akomod/i PV
akomodi ↝
(tr)
- Alĝustigi, adapti ion, por ke ĝi povu funkcii: akomodi sin al la nova situacio kaj esti optimisto [1]; gravas akomodi liajn instruojn al la nuntempa realaĵo [2]; muzeoj bezonas propran ekonomian enspezfonton por akomodi sin al la ĉinstila merkata ekonomio [3]; la aŭtoroj de la […] slavona alfabeto Cirilo kaj Metodo akomodis la grekan alfabeton [4].
1.
Monato, Alice Liu: Nerezisteble altira poluso, 2013
2. L. F. Pereira Garupe, trad. Ĝ. Vrajto: La Kutimoj Jesuaj..., 2007-04
3. Monato, Mu Binghua: Senmonaj muzeoj, 2005
4. Monato, Mihail Korotkov: Plej granda invento de la homaro, 2013
2. L. F. Pereira Garupe, trad. Ĝ. Vrajto: La Kutimoj Jesuaj..., 2007-04
3. Monato, Mu Binghua: Senmonaj muzeoj, 2005
4. Monato, Mihail Korotkov: Plej granda invento de la homaro, 2013
- angle:
- accommodate, adapt, adjust
- beloruse:
- прыстасоўваць, прыладжваць
- ĉeĥe:
- nastavit, seřídit, upravit
- france:
- accommoder, adapter
- germane:
- anpassen, akkommodieren
- hebree:
- להתאים
- hispane:
- adaptar, acomodar
- katalune:
- acomodar, adaptar, adequar
- nederlande:
- aanpassen
- portugale:
- adaptar, ajustar, acomodar, arranjar
- ruse:
- приспособить, приладить, аккомодировать
- slovake:
- akomodovať, prispôsobiť, prispôsobiť sa
- svede:
- anpassa
akomodo
- Ago akomodi: plej ofte lingva homogeneco estiĝas per akomodo kaj adaptiĝo al la lingvo de la plej forta [5].
5.
Monato, Jomo Ipfelkofer: Lingva konfuzo kaj Konfuceo, 2013
- germane:
- Anpassung
- hebree:
- התאמה
akomodiĝi ↝
(ntr)
-
Bone sin akordigi kun io:
rapide akomodiĝi al novaj situacioj
[6];
ĉe la indiĝenoj bobelas tensioj inter tiuj, kiuj volas akomodiĝi al la limoj kaj
ebloj de submetiĝo, kaj tiuj, kiuj konstatas la minacon al ilia kulturo kaj
vivado kaj strebas […] iel rezisti la blankulojn
[7].
konformiĝi, adaptiĝi, akordiĝi
6.
Monato, Alice Liu: Ekzameno ekzamenata, 2009
7. Monato, Stefan MacGill: Panorama soro super kontinento, 2012
7. Monato, Stefan MacGill: Panorama soro super kontinento, 2012
- france:
- s'adapter
- germane:
- sich einstellen, sich anpassen
- katalune:
- acomodar-se, adaptar-se, emmotllar-se
akomodiĝema ↝
-
Kiu facile aŭ volonte akomodiĝas al
homoj, al kondiĉoj:
instruitulo Zhang restis ĉiam kvieta,
akomodiĝema kaj neniam malbonkonduta
[8].
fleksebla, elasta2, obeema
8.
Yuan Zhen, trad. Guozhu:
La Amo de Fraŭlino Cui YingYing, 2008
- france:
- accomodant, souple (caractère)
- germane:
- fügsam, flexibel, anpassungsfähig