kongru/i Z PV
kongrui ↝
(ntr)
- 1. ↝
-
Esti interkonforma kun:
la atesto kongruas kun la asertoj de la akuzito;
kongruantaj datoj;
la faktoj ne kongruas kun tiu hipotezo.
konformi, konveni, respondi, taŭgi
- 2.
Plenumi la saman funkcion kaj esti interŝanĝebla aŭ uzebla kun io alia:
tiu komputilo kongruas kun IBM PC;
la nova operaciumo kongruas malplien (kun la malnovaj versioj, kies numeroj estas malpliaj).
- 3. ↝
(p.p. signoĉeno, dosiernomo ktp) Esti konforma al ŝablono aŭ regulesprimo: en esperanta lokaĵaro, la plurnombraj adjektivoj akuzativaj kongruas kun la regulesprimo \w+ajn\.
- 4. ↝
PIV2 Esti kongrua2: se du reeloj kongruas laŭ modulo `pi`, iliaj sinusoj estas kontraŭegalaj; ĉar ajna translacio estas izometrio, ĉiu figuro kongruas kun sia translaciaĵo.
Rim.: Oni diras sendistinge „`x` kaj `y` kongruas laŭ modulo `mu`“, aŭ „`x` kongruas kun/je `y` laŭ modulo `mu`“. Anstataŭ „kongrui“ eblas diri „esti kongrua“, kaj anstataŭ „laŭ modulo“ eblas diri „module“.
- angle:
- 1. congrue, agree 2. to be compatible 3. match
- ĉeĥe:
- být v souladu, kongruovat, shodnout se, shodovat se, snášet se
- france:
- 1. être congru, coïncider, correspondre (être en conformité), concorder, cadrer (fam., concorder), coller (fam., concorder) 2. être compatible (inf.) 3. satisfaire (inf., une expression régulière)
- hispane:
- ser congruente, ser compatible
- katalune:
- 1. coincidir, correspondre, quadrar
- nederlande:
- 1. congruent zijn
- pole:
- 1. być zgodnym, zgadzać się, wykazywać zgodność, pokrywać się, zgadzać się, kongruować 2. być kompatybilnym, być zgodnym 3. zgodzać się, pokrywać się, pasować 4. przystawać
- portugale:
- 3. coincidir, convir, assentar, adaptar-se, estar de acordo, estar coerente
- ruse:
- 1. совпадать, совпасть 2. быть совместимым 3. сопоставиться, отождествиться, совпасть
- slovake:
- súhlasiť, zhodovať (sa)
kongrua ↝
- 1. ↝
-
Kongruanta:
elegantaj oranĝkoloraj gantoj, kongruaj kun la pulovero,
kaŝis miajn bandaĝitajn manojn
[1];
[al multaj institucioj] li povus turni sin por akiri
loĝon kaj manĝon kongruajn kun simpla vivo
[2];
kongruaj komputiloj, programoj, interfacoj.
adekvata, akorda, konforma
- 2. ↝
- a) ↝
- [3] (p.p. du reeloj `x` kaj `y`, laŭ la reela modulo `mu`) Tiaj, ke ilia diferenco estas entjera opo de `mu`; simb. `x equiv y [mu]`: 1111 kaj 4 estas kongruaj laŭ modulo 9; la kvocienta ringo de la ringo de entjeroj per la rilato de kongrueco laŭ modulo 5 estas korpo.
- b) ↝
- [4](arkaismo) (p.p. du geometriaj figuroj) Egalaj: kongruaj trianguloj.
1.
Harry Harrison, trad. Reinhard Fössmeier k.a.: Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato, ĉap. 13
2. O Henry, trad. S. Johannsson: Policisto kaj Himno, 2001
3. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 11
4. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 25
2. O Henry, trad. S. Johannsson: Policisto kaj Himno, 2001
3. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 11
4. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 25
- angle:
- 1. compatible ~eco: congruence (of numbers) 2.a congruent (modulo N)
- ĉeĥe:
- kompatibilní, kongruentní, shodný, slučitelná
- france:
- 1. congru, adéquat, approprié, compatible (inf.), convenable (approprié), pertinent (approprié) ~eco: congruence (de nombres) 2.a congru (modulo N)
- germane:
- 1. kompatibel ~eco: Kongruenz (von Zahlen) 2.a kongruent (modulo N)
- hispane:
- 1. congruente, compatible
- katalune:
- 1. congru, adequat, adient, apropriat, escaient ~eco: congruència (de nombres) 2.a còngrua (modulo N), congruent (modulo N)
- pole:
- 1. zgodny, pasujący, pokrywający się, kompatybilny ~eco: kongruencja (liczb), przystawanie (liczb) 2.a przystający (modulo N), kongruentny (modulo N) 2.b (figura) przystająca
- ruse:
- 1. совместимый ~eco: сравнение (чисэл) 2.a сравнимый (по модулю N) 2.b конгруэнтный
- slovake:
- zhodný, zlučiteľný
kongrueco
↝ 
- Eco de io kongrua: prof. Żelazny esprimis sian aprezon pro la kongrueco de lastatempaj politikaj starpunktoj kaj de SAT kaj de la Civito [5].
5.
-: La Konsulo salutis la SAT-kongreson, Heroldo
komunikas, 2003-07-19 (200)
- ĉeĥe:
- kongruence (geometrických útvarů, čísel, úhlů), shodnost
- france:
- congruence (qualité), adéquation, compatibilité (inf.), pertinence
- hispane:
- congruencia, compatibilidad
- katalune:
- congruència, adequació, compatibilitat
- pole:
- zgodność, dopasowanie, przystawanie, kongruencja, kompatybilność
- slovake:
- kongruencia, zhodnosť
kongrue kun, kongrue al ↝
(prepoziciaĵo)
- En kongruo, harmonio, interrespondo kun, akorde kun, konforme al: la eraranto ĉiam estas antaŭ ĉio homa estulo kiu daŭre havas sian personan dignon; kaj ĉiam oni devas lin trakti kongrue kun tia digno [6]; la nuntempa UEA, kongrue al la Manifesto de Prago, fariĝis ia internacia neregistara organizo engaĝita ... por batali kontraŭ lingva diskriminacio [7].
6.
P. Cadei:
Atesto, dialogo kaj martireco de la kristanoj, 2008-01-17
7. G. Silfer: Ni estas pli ol samideanoj: ni estas civitanoj, 2008-07-26
7. G. Silfer: Ni estas pli ol samideanoj: ni estas civitanoj, 2008-07-26
- france:
- en adéquation avec
- pole:
- zgodnie z
malkongrua
- Kiu ne konformas, ne harmonias, ne kunfunkcias: ŝajnis al mi ĉiam kiel eble plej malkongrua, esti praonklo, ĉar miaj pensoj kaj sentoj estis kvazaŭ de knabo [8].
8.
E. R. Burroughs, trad. K. R. C. Sturmer:
Princino de Marso, 1938
- france:
- inadapté, inadéquat, incongru
malkongrue kun ↝
(prepoziciaĵo)
- Ne kongruante kun, malharmonie, malakorde kun: per [nia propra korpo] eblas tuj senti kiam ni al ĝi agis malkongrue kun la vivo [9].
9.
M. Dalmose:
Mi kaj Dio, Oomoto, 2010
- france:
- en inadéquation avec
- pole:
- niezgodnie z