8emerit/o Z PV
emerito
- Laboristo, kiu post difinita tempo de servado, ricevas pension: mi estas emerito kun malgranda enspezo [1]; apud loĝdomoj aperis lokoj por ripozo, benkoj, kie povis sidi kaj emeritoj, atendantaj siajn nepojn [2]; la proporcio de aktivaj laboristoj kontraŭ emeritoj falis de 3,7 al 3,1 [3]; emerita profesoro; kiam vi maljuniĝas, vi ricevas sufiĉan emeritan salajron (vd pensio) [4]; vivi emerite PrV ; li ĝuas sian emeritecon. emerituro, pensiulo, veterano
1.
Will Green: Will Green kondukas vin tra sia telefona
labirinto, Monato, 1994/01, p. 13
2. Monato, Dmitrij Cibulevskij: Busvojaĝo, 2007
3. Monato, Alberto García Fumero: Kubo maljuniĝas, 2009
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
2. Monato, Dmitrij Cibulevskij: Busvojaĝo, 2007
3. Monato, Alberto García Fumero: Kubo maljuniĝas, 2009
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
- angle:
- retired person, emeritus, pensioner, retiree, ex-official
- beloruse:
- пэнсіянэр
- ĉeĥe:
- důchodce, penzista, vysloužilec
- ĉine:
- 退休人员 [tuìxiūrényuán], 退休人 [tuìxiūrén]
- france:
- retraité (subst.) ~a: retraité (adj.), en retraite. ~eco: retraite (état de retraité).
- germane:
- Ruheständler, Emeritus, Rentner ~a: in den Ruhestand versetzt, emeritiert. ~eco: Ruhestand, Emeritierung.
- hispane:
- jubilado
- japane:
- 退職者 [たいしょくしゃ]
- katalune:
- jubilat (subst.) ~a: jubilat (adj.). ~eco: jubilació.
- nederlande:
- emeritus (zn.) ~a: emeritus (bn.). ~eco: emeritaat.
- pole:
- emeryt ~a: emerytowany.
- portugale:
- aposentado, reformado, jubilado
- ruse:
- пенсионер
- slovake:
- dôchodca, penzista, vyslúžilec
- ukraine:
- пенсіонер (за вислугою років), відставник
emeritiĝi
(ntr)
- Iĝi emerito, ĉesigi sian profesian laboron: en 1962 Waringhien emeritiĝis kiel honora profesoro kaj en 1963 elektiĝis prezidanto de la Akademio de Esperanto [5]; [li] jam pli frue anoncis al la Estraro sian decidon emeritiĝi la 16-an de novembro [6]; nuntempe en Litovio viroj emeritiĝas je aĝo de 62,5 jaroj, kaj virinoj je 60 [7]; kvankam mi emeritiĝis antaŭ pli ol dudek jaroj, mi ne perdis kontakton kun miaj antaŭaj kolegoj [8]. pensiuliĝi
5.
A. Korĵenkov:
Gaston Waringhien, La Ondo de Esperanto, 2001:6 (80)
6. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
7. Laimius Stražnickas: Ĉiea ŝparado, Monato, 2000/05, p. 7
8. Monato, Garvan Makaj: Vojaĝo unudirekta, 2010
6. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
7. Laimius Stražnickas: Ĉiea ŝparado, Monato, 2000/05, p. 7
8. Monato, Garvan Makaj: Vojaĝo unudirekta, 2010
- beloruse:
- выйсьці на пэнсію
- ĉine:
- 退休 [tuìxiū], 离休 [líxiū]
- france:
- se retirer (prendre sa retraite), prendre sa retraite
- germane:
- in den Ruhestand gehen, in Rente gehen
- hispane:
- jubilar se
- japane:
- 定年退職する [ていねんたいしょくする]
- katalune:
- jubilar-se
administraj notoj
pri
~o:
Koherigi kun pensiulo. [MB]