8situ/o PV

situo

Maniero laŭ kiu io estas lokita rilate al la ĉirkaŭaj objektoj; situacio3: laŭ sia geografia situo [la provinco] estas konsiderata tropika regiono [1]; pro specifaj situo kaj klimato tie formiĝis mirindaj vidindaĵoj, konsistantaj el komplika geomorfologia strukturo [2]; oni ĵetas rapidan rigardon al la situo kaj historio de Roterdamo por poste sekvi la paŝojn de litova belulino [3]; aplikaĵo […] por montri sur la mapo la situon de ĉiu luota hejmo [4]. VD:loko, pozicio
1. Hose Marques: Vojaĝo al la provinco Tukumano, Monato, 2000/12, p. 22
2. Monato, Alice Liu: Favore al turismo, 2007
3. Monato, Reinaldo Marcelo Ferreira: La movada koro sur viddisko, 2007
4. Monato, D. E. Rogers: Reto 2.0, 2007
angle:
site
beloruse:
становішча
ĉeĥe:
lokalizace, místo, poloha, umístění
ĉine:
态势 [tàishì], 態勢 [tàishì], 所在地 [suǒzàidì], 地点 [dìdiǎn], 地點 [dìdiǎn], 处境 [chǔjìng], 處境 [chǔjìng], 所在 [suǒzài], 区位 [qūwèi], 區位 [qūwèi]
france:
localisation (lieu), situation (lieu)
germane:
Lage
hispane:
localización (lugar), situación (lugar)
hungare:
helyzet, fekvés
japane:
位置 [いち], 場所 [ばしょ], 立地 [りっち]
nederlande:
ligging
pole:
położenie geograficzne
ruse:
положение
slovake:
lokalizácia, poloha
ukraine:
положення, розташування, розміщення

situi

(ntr)
Esti en difinita geografia loko: la dometo situas du kilometrojn de la stacio LGA ; la dometo situis en senbrua, kampara regiono KKr ; ruĝaj papavoj diskutis kun la vento sur la alte situanta kampo KKr ; du nelumigitaj benkoj, situantaj unu kontraŭ la alia Metrop . VD:etendiĝi, kuŝi3, sidi3, stari6, troviĝi1
beloruse:
разьмяшчацца, знаходзіцца, быць (у пэўным месцы)
ĉine:
坐落 [zuòluò], 座落 [zuòluò], 位于 [wèiyú], 位於 [wèiyú], 位於 [wèiyú], 处 [chǔ], 處 [chǔ], 处在 [chǔzài], 處在 [chǔzài], 地处 [dìchǔ], 地處 [dìchǔ]
france:
être situé
germane:
liegen (geographisch), befinden (sich) (örtlich)
japane:
位置する [いちする], 場所にある [ばしょにある]
pole:
położonym być, znajdować się
ukraine:
бути розташованим, міститися

administraj notoj