ligi al si laŭeble grandan nombron da
civitanoj
[34];
klopodi laŭeble urĝe rekonkeri la perditan tempon
[35];
kelkaj esperantistoj laŭeble helpis lin, ĝis li trovis laboron
[36].
kiel eble plej
33. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Sepa promenado
34. Monato, El mia vidpunkto, 93/08
35. Monato, Paul Gubbins: Post morto ― nova sorto
36. Monato, Boris Kolker: Aktoro malliberigita- angle:
- as far as possible
- beloruse:
- па магчымасьці
- france:
- autant que possible
- germane:
- möglichst
- hebree:
- ככל האפשר
- hispane:
- tanto como sea posible
- hungare:
- lehetőleg
- nederlande:
- indien mogelijk
- pole:
- o ile to możliwe, według możliwości
- ruse:
- по возможности
neebla
- Ne povanta esti, ne povanta okazi: nenio estos neebla por vi [37]; ĉe Dio nenio estas neebla [38]; li staris tiel pli ol duonon da horo, en sintenado tute neebla por ordinara homo [39]; oni ofte imagas, ke afero estas neebla, ĉar oni ne scias, kiel komenci [40].
37. La Nova Testamento, Mateo 17:20
38. La Nova Testamento, Luko 1:37
39. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XX
40. Claude Piron: Gerda malaperis, ĉapitro 13a- angle:
- impossible
- beloruse:
- немагчымы
- ĉeĥe:
- nemožný
- france:
- impossible
- germane:
- unmöglich
- hebree:
- בלתי אפשרי
- hispane:
- imposible
- hungare:
- lehetetlen
- nederlande:
- onmogelijk
- pole:
- niemożliwy
- slovake:
- nemožný
neeblaĵo
- Afero imagebla, sed kiu ne povas okazi aŭ esti: la solvon de tiu problemo ili rigardis kiel absolutan neeblaĵon [41]; mi en la brakoj tenis neeblaĵon Ifigenio ; mia prudento […] protestas kontraŭ tiuj multaj neeblaĵoj, kiujn vi al mi montras Marta .
41. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kion la unua knabino vidis kaj lernis dum la vojaĝo- angle:
- impossibility
- france:
- impossibilité (chose impossible)
- germane:
- Unmöglichkeit
- hispane:
- imposibilidad
- hungare:
- lehetetlenség
- nederlande:
- onmogelijkheid
- pole:
- coś niemożliwego, fikcja
kiel eble plej, kiom eble pli ↝
- (frazaĵo) Tiom, kiom eblas: estas bone uzadi la vorton je kiel eble pli malofte [42]; ili venu al li kiel eble plej rapide [43]; kiel eble plej baldaŭ forkuri [44]; li ŝin akompanos, por ke ili estu kune kiel eble plej longe [45]; lernadi kiom eble pli da vortoj EE ; mi tute ne […] dezirus, ke la Akademio donadu al ni kiom eble pli da decidoj [46].
42. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 29
43. La Nova Testamento, La agoj 17:15
44. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, En la lasta tago
45. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
46. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. La verkaro de Zamenhof- beloruse:
- kiel ~e plej: як мага больш...
- france:
- kiel ~e plej: le plus possible
- germane:
- möglichst
- hebree:
- kiel ~e plej: האפשרי, ככל האפשר
- hungare:
- kiel ~e plej: a lehető...
- nederlande:
- kiel ~e plej: zo ... mogelijk
administraj notoj
pri
-ebl/
II:
Necesas koherigi ~o/~aĵo kaj sisteme listigi la malajn vortojn (kun mal- aŭ ne-). [MB]