*pensi/o PV

pensii

(tr)
EKON Pagi regulan monhelpon al homo maljuna aŭ ne plu kapabla perlabori salajron: maljunuloj, ofte malbone kaj nesufiĉe pensiitaj, malfacile vivas [1]; Leo De Cooman […], pensiita civila inĝeniero [2].
Rim.: Laŭ la malmultaj ekzemploj ŝajnas, ke homoj uzas la verbon en la senco „emeritigi“, aliokaze konsekvence ili devus paroli pri „pensiata maljunulo, inĝeniero“ ktp. Aliflanke multaj ne bone distingas -ata kaj -ita. Troviĝis unu figura citaĵo en Z-a verko: skvaloj sangame-malsataj […] de mi pensiataj FK .
1. Monato, Hori Jasuo: Mankas mono, mankas sano
2. Dankojn, OpenOffice.org, [2010]
angle:
pension
beloruse:
плаціць пэнсію
ĉeĥe:
vyplácet důchod
france:
pensionner
germane:
eine Pension zahlen, eine Rente zahlen, Ruhegeld auszahlen, Altersruhegeld bezahlen
hispane:
pagar una pensión
hungare:
nyugdíjat fizet
katalune:
pagar una pensió
nederlande:
pensioen uitbetalen
ruse:
выплачивать пенсию
slovake:
vyplácať dôchodok

*pensio

EKON Monhelpo periode pagata al homo maljuna aŭ ne kapabla perlabori salajron: invalidoj, vidvinoj kaj orfoj de l’ oficiroj postulis pension [3]; unu el la eminentaj oficiroj petis Aŭguston eksigi lin de la servo kaj lasi al li la pension FK ; emerituloj, kies salajro superas la oficialan minimuman monatan salajron […] ricevos nur bazan pension [4]. VD:rento
angle:
pension
beloruse:
пэнсія
ĉeĥe:
důchod, penze
france:
pension (argent)
germane:
Pension, Rente, Ruhegeld, Altersruhegeld
hispane:
pensión (dinero recibido como ayuda)
hungare:
nyugdíj
katalune:
pensió
nederlande:
pensioen
ruse:
пенсия
slovake:
dôchodok, penzia, výslužné
svede:
pension

pensiiĝi

(ntr)
1.
Ricevi pension.
2.
(evitinde) Pensiuliĝi: homoj vivas pli longe ol antaŭe, kaj amaso da bonedukitaj, daŭre agemaj kaj lernemaj homoj ĉiujare pensiiĝas [5]; pasintjare pensiiĝis 508 oficistoj, inter kiuj 489 ankoraŭ ne atingis sian pensian aĝon parte pro malsano [6]; Karl […] pensiiĝis en 1991 [7].
5. K. Fetes-Tosegi: Vintraj Tagoj, kie boacoj vagadas..., La Ondo de Esperanto, 2000:5 (67)
6. Monato, last: Peza problemo
7. Monato, Stefan Maul: Krimaj riĉuloj
beloruse:
1. атрымліваць пэнсію 2. выйсьці на пэнсію
germane:
1. Rente empfangen
hispane:
recibir una pensión

pensiulo

EKON Homo ricevanta pension: laŭ prognozoj por la jaro 2030 estos la sama nombro de aktivuloj (salajro-gajnantoj) kaj pensiuloj kaj infanoj, kiuj profesie ne aktivas [8]; mi estas 72-jara pensiulo, loĝanta en Tokio [9]; ili ricevas 3 000 ĝis 8 000 lekojn monate per kio unu paro da gepensiuloj povas aĉeti, post pago de elektra energio kaj impostoj, nur 6 kg da viando [10]. VD:emerito
8. W. Klag: Ok milionoj plus..., Monato, jaro 2001a, numero 12a, p. 11a
9. Monato, Yamasaki Seikô
10. Monato, Roland Rotsaert: Albanio: Diktaturo de impostoj
angle:
pensioner
beloruse:
пэнсіянэр
ĉeĥe:
důchodce, penzista
france:
pensionnaire (touchant une pension), pensionné (subst.)
germane:
Pensionär, Rentner, Ruhegeldbezieher, Altersruhegeldempfänger
hispane:
pensionista (receptor de una pensión)
hungare:
nyugdíjas
katalune:
pensionista, pensionat
nederlande:
gepensioneerde
ruse:
пенсионер
slovake:
dôchodca
svede:
pensionär

pensiuliĝi

(ntr)
Iĝi ricevanto de pensio: iun tagon pensiuliĝis nia maljuna ĉefo [11]; en Aŭstrio viro pensiuliĝas je 60 jaroj, virino je 55 [12]. VD:emeritiĝi
11. C. Simmonds: La (sin)mortigo, MEJ-Cirkulero, 2001:2
12. Monato, Pensoj pensiaj
beloruse:
выйсьці на пэнсію
germane:
in den Ruhestand treten, Rentenempfänger werden
hispane:
pasar a pensionista, jubilarse
katalune:
esdevenir pensionista

administraj notoj