4deriv/i

derivi  

(tr)
1.  
GRA Devenigi vorton de alia pli simpla: la vorto „homaro“ deriviĝas de „homo“; derivita vorto; pri la derivo de la nomo „Berlino“, mi ne pensas ke ĝi venis de „Bär“ (urso) [1]; en okcidento landnomo estas derivata el gentnomo, en oriento inverse [2]; Erin estas poezia nomo de Irlando, derivita de Éirinn, dativo de Éire, Irlando en la gaela lingvo [3]; la aŭtoro konsideras grandojn, derivitajn el bazaj kvantograndoj (maso, volumeno kaj substanckvanto) per frakci-formaj rilatoj [4].
2.
Transpreni ion (vorton, sistemon ktp) de pli frua aŭ pli baza similspeca, modifante ĝin: la plej granda parto de la esperanta vorttrezoro estas derivita de la latinidaj lingvoj [5]; la hindia uzas la tiel nomatan nagarian skribsistemon, derivitan el la antikva brahmia [6]; la sanskrita estas mem parto de la granda hindeŭropa lingva familio, kiu inkluzivas, krom la sanskritan kaj ĝiajn derivitajn lingvojn, ankaŭ la malnovan persan kaj la idojn [7]; la uzataj algoritmoj estas derivitaj plejparte de medicinaj tekstoj [8]; por ĉiu specio oni facile derivas ĝiajn pli altajn taksonojn [9].
3.  
MAT[10](fakula ĵargono) (funkcion) Kalkuli ties derivaĵon.
angle:
1. derive 3. differentiate
ĉeĥe:
odvodit, odvozovat
france:
dériver
germane:
1. ableiten 2. ableiten, herleiten, abstammen 3. ableiten, differenzieren
hebree:
לגזור, להניח לפי
hispane:
1. derivar
katalune:
derivar
pole:
3. różniczkować, wyznaczać pochodną
portugale:
1. derivar (palavra) 3. derivar (mat.)
ruse:
1. произвести (слово от основы и т.п.), образовать 3. дифференцировать, найти производную
slovake:
odvodzovať 3. derivovať
taje:
1. กลายมาจาก

derivado

1.  
GRA Ago de derivi1: la derivado okazas en Esperanto laŭ la principo de neceso kaj sufiĉo, tio estas, ke oni devas uzi tiom da elementoj, kiom estas necese por la difino de la ideo, sed ne pli multajn ol sufiĉas por la klareco de la esprimo LtE .
Rim.: Kelkaj pekas kontraŭ la principo de sufiĉo, tro uzante la sufiksojn -ad/, -et/, -eg/, ktp...: mi lernadas Esperanton. La verbo jam per si mem indikas daŭran agon, kaj tio evidentiĝas el la kunteksto, ke -ad/ estas superflua. Oni uzu do la sufiksojn nur tiam, kiam ili vere estas necesaj.
2.  
MAT[11](fakula ĵargono) (funkcion) Ago de kalkuli ties derivaĵon2.
ĉeĥe:
derivace, derivování
france:
1. dérivation 2. calcul de dérivée
germane:
Ableitung
slovake:
derivovanie

derivaĵo

1.  
GRA Vorto derivita: derivaĵoj de verboj [12]; „laborema” ne estas derivaĵo de „labori”, tute prave, sed ankaŭ ne kunmetaĵo [13]; estis necese aldoni al vorto de la antaŭa eldono […] novajn derivaĵojn[…]: kunenzimo, gametujo [14].
2.  
MAT
a)  
[15] (de funkcio `f` kun reela aŭ kompleksa argumento, ĉe punkto `a` de ĝia fonto-aro) La limeso `lim_(h to 0)[f(a+h)-f(a)]//h`, se ĝi ekzistas: por studi funkcion, oni ofte serĉas la punktojn, ĉe kiuj la funkcio havas nulan derivaĵon.
b)  
[16] (de funkcio `f` kun reela aŭ kompleksa argumento) Tia funkcio `f′`, ke `f′(x)` egalas al la derivaĵo 2.a de `f` ĉe punkto `x`: la derivaĵon de `f` oni kutime signas per `f′` (legu: fo streko, aŭ: fo unua), `Df` (legu: do fo)`(df)/(dx)` (legu: do fo sur do ikso); la dua derivaĵo de `f` estas la derivaĵo de ĝia derivaĵo; unua (`f′`), dua (`f″`), tria (`f‴`), ... `n`-a (`f^((n))`) derivaĵoj (legu: fo unua, dua, tria... no-a); la derivaĵo de `f(x)=ax^2` estas `f′(x)=2ax`; la funkcio kosinuso estas derivaĵo de sinuso. VD:diferencialo.
c)  
(de distribucio T) La distribucio `T′`, difinita per `T′(phi)=-T(phi′)`: la hevisida funkcio ne estas derivebla kiel funkcio, sed ĝia distribucia derivaĵo estas la diraka distribucio; la `n`-a derivaĵo de la diraka distribucio ĵetas `phi` al `(-1)^n phi^((n))(0)`.
3.  
[17](de bildigo, kies argumento ne estas skalaro)=diferencialo
4.
KEM Ĥemia produkto (elementa kombino) derivita de alia per ĥemia procedo: lepruloj abundis, sed ĉu iuj el ili akceptus esti prieksperimentataj per afrikplantaj derivaĵoj kaj ekstraktaĵoj [18].
5.
EKON Financprodukto derivita de negocebla valorpapero. La plej konataj estas templimkontraktoj kiel ekz-e akciaj opcioj.
angle:
2. derivative
france:
1. dérivé (mot) 2. dérivée (d'une fonction, distribution)
germane:
1. abgeleitetes Wort 2. Ableitung 4. Derivat 5. Derivat
hebree:
נגזרת
hispane:
1. derivativo
katalune:
derivat 1. mot derivat 2. derivada
pole:
2. pochodna
ruse:
1. производная словоформа, дериват 2. производная 4. дериват, производное (вещество)
slovake:
derivácia

derivebla  

MAT[19]
(p.p. funkcio) Kies derivaĵo ekzistas: ne ĉiu kontinua funkcio estas derivebla; senfine derivebla [20]; la funkcio absoluta valoro estas derivebla ĉie krom ĉe 0. VD:holomorfa.
angle:
differentiable
france:
dérivable
germane:
differenzierbar
hebree:
נגזר
katalune:
derivable
pole:
różniczkowalny
ruse:
дифференцируемый
slovake:
derivovateľný

logaritma derivaĵo  

MAT[21]
(de funkcio `f`) Derivaĵo de la natura logaritmo de ties absoluta valoro: la logaritma derivaĵo de produto de funkcioj egalas al la sumo de iliaj logaritmaj derivaĵoj.
21. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, „logaritma derivo“
angle:
logarithmic derivative
france:
dérivée logarithmique
germane:
logarithmische Ableitung
katalune:
derivada logarítmica
pole:
pochodna logarytmiczna
ruse:
логарифмическая производная

malderivaĵo

1.  
MATPIV1 (de funkcio `f` kun reela aŭ kompleksa argumento) Ĉiu funkcio `g`, kies derivaĵo egalas al `f`, t.e. `g′=f`: la fundamenta teoremo de infinitezima kalkulo diras ke la nedifinita integralo de funkcio ĉiam estas malderivaĵo de tiu funkcio [22]. SIN:integralo.
2.  
LIN Vorto kreita per forigo de ŝajna afikso: la vortoj „fraŭlo“ kaj „kuzo“ estas fundamentaj malderivaĵoj el pli evidentaj formoj „fraŭlino“ kaj „kuzino“; „avio“, „faco“ kaj „graŭ“ estas pli novaj malderivaĵoj el la oficialaj „aviado“, „faceto“, „malgraŭ“. ANT:derivaĵo
angle:
1. antiderivative, primitive, indefinite integral 2. back-formation
france:
1. primitive, intégrale indéfinie 2. dérivé régressif
germane:
1. Stammfunktion, unbestimmtes Integral
katalune:
1. integral 2. mot originari
pole:
1. funkcja pierwotna, całka nieoznaczona
ruse:
1. первообразная функция, примитивная функция, неопределённый интеграл 2. обратное словообразование, регрессивная деривация
slovake:
1. integrál

parta derivaĵo  

MAT[23]
(de plurargumenta funkcio, laŭ la `i`-a argumento) Derivaĵo 2.a2.b laŭ unu el la argumentoj, kiam la ceteraj restas konstantaj: la partan derivaĵon de `f` laŭ la `i`-a argumento `x_i` oni kutime signas per `f′_i` (legu: fo unua laŭ i), `del_i f` (legu: (ronda) do fo laŭ i)`(del f) / (del x_i)` (legu: (ronda) do fo sur do ikso i); dua derivaĵo de `f` laŭ la `i`-a argumento (`del_i^2 f`), laŭ la `i`-a kaj la `j`-a argumentoj (`del_(i,j)^2 f`); la parta derivaĵo de `f(x,y)=x^2y` laŭ `x` estas `del_x f(x,y)=2xy` kaj la parta derivaĵo de la sama funkcio laŭ `y` estas `del_y f(x,y)= x^2`.
angle:
partial derivative
france:
dérivée partielle
germane:
partielle Ableitung
katalune:
derivada parcial
pole:
pochodna cząstkowa
ruse:
частная производная
slovake:
parciálna derivácia

administraj notoj

pri mal~aĵo:
    Indus koherigi la fakojn LIN/GRA inter ~aĵo kaj mal~aĵo.
    [MB]
  
logaritma ~aĵo: Mankas dua fontindiko.
logaritma ~aĵo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
parta ~aĵo: Mankas dua fontindiko.
parta ~aĵo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.