1traktat/o PV

traktato

1.
JURPOL Interregna kontrakto: pactraktato (sin. packontrakto) [1]; lia ekscelenco […] faras traktatojn kun fremdaj princoj [2]; tiu traktato estas tre profita: sen milito vi pligrandigas viajn posedaĵojn [3]; negoci pri komerca traktato [4]; tiu kompatinda lando [Brazilo], antaŭ ties „malkovro“, jam estis disdividita per la traktato de Tordeziljo de 1494 [5]; Eŭropaj traktatoj difinas nek rolon nek funkciojn de la prezidanto, [sed] nur, ke la prezidanto kunvenigu Eŭropan Konsilantaron, kaj ke la prezidanteco iru sinsekve al ĉiuj membro-ŝtatoj de la konsilantaro [6]. SIN:konvencio2, pakto1VD:akordo4, ĉarto1
2.
TIP Traktaĵo, verko en kiu oni orde kaj metode traktas iun temon: li verkadis ĉiujare malgrandan traktaton pri la strigo [7]; ĉar [tiu analizo] ĉi postulus tutan vastan traktaton, ― ni prenos tial nur simple kelkajn ekzemplojn EE ; Arkadio jam komencis traktaton pri la popolaj melodioj PatrojFiloj ; la situacio post la unua mondmilito estis ege malfacila en mia lando, kaj se oni volus verki historian traktaton, oni konsumus multajn paĝojn LGA . VD:artikolo2.a, eseo, studaĵo
HOM:trakt·at·o
1. Stefan Maul: Neglektata kontinento, Monato, 2000/02, p. 5
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIV
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XX
4. Yamasaki Seikô: Novjara klaĉo super konjako, Monato, 2000/06, p. 25
5. Gilbert Ledon: Mil pardonpetoj, Monato, 2000/07, p. 5
6. Marc Vanden Bempt: Kaj sekve ..., Monato, 2000/03, p. 11
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sonorilo
angle:
1. treaty, pact 2. treatise, discourse, monograph
beloruse:
1. трактат, дамова, пагадненьне 2. трактат, манаграфія
ĉeĥe:
mezinárodní smlouva, traktát, učené pojednání, vědecká rozprava
france:
2. traité
germane:
1. Vertrag, Staatsvertrag 2. Traktat, Abhandlung
hungare:
1. államszerződés, államközi egyezmény 2. értekezés, tanulmány
japane:
条約 [じょうやく]
katalune:
tractat
nederlande:
1. verdrag 2. verhandeling
perse:
1. پیمان، قرارداد، معاهده، عهدنامه 2. رساله، مقاله
portugale:
2. tratado
ruse:
1. трактат (договор, уст.), договор (международный) 2. трактат, научный труд, монография
slovake:
medzinárodná zmluva, traktát, vedecká rozprava
ukraine:
трактат (договір), науковий трактат

Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO)

POLManPol
Alianco de suverenaj ŝtatoj, fondita por komuna defendo de okcidenta Eŭropo, Kanado kaj Usono: la lastan tagon de la milito, ŝi biciklis al la centro de la urbo por atendi la trupojn de NATO, ĉar tiel informis ŝin iu maljunulo. [8]; efektive, laŭ ekonomia politiko kaj internaciaj celoj (evoluigi sukcesan sociliberalan kapitalismon kaj esti akceptita en Eŭropa Unio kaj en Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo), ĉiuj estas egalaj. [9].
8. Bardhyl SELIMI: Vojaĝimpresoj, somero 2000, Monato, 2001/01
9. Z. Tiŝljar: Ordo tordita - dekstren maldekstren, Monato, 2001/01
angle:
North Atlantic Treaty Organisation, NATO
beloruse:
Арганізацыя Паўночнаатлянтычнай дамовы, НАТО
bulgare:
Организацията на Северноатлантическия договор, НАТО
france:
Organisation pour le Traité de l'Atlantique Nord, OTAN
germane:
Nordatlantikpakt, NATO
hispane:
Organización Tratado de Atlántico Norte, OTAN
hungare:
Észak-atlanti Szerződés Szervezete, NATO
katalune:
Organització del Tractat de l'Atlàntic Nord, Aliança Atlàntica, OTAN
nederlande:
Noord-Atlantische Verdragsorganisatie, NAVO
perse:
سازمان پیمان آتلانتیک شمالی، ناتو
ruse:
Организация Североатлантического договора, НАТО

administraj notoj